Teodoriko el Bern: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 11: Linio 11:
==Fonto==
==Fonto==
''Meyers Großes Konversations-Lexikon'', volumo 4. Leipzig 1906, p. 900 ([http://www.zeno.org/nid/20006490530 tie ĉi interrete])
''Meyers Großes Konversations-Lexikon'', volumo 4. Leipzig 1906, p. 900 ([http://www.zeno.org/nid/20006490530 tie ĉi interrete])
== Eksteraj ligiloj ==

{{Commonscat|Dietrich von Bern}}
* [http://link.library.utoronto.ca/booksonline/digobject.cfm?Idno=00001325 "Historio pri Thidrek el Bern"], de C. Unger (1858)
* [http://www.sagen.at/texte/sagen/sagen_deutma/dietrichvonbern.html Resumo legenda lau Ludwig Uhland]
* [https://www.projekt-gutenberg.org/dahn/walhall/walh037.html Teodorikaĵo ĉe Gutenberg.de]
* [http://www.laurin99.de/Sage.htm Sagao pri Teodoriko kaj la nano Laurin]
* [http://www.runkelstein.info/runkelstein_de/Geschichte_Schloss.asp Pri la historio de Kastelo Runkelstein, kie troviĝas bildo de Teodorio ĉe la somera domo ĉe Kastelo Runkelstein, ĉirkaŭ 1390]
[[kategorio:Herooj]]
[[kategorio:Herooj]]
[[kategorio:Ostrogotoj]]
[[kategorio:Ostrogotoj]]

Kiel registrite je 15:59, 25 dec. 2020

Teodoriko duelanta kun Sigfrido apud Worms

Teodoriko el Bern (germane: Dietrich von Bern; mitologifone temas grandparte pri Teodoriko la Granda) estas unu el la plej gravaj herooj de la ĝermana legendaro.

Detaloj

Originante el la gento de la Amaloj Teodoriko sendube centras en la ostrogota legendaro. Laŭ la pli malova tradicio li estas la filo de Teodemiro, laŭ pli nova li generitis fare de demono. El lia buŝo saltas fajro dum koleriĝo. Jam kiel adoleskanto li duelis kun la giganto Sigenot kaj la militisto Ecke, poste en la Roza ĝardeno apud Worms ankaŭ kun Sigfrido. Antaŭ Ermrich, la fratro de la patro, li devis fuĝi el regno sia disde Italujo al Hungarujo kie li estas bonvenigata kune kun siaj akompanantoj (i.a. la maljuna Hildebrand) fare de Atilo la Huno. Militiro kontraŭ Ermrich kun soldatoj donacitaj de Atilo malsukcesas kaj necesis do reiro al la Hunoj.

Pli malfrue Teodoriko kampanjis en Italujo kaj konkeris post batalego la urbon Raveno, forpelis Ermrich kaj reeksuverenis.

Teodoriko ankaŭ enplektitis en la legendaron burgonjan-frankian ĉirkaŭ Sigfrido kaj tiunmaniere oni renkontis Teodorikon, personon gravegan sed tamen modestan kaj simpatian, en la dua parto de Kanto de la Nibelungoj ĉe la kortego atila.

Ĝenerale kolektiĝis sen la kuro de la tempo ĉirkaŭ Teodoriko ampleksa sagaaro, riĉa inspirfonto de la mezepokaj germanaj poetoj (ekz. »König Laurin«, »Ecken Ausfahrt«, »Sigenot«, »Alpharts Tod«, »Dietrichs Flucht«, »Rabenschlacht«), kaj eĉ la kamparanoj kantis ankoraŭ post multe da tempo pri la heroo fidela kaj vere populara. Ĉefa historia ulo malantaŭ li estis la ostrogoto Teodoriko la Granda kiu sidejon sian havis en Verono (kies antaŭa germana nomo estis Bern). Pro la multo da gigantaĵoj kaj drakaĵoj lia personuleco adoptis vole malnove ankaŭ mitologiajn trajtojn.

Fonto

Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 4. Leipzig 1906, p. 900 (tie ĉi interrete)

Eksteraj ligiloj