Unua Ĝeneva Konvencio: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
RG72 (diskuto | kontribuoj) |
RG72 (diskuto | kontribuoj) |
||
Linio 31: | Linio 31: | ||
[[Kategorio:Ĝenevaj Konvencioj]] |
[[Kategorio:Ĝenevaj Konvencioj]] |
||
[[Kategorio:Internaciaj traktatoj]] |
[[Kategorio:Internaciaj traktatoj]] |
||
[[Kategorio:Diplomatio]] |
|||
[[Kategorio:Aperis en 1949]] |
[[Kategorio:Aperis en 1949]] |
Kiel registrite je 06:45, 25 nov. 2018
La Unua Ĝeneva Konvencio aŭ Unua Ĝeneva Interkonsento, nome "por mildigi la situacion de la vunditoj de militantaj armeoj", estas unu el kvar internaciaj traktatoj de la Konvencioj de Ĝenevo. Ĝi difinas "la bazon sur kiu kuŝas la normoj de la internacia juro por la protekto de la viktimoj dum la armitaj konfliktoj".[2] Ĝi estis adoptita por la unua foje en 1864, sed ĝi estis substance ĝisdatigita en 1906, 1929 kaj 1949. Ĝi estas interplektita kun la Internacia Komitato de la Ruĝa Kruco, kiu estas samtempe la instiginto kaj de la kreado kaj de la plenumigo de la artikoloj de tiuj konvencioj.
La 22an de aŭgusto 1864, kelkaj reprezentantoj de kelkaj el la ĉefaj potencoj de Eŭropo kunsidis en Ĝenevo, Svisio, kie oni subskribis la traktaton de la Unua Ĝeneva Konvencio:
- Grandduklando Badeno (nuntempe Germanio)
- Reĝlando Belgio
- Danio
- Franca Imperio
- Hesio-Darmstadt (nuntempe Germanio)
- Reĝlando Italio
- Reĝlando Nederlando
- Reĝlando Portugalio
- Reĝlando Prusio (nuntempe Germanio)
- Reĝlando Hispanio
- Svisio
- Virtembergo (nuntempe Germanio)
Norvegio kaj Svedio subskribis poste, nome en la monato decembro.
Notoj
- ↑ François Modoux, "La Suisse engagera 300 millions pour rénover le Palais des Nations", Le Temps, 28a de Junio 2013, paĝo 9.
- ↑ Pictet, Jean S. (1951), «The New Geneva Conventions for the Protection of War Victims», The American Journal of International Law 45 (3): 462-475
Bibliografio
- Chandler P. Anderson, "International Red Cross Organization," The American Journal of International Law, 1920
- Richard Baxter, "Human Rights in War," Bulleting of the American Academy of Arts and Sciences, 1977
- George B. Davis, "The Geneva Convention," The American Journal of International Law, 1907
- Jean S. Pictet, "The New Geneva Conventions for the Protection of War Victims," The American Journal of International Law, 1951