Christopher Fettes: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Mencio de prezidanteco de TEVA
YurikBot (diskuto | kontribuoj)
e robot Adding: en:Christopher Fettes
Linio 7: Linio 7:
[[Kategorio:Naskiĝintoj en 1937|Fettes, Christopher]]
[[Kategorio:Naskiĝintoj en 1937|Fettes, Christopher]]
[[Kategorio:Irlandaj esperantistoj|Fettes]]
[[Kategorio:Irlandaj esperantistoj|Fettes]]

[[en:Christopher Fettes]]

Kiel registrite je 21:32, 28 jul. 2006

Christopher FETTES (naskiĝis en 1937) estas irlanda esperantisto (ekde 1968) kaj honora membro de UEA.

Post kvin jaroj kiel instruisto de la franca, li ekkonsciis pri la problemoj de fremdlingvo-instruado, detale informiĝis pri Esperanto kaj lernis ĝin. Dumviva membro de UEA ekde 1969, fakdelegito de 1971. Dum vizito al Novzelando, en 1976 li instruis la lingvon al sia nevo Mark. Inter 1978 kaj 1984 en kvin UK-oj li helpis ĉe Internacia Infana Kongreseto (IIK). La spertoj konvinkis lin pri la neceso de konstanta organizanto. Ekde 1988 ĝis 1998, kiel komisiito de UEA, li ĉefrespondecis pri preskaŭ ĉiu IIK. En 1984 li kunfondis Asocion de Verduloj Esperantistaj (AVE) kaj komence redaktis ĝian organon Aveno.

Fettes estas vegetarano. Jam en la 1970-aj jaroj, li aktivis en Internacia Vegetarana Unuiĝo (IVU) kaj en Tutmonda Esperantista Vegetarana Asocio (TEVA). En 1992 li fariĝis prezidanto de TEVA.