Saltu al enhavo

Enemy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo temas pri filmo de jaro 2013 nomita "Enemy", esperante "Malamiko". Por rolo de persono aŭ grupo rigardu la paĝon Malamiko. Por fenomeno legu la artikolon Malamikeco.
Enemy
filmo
Originala titolo Enemy
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 11 jun. 2013, 22 maj. 2014
Ĝenro mistera filmo, suspensa filmo, filmo bazita sur romano
Kameraado Nicolas Bolduc
Reĝisoro(j) Denis Villeneuve
Produktisto(j) Niv Fichman • Miguel Angel Faura • Luc Déry
Scenaro José Saramago • Javier Gullón
Filmita en Toronto
Loko de rakonto Kanado
Rolantoj Jake Gyllenhaal • Mélanie Laurent • Isabella Rossellini • Sarah Gadon • Stephen R. Hart • Joshua Peace
IMDb
vdr

Enemy (Malamiko) estas superrealisma psikologia trilera filmo de 2013 reĝisorita de Denis Villeneuve kaj produktorita de M. A. Faura kaj Niv Fichman. Verkita de Javier Gullón, la scenaro iom estas adaptaĵo el la romano de José Saramago de 2002 nome O homem duplicado (La duoblulo). En la filmo stelulas Jake Gyllenhaal en duobla rolo kiel du viroj kiuj estas fizike identaj, sed diferencaj laŭ personeco. Mélanie Laurent, Sarah Gadon, kaj Isabella Rossellini kunstelulas. La filmo estas internacia kunproduktoraĵo fare de kompanioj el Hispanio, Francio kaj Kanado.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Adam Bell, solema profesoro de historio en la universitato, vidas filmon pro rekomendo de kolego. En ĝi Adam ekvidas aktoron kiu ege similas al li. Li esploras la aferon kaj identigas la aktoron kiel Daniel St. Claire, arta nomo de Anthony Claire. Adam vidas alian du filmojn en kiuj Anthony aperis kaj ekobsedas por tiu aktoro, kiu ŝajnas lia fizika duoblulo. La fianĉino de Adam, Mary, maltrankviliĝas pro la kondutoŝanĝo de Adam, kiu gvatas Anthony, vizitante lian oficejon kaj telefonante lin. Ĉiu konatulo, inklude Helen, la graveda edzino de Anthony, ekkonfunziĝas inter ambaŭ. Finfine Adam kaj Anthony renkontiĝas en hotelĉambro kaj malkovras, ke ili estas fizike identaj.

Sekvinta Mary al la laborejo, Anthony frontas Adam, kaj akuzas lin je la gravedeco de Helen, kaj postulas la vestaĵojn kaj la aŭtoŝlosilojn de Adam por egaligi la situacion seksumante kun Mary, kun la promeso malaperi por ĉiame post tio. Adam akceptas kaj Anthony kondukas Mary al la hotelo en kiu li estis renkontiĝinta kun Adam.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj[redakti | redakti fonton]

  • Jake Gyllenhaal kiel Adam Bell kaj kiel Anthony Saint Claire.
  • Mélanie Laurent kiel Mary.
  • Sarah Gadon kiel Helen Claire.
  • Isabella Rossellini kiel la patrino de Adam.
  • Kedar Brown kiel sekurecgvardiano.
  • Darryl Dinn kiel laboristo de la filmoluejo.
  • Stephen R. Hart kiel Bouncer (eksterliste).
  • Jane Moffat kiel Eve (eksterliste).
  • Joshua Peace kiel Carl, la kolego de Adam.
  • Tim Post kiel la pedelo ĉe Anthony.
  • Misha Highstead, Megan Mane kaj Alexis Uiga kiel la damoj en la malhela ĉambro.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]