Émile Peltier: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Aldonita ŝablono {{Unua}} per AWB
Linio 35: Linio 35:


{{EdE|P}}
{{EdE|P}}
{{Unua}}
{{DEFAULTSORT:Peltier, Emile}}
{{DEFAULTSORT:Peltier, Emile}}
[[Kategorio:Naskiĝintoj en 1870]]
[[Kategorio:Naskiĝintoj en 1870]]

Kiel registrite je 20:03, 8 jul. 2019

Emile Peltier

Emile PELTIER (peltje) (naskiĝis la 17-an de septembro 1870 en Villandry (apud Tours), Francio, mortis la 17-an de februaro 1909 en Lourdes) estis franca katolika pastro kaj pioniro de la katolika Esperanto-movado.

Vivo

Peltier studis en la teologiaj seminarioj de Tours kaj estis presbiterigita la 1-an de junio 1894. Li estis paroĥestro de Sennevières kaj poste de Cheillé, fine instruisto ("profesoro") de angla lingvo ĉe la Supera Seminario kaj ĉe la Lernejo "Gregoire-le-Grand" en Tours[1]. Poste pro malbonfarto, malgraŭ sia spirita valoro, li restis dum preskaŭ la tuta vivo pastro de malgrava paroĥo Sainte-Radegonde (apud Tours).

Esperanta agado

Peltier estis pioniro de Esperanto ĉe la katolikoj. Li esperantiĝis en 1901. Senlace li laboris por konvinki la katolikojn, ke ili uzu tiun armilon por defendi sian religion[mankas fonto].

Jam en 1903 aperis, sub la nomo de societo „Espero Katolika“, Esperant-lingva aldono al L' Aube, franca revueto. Tiu societo ricevis aprobon de la ĉefepiskopo René François. En oktobro 1903, Espero Katolika fariĝis okpaĝa gazeto. En 1905, dum la unua Universala Kongreso en Bulonjo ĉe Maro, Peltier diris la unuan Esperantistan meson, sed ne povis prediki en Esperanto, pro malpermeso de la tiea episkopo. Tamen, ne ĉesiginte sian klopodon, li ricevis dum la dua kongreso en Ĝenevo en 1906, pere de Monsinjoro Giambene, leteron el Romo, esprimantan „Papan Plaĉon“, kaj komunikantan „Lian Apostolan Benon“. Tuj sekvis permeso por prediko, kiu okazis la 2-an de septembro 1906 en la preĝejo S. François. La granda intereso, kiun havis por Esperanto Pio la 10-a, estis plej grava kuraĝigo kaj naskis pionirojn por la Katolika Esperanta movado.

Same en 1905 Peltier estis nomumita de Zamenhof membro de la unua (ĝis 1906 ankoraŭ provizora) Lingva Komitato (LK)[2].

Verkoj

Peltier prizorgis diversajn eldonaĵojn: „Kolekto de Espero“, nome: „Katolika preĝaron“; „Imitado de Jesuo-Kristo“ (unua libro); broŝuroj de katolika propagando. „Elementa Kurso de Esperanto“, 1907. Traduko de Gustave Boissaries: „Lando de Mirakloj“, 1908.

Fonto: Louis BASTIEN, Enciklopedio de Esperanto

Honorigoj

Stratŝildo en Villandry

La strato en Villandry, kie Peltier naskiĝis en domo n-ro 6, estis nomita "rue Émile Peltier" por honori lin.

Literaturo

  • 1963: Hoen, Nicolaas G. Emile Peltier, apostolo de katolika esperantismo - biografio. Tilburg: Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista 1963, 45 p. (IKUE-Kajero 1) (Kristana kulturo 1). Parta franca traduko de R. Boré.

Notoj

  1. Laŭ malnova esperanta gazeto, probable Espero katolika.
  2. Esperantista Dokumentaro, kajero 1, Paris aŭg. 1906, p. 22.

Eksteraj ligiloj


Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.