Aleksandr Suvorov: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e +Bibliotekoj per AWB
Kozyra (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 9: Linio 9:
Li plu batalis kontraŭ la turkoj (1787-1789) kaj venkis kun la aŭstroj (ĉe Foksani kaj apud rivero Riminik). Pro tio, [[Jozefo la 2-a (Sankta Romia Imperio)|Jozefo la 2-a]] nomumis lin imperia grafo.
Li plu batalis kontraŭ la turkoj (1787-1789) kaj venkis kun la aŭstroj (ĉe Foksani kaj apud rivero Riminik). Pro tio, [[Jozefo la 2-a (Sankta Romia Imperio)|Jozefo la 2-a]] nomumis lin imperia grafo.


Li venkis la polan ribelon de [[1794]]. Pro tio li ricevis la titolon grafo kun antaŭnomo Riminikskij kaj iĝis [[marŝalo]].
Li venkis la polan ribelon de [[1794]], okazis i.a. la Batalo de Prago (antaŭurbo de [[Varsovio]], dekstraborda flanko de [[Vistulo]]) kaj tie la tiel nomata [[Masakro de Praga]],
post la batalo rusoj komencis masakri civilan loĝantaron. Dum kelkhora murdado vivon perdis ĉirkaŭ 20 mil homoj. Tio terorigis la maldekstrabordan flankon de [[Varsovio]] kaj igis la ĉefurbon al kapitulaco. Insurekcia armeo de [[Tadeusz Kościuszko]] retiriĝis suden kaj la 5-an de novembro la tuta urbo estis okupita de rusoj. Tiutempa brita ambasadoro en Varsovio nomis la murdon de civiluloj abomeninda, senbezona barbarismo. Por festi la venkon la carino [[Katarino la 2-a (Rusio)|Katarino la 2-a]] fondis insignon Kruco por Konkero de Praga. Pro tio Suvorov ricevis la titolon grafo kun antaŭnomo Riminikskij kaj iĝis [[marŝalo]].


Caro [[Paŭlo la 1-a (Rusio)|Paŭlo la 1-a]] malfavoris Suvorov-on pro tio, ke Suvorov ne akceptis la militistan reformon de la prusema caro laŭ la [[Prusio|prusa]] maniero. Tamen la imperiestro sendis Suvorov-on batali en [[1799]] al [[Italio]], kie li venkis kun la aŭstroj la francojn (ĉe Cassano kaj Novi), kiuj forlasis Italion. Pro tio li ricevis la rangon princo kun nomo ''Italijskij''. Post tio li devis kuniĝi kun armeo de la rusa generalo Korsakov, sed li ne sukcesis ĝustatempe alveni, malgraŭ la heroa militiro trans la [[Alpoj]], kaj la franca generalo Masséna venkis la aliancanojn.
Caro [[Paŭlo la 1-a (Rusio)|Paŭlo la 1-a]] malfavoris Suvorov-on pro tio, ke Suvorov ne akceptis la militistan reformon de la prusema caro laŭ la [[Prusio|prusa]] maniero. Tamen la imperiestro sendis Suvorov-on batali en [[1799]] al [[Italio]], kie li venkis kun la aŭstroj la francojn (ĉe Cassano kaj Novi), kiuj forlasis Italion. Pro tio li ricevis la rangon princo kun nomo ''Italijskij''. Post tio li devis kuniĝi kun armeo de la rusa generalo Korsakov, sed li ne sukcesis ĝustatempe alveni, malgraŭ la heroa militiro trans la [[Alpoj]], kaj la franca generalo Masséna venkis la aliancanojn.

Kiel registrite je 17:01, 9 nov. 2019

Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri la grafo Aleksandr Suvorov. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Suvorov (apartigilo).
Aleksandr Suvorov
Poŝtmarko de Soveta Unio, Aleksandr Suvorov, 1980 (Michel 5009, Scott 4878)

Aleksander Vasiljeviĉ SUVOROV (ruse Александр Васильевич Суворов) (24-a de novembro 172918-a de majo 1800) estis rusa grafo, fama militestro, marŝalo. Li naskiĝis en 1729, en Moskvo, kaj mortis en 1800, en Sankt-Peterburgo. Dum la tuta sia kariero li neniam estis venkita. Ne tre kutime laŭ sia tempo zorganta pri ĉiutagaj bezonoj de siaj soldatoj, li estis tre amata en la armeo.

Li partoprenis en la sveda kaj sepjara milito. Li okupis Krakovon per ŝturmatako (1768) kontraŭ la Poloj. Li venkis la Osmanan Imperion, venkis la krimeajn tatarojn (1777) la kaŭkazajn lezgojn (1780), la gogajajn tatarojn (1783). Post tiuj venkoj, Katerina la Granda nomumis lin generalo.

Li plu batalis kontraŭ la turkoj (1787-1789) kaj venkis kun la aŭstroj (ĉe Foksani kaj apud rivero Riminik). Pro tio, Jozefo la 2-a nomumis lin imperia grafo.

Li venkis la polan ribelon de 1794, okazis i.a. la Batalo de Prago (antaŭurbo de Varsovio, dekstraborda flanko de Vistulo) kaj tie la tiel nomata Masakro de Praga, post la batalo rusoj komencis masakri civilan loĝantaron. Dum kelkhora murdado vivon perdis ĉirkaŭ 20 mil homoj. Tio terorigis la maldekstrabordan flankon de Varsovio kaj igis la ĉefurbon al kapitulaco. Insurekcia armeo de Tadeusz Kościuszko retiriĝis suden kaj la 5-an de novembro la tuta urbo estis okupita de rusoj. Tiutempa brita ambasadoro en Varsovio nomis la murdon de civiluloj abomeninda, senbezona barbarismo. Por festi la venkon la carino Katarino la 2-a fondis insignon Kruco por Konkero de Praga. Pro tio Suvorov ricevis la titolon grafo kun antaŭnomo Riminikskij kaj iĝis marŝalo.

Caro Paŭlo la 1-a malfavoris Suvorov-on pro tio, ke Suvorov ne akceptis la militistan reformon de la prusema caro laŭ la prusa maniero. Tamen la imperiestro sendis Suvorov-on batali en 1799 al Italio, kie li venkis kun la aŭstroj la francojn (ĉe Cassano kaj Novi), kiuj forlasis Italion. Pro tio li ricevis la rangon princo kun nomo Italijskij. Post tio li devis kuniĝi kun armeo de la rusa generalo Korsakov, sed li ne sukcesis ĝustatempe alveni, malgraŭ la heroa militiro trans la Alpoj, kaj la franca generalo Masséna venkis la aliancanojn.

Oktobre de la jaro 1799 Rusio nuligis sian aliancon kun Aŭstrio, Suvorov estis revokita al Rusio, iĝis denove malfavorato kaj baldaŭ mortis. Sur lia tomboŝtono oni lakonike skribis "Ĉi tie kuŝas Suvorov".

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj