Specialaj Ekonomiaj Zonoj (Ĉinio)
La Specialaj Ekonomiaj Zonoj (SEZ) de la Ĉina Popola Respubliko estas apartaj regionoj de Ĉinio, kie la Ĉina registaro aplikas specialajn leĝojn kaj ekonomiajn politikojn, por kuraĝigi investojn de eksterlandaj kompanioj kaj faciligi komercon.
Ĉi tiun politikon komencis la registaro de Deng Xiaoping en la komenco de la okdekaj jaroj. La unuaj SEZ-oj estis Ŝenĵeno, Zhuhai kaj Ŝantoŭo en la provinco Kantonio, Xiamen en la provinco Fuĝjano, kaj la tuta insula provinco Hajnano. En ĉi tiuj urboj kaj regionoj oni igis impostojn aparte malaltaj, kaj donis al eksterlandaj investantoj multe da aŭtonomio, kiun ili ne havus en la resto de Ĉinio. Ĉi tiu politiko estis tre sukcesa: la Specialaj Ekonomiaj Zonoj altiris multe da investado, ĉefe de Tajvano kaj de Ĉinoj kiuj vivis eksterlande. La plej sukcesa kazo estis Ŝenĵeno, kiu en la komenco estis nur vilaĝo de fiŝkaptistoj, sed nun fariĝis urbo kun 20 milionoj da homoj.
En 1984 Ĉinio establis la Marbordaj Disvolviĝaj Zonoj por kuraĝi eksterlanda investo en 14 aliaj urboj.
Ekde, la registaro havas establita multaj aliaj zonoj por eksterlanda investo, ĉar la sukceso de la SEZ-oj. Unu el la plej sukcesa estas la "Pudong Nova Zono" en Ŝanhajo, kiu estas nun certe la centro de eksterlanda investo tra Ĉinio.
Listo de SEZ-oj
[redakti | redakti fonton]Speco | Urbo | Provinco |
---|---|---|
Speciala Ekonomia Zono | Ŝenĵeno | Kantonio |
Zhuhai | Kantonio | |
Ŝantoŭo | Kantonio | |
Xiamen | Fuĝjano | |
(tuta provinco) | Hajnano | |
Marborda Disvolviĝa Zono | Daljano | Ljaŭningo |
Ĉinhŭangdaŭo | Hebejo | |
Tjanĝino | n/a | |
Jantaj | Ŝandongo | |
Qingdao | Ŝandongo | |
Lianyungang | Ĝjangsuo | |
Nantong | Ĝjangsuo | |
Ŝanhajo | n/a | |
Ningbo | Ĝeĝjango | |
Wenzhou | Ĝeĝjango | |
Fuĝoŭo | Fuĝjano | |
Kantono | Kantonio | |
Zhanjiang | Kantonio | |
Beihai | Gŭangŝio |