Uzanto-Diskuto:Mevo: Malsamoj inter versioj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 110: Linio 110:


[[Vikipediisto:Mevo|Mevo]] 09:33, 25. Apr 2007 (UTC)
[[Vikipediisto:Mevo|Mevo]] 09:33, 25. Apr 2007 (UTC)

Приветствую!

Несколько вещей хотел сказать.

1). К сожалению до простановки названий всё никак не дойдут руки. Видимо в июне таки сяду и сделаю.

2). Я сделал новый комплект карт Крыма для использования с шаблоном {{tl|Situo sur mapo Krimeo}} который сам точно выставляет на карте точечку по заданным географическим координатам, избавляя тем самым нас от простановки точки "на глазок". Во всех остальных проектах (русский, английский, турецкий) я уже переделал всё под новый шаблон: можете посмотреть как это выглядит и если будут вопросы, я постараюсь ответить. Очень рекомендовал бы в эсперантской вике аналогичным образом встроить {{tl|Situo sur mapo Krimeo}} в шаблон для населённого пункта Крыма. Единственное, что придётся сделать вручную - это для всех населённых пунктов прописать координаты вот в таком формате

| latd=45 |latm=26 |lats=44 |latNS=N

| longd=35 |longm=50 |longs=7 |longEW=E

Если у вас нет данных о координатах, напишите мне на alessandro_gor (краказябла) mail.ru и я вам вышлю файл, в котором есть координаты всех нас. пунктов Крыма.

3). Информация, которая, как я подумал, будет вам интересна и быть может даже привлечёт вас в наши ряды борцов за восстановление исторической топонимики Крыма. Знаете ли вы, что в Крыму есть (быть может единственное в мире) село с эсперантским названием? Село Листовое Сакского района называлось до войны Войо-Нова, т.е. Новый Путь. Это село было основано в 1920-е годы во время кампании по переселению в степной Крым евреев. Большинство еврейских сёл получили названия на идише (Фрайдорф, Лениндорф, Майфельд и т.д.), однако было несколько сёл с ивритскими названиями (Ораз, Икор, Хейрус, Кадима) и одно (Войо-Нова) с эсперантским.

[[:ru:Участник:Alessandro|Alessandro]] 10:01, 25. Maj 2007 (UTC)


== Gratulon! ==
== Gratulon! ==

Kiel registrite je 10:02, 25 maj. 2007

    Bonvenon al la Esperanta Vikipedio!

Vikipedio estas projekto por libera enciklopedio, kaj ni esperas, ke vi ŝatos esti tie ĉi. Ni verkas la enciklopedion kune, kaj tial novaj membroj ĉiam bonvenas! Ĉu vi scias, ke vi povas ensaluti? Vi poste rajtas agordi pli da funkcioj, kaj havi vian propran nomon en la Esperanta Vikipedio anstataŭ nur iun IP-numeron. Ensaluti ankaŭ helpas al ni apartigi seriozulojn de skribaĉuloj.

Bonvolu legi helpon al novuloj kiu faciligas ekverki en la Vikipedio. Se vi havas demandojn, vi povas legi la oftajn demandojn pri Vikipedio. Se vi serĉas ion, kio ne estas respondita tie, vi povas publikigi vian demandon en la diskutejo. Se vi ne volas krei konton kaj ensaluti, vi kompreneble rajtas kontribui ĉie kiel sennomulo. Bonvenon!

(Don't speak Esperanto?)

Agrablan kunlaboradon deziras al vi. --Denizo 11:05, 7. Sep 2006 (UTC)


Kial tiu amokkuro pri Sevastopolo?

Pri 'Sevastopolo/Sebastopolo'

Mi respondis en via Diskuto


Ukrainiaj urboj

Mi akceptis jam vian argumentojn pri Sebastopolo (sed mi plu taksas ĝin arkaismo: eble en ĉiu lingvo estis kun b, sed multaj (eĉ la angla) ŝanĝis al v-formo. Tio nomiĝas natura lingvoevoluo). Mi nur unufoje ŝanĝis nomojn de Sebastopolo en diversaj artikoloj sen kontrolo en PIV. Tio estas mia kulpo.

Bonvolu legi kaj ankaŭ tion (Escepte, esperantigu nomojn de landoj, subŝtatoj, historiaj regionoj kaj metropoloj (grandaj urboj) kiuj kutime estas esperantigataj. Ili troviĝu je la koncernaj titoloj, kun alidirektilo el la originala nomo).


Gravas ankaŭ por vi. Kvankam ne plaĉas al mi via truda esperantigo (kun o-formo) de internacie nekonataj lokoj, mi ne ŝanĝas viajn artikolojn, sed petas vin krei alidirektilojn laŭ tio kaj tio ĉi/konvene uzanta por la ukraina lingvo. Narvalo 12:24, 4. Dec 2006 (UTC)

Via ŝablono kun Ĉenomorsko (kaj aliaj urbetoj) kontraŭas niajn nomdonajn kutimojn, skizitajn supre. Kial ne simple Ĉernomorsk por ke novuloj trovu la urbeton? Narvalo 12:33, 4. Dec 2006 (UTC)

Fine, mi petas vin ĉi-klaki. Narvalo 12:35, 4. Dec 2006 (UTC)

Saluton!
Dankon pro la informoj, kiujn vi konsilis al mi legi. Mi legis ne sen intereso, tamen trovis preskaŭ nenion novan. Ĉiujn ĉi problemojn kaj eĉ preskaŭ ĉiujn ĉi argumentojn mi jam konas. En la demando, ĉu Esperantigi, ĉu ne Esperantigi, mi estas konsekvenca Esperantigisto. Aparte grava tiu Esperantigado estas, laŭ mi, por la vikipedio. Unue, la Esperantigo faras la enciklopediecan tekston legebla. Due, se ĝi estas farita racie, ĝi neniel malhelpas komprenon nek serĉon de la informo (se mi interesiĝas pri iu vilaĝeto rande de l' mondo ie en Kamĉatko, mi ĉiam povas aliri la artikolon pri Kamĉatko kaj de tie jam serĉi la spurojn de tiu vilaĝeto; kompreneble, ne estas la fakto, ke la artikolo pri Kamĉatko estos sufiĉe bona, por mencii la serĉatan vilaĝeton, nu, sed tio estas jam tute alia demando - anstataŭ diskuti pri tio, ĉu Esperantigi aŭ ne, mi preferas simple verki artikolojn). Trie, Esperantigo ebligas facilajn sintaksajn formojn, sen timo pri uzo de la akuzativo, sen monstraj prepozicioj 'na' ktp. Kvare, kial Esperanto timu Esperantigojn, se ĉiuj naciaj lingvoj fajfas pri tiu timo? Ĉu Esperanto ne estas normala lingvo? Kiam la rusa lingvo uzas la rusan formon Джордж Буш por la prezidento de Usono, la ruslingvuloj fajfegas pri tio, ĉu tiu rusigo estas konforma al la angla prononco aŭ ne - ili simple uzas ĝin konvencie (ĉu mi memorigu, ke la tuta lingva sistemo estas sistemego de konvencioj?). Kaj nenio malhelpas al rusoj uzi eĉ la gramatikajn formojn de tiu nomo kaj famili-nomo, kiuj estas tute ne imageblaj al la nom-posedanto (Джорджа Буша genitive kaj akuzative, Джорджу Бушу dative ktp) - kaj neniu ploras! Mi estas forte konvinkita, ke ies timoj aŭ kontraŭstaroj al Esperantigo de la propraj nomoj estas malsaneto, parenca al la timo pri grandaj PAG-similaj gramatikoj, al la timo pri grandaj vortaroj (PIV-similaj) - al tiuj homoj mi povas nur diri: forgesu pri la 16 reguloj, Esperanto estas normala lingvo!
Aldone mi citu la opinion de W. Auld (ripozu li en paco), kiun li esprimis en antaŭparolo al "Ĉashundo de Baskerviloj" kaj kun kiu mi plene konsentas:
Mi neniel pardonpetas pro mia esperantigo de propraj nomoj en tiu ĉi traduko. Min ĉiam ĝenas fremdlingvaj nomoj, ofte por mi neprononceblaj, meze de Esperanta teksto, ĉar ili ĉiam hezitigas la rapidan fluon de mia legado. [...] (Krome), la fremdlingvaj nomoj ne akceptas nature adjektivigon aŭ adverbigon, kaj - plej grave - akuzativigon. Ne ekzistas regulo, kiu tekstas: La akuzativo estas deviga, krom en la kazo de propraj nomoj; aŭ: objekto ne ekzistas, kiam temas pri propraj nomoj. Agi tiel estas subtila subfoso de nia lingvo, kaj vidigas mankon de fido pri ĝi entute.
Memkompreneble, oni ne strebu Esperantigi ĈION kaj TUJ. Kaj en la artikoloj pri Krimeo, kiujn mi aŭtoris, mi lasis sen plena Esperantigo diversajn etaĵojn - nomojn de pretere menciataj historiaj personoj, riveretoj ktp. Tamen, kial ne Esperantigi la nomon de la plej longa rivero de Krimeo, de la plej alta monto? Por ne paroli jam pri ĉiuj grandaj loĝlokoj (parenteze, min tre gajigis la menciita de vi "Listo de Rusiaj urboj" - se vi mem ne rigardis ĝin atente, rigardu tuj: ĉu vi rimarkis, ke iuj urboj en la rusa lingvo nature havas la finaĵon -o, ekz., Abdulino, Balabanovo ktp; min ege agacas la apero de tiuj "ŝajnaj" Esperantigoj inter la ĝenerale neesperantigita ĉirkaŭaĵo, ĉu vin ne? Oni estu konsekvencaj kaj nepre adaptiĝu al la gramatika strukturo de la lingvo, ne necesas kripligi Esperanton per aldono de frenezaĵoj de la naciaj lingvoj).
Kaj eĉ pli memkompreneble, oni povas kaj devas diskuti pri la preferataj formoj de Esperantigo. Mi persone opinias min sperta esperantisto kaj denaska krimeano por povi proponi eĉ se ne perfektajn, do almenaŭ akcepteblajn Esperantigojn. Se antaŭ ol ekverki artikolon pri io mi devus semajnon interkonsiliĝi kun "puristoj", tio estus nura tempo-malŝparo. Se iun ne kontentigas miaj esperantigoj - ni ekpensu ambaŭ, du kapoj pli bonas, ol unu. Se iu opinias, ke mia Esperantigo malebligas trovon de la artikolo, li akurate helpu per aldono de 1-2 alidirektilaj paĝoj.
Laste, mi ĝojus aŭdi iujn konkretajn rimarkojn kaj proponojn, koncerne mian manieron Esperantigi la krimeajn toponimojn. La abstraktaj kaj ĝeneralaj admonoj estas nura knedado de la aero. Mi ne povas imagi, kiun povas malhelpi miaj Esperantigoj, se ĉiuj troveblaj urboj estas grupigitaj en unu loko kaj se ĉe ĉiu urbo menciatas ĝiaj 3 etnaj nomoj.
Plej laste - ĉu mi esprimu ĉion konsekvence en iu aparta paĝo "Principoj por Esperantigo de la Krimeaj toponimoj?". Ho, kiel esperantistoj ja ŝatas diversajn instrukciojn, komitat-kunsidojn... :) - Mevo - 9:55, la 14an de Dec, 2006

Uf, la unua fazo finita!

Ĵus, 10:44, la 9an de Januaro 2006, mi pli-malpli finis la unuan fazon de la planita Vikipedia agado - la enciklopedio jam posedas la artikolojn pri ĉiuj urboj de Krimeo (rigardu la Ŝablonon "Loĝlokoj de Krimeo" sube de la paĝo). La aspekto kaj enhavo de ĉio al mi plaĉas. Ĉu iu laŭdos min? :)

Nun mi transiras al la kreado de artikoloj pri ĉiuj malpli grandaj loĝlokoj, sed antaŭ tio mi ankoraŭ plibonigos la artikolojn pri Jalto kaj Simferopolo. - Vikipediisto:Mevo


laŭdo kaj

Dankon pro via laboro. Mi petas vian helpon por trovi urbon, kiu estas mondkonata - laŭ elparolo - kiel Belegorsk. Mi serĉis, sed ne trovis ĝin, eĉ la interna serĉilo montris nenion. Mi pensas, ke ĉiu serĉus tiun nomon. Mi petas vin denove - se ve rompas niajn kutimojn ĉi tie – bonvolu minimume krei alidirektilkojn el la normala latinigitaj nomoj. 62.68.169.218 10:45, 9. Jan 2007 (UTC)

Mi petas vin doni al mi la ĝustan esperantigon (kun o-formo) de internaciaj nomoj: Maria (virina nomo), Mario (vira nomo), mari-popolo (mario), Mari-lando (Mariio) kaj Maryland, Győröcske, Komoró, Kömörő. 62.68.169.218 10:45, 9. Jan 2007 (UTC)

En Krimeo estas neniu urbo, kiun oni povus prononci kaj skribi kiel "Belegorsk". Eble vi serĉis "Belogorsk"? Ĝi troveblas laŭ Belogorsko (Krimeo). Krome, ĉiuj urboj de Krimeo, pri kiuj jam ekzistas la artikoloj estas troveblaj ĉe Kategorio:Krimeo, do mi vidas neniun mian kulpon pri malfaciligo de trovo de informoj en Vikipedio. Pri la nomoj Maria kaj Mario - ili estas jam bonaj esperantigoj. Pri la hungaraj toponimoj mi ne estas kompetenta. La popolon, kiun vi mencias, mi ne scias, eble temas pri "maorioj". Pri Marilando - se temas pri ŝtato de Usono, do tiu ĉi esperantigo estas bona.

Kreitas ĉiuj artikoloj pri la loĝlokoj de la Jalta municipo!

Hura! Per la artikolo Simeizo mi finis pri ĉiuj gravaj loĝlokoj de la Jalta municipo! Nun mi transiras al la aliaj regionoj de Krimeo. Mevo 11:19, 26. Feb 2007 (UTC)

Герб Джанкоя

Приветствую!

Скажите, а откуда вы взяли герб Джанкоя? На обоих городских сатйах вроде как нету... Это я просто перед тем, как его залить на commons и добавить в статьи в других виках, решил поинтересоваться, точно ли это то, что нужно.

PS Огромную работу проделали по переводу статей о крымских городах и посёлках! Респект.

Alessandro 14:22, 1. Mar 2007 (UTC)

Герб взят со страницы http://www.jankoy.org.ua/list-jankoy.html (появляется слева). Насколько я понял, это современная версия герба, во всяком случае, тот, что был в Commons явно ещё советский. Если я что-то напутал, пожалуйста скажите. - Mevo 13:47, 3. Mar 2007 (UTC)
ОК Дальнейшую беседу давайте продолжим на моей странице обсуждения в ру-вики, если вы не против. Alessandro 19:35, 3. Mar 2007 (UTC)

La principoj de mia laboro

En mia vikipediista paĝo mi publikigis kelkajn konsiderojn pri la vikipedia laboro. Bonvolu konatiĝi, kaj, se necese, priparoli ilin. Mevo 14:27, 14. Mar 2007 (UTC)

Pri preskaŭ ĉio mi konsentas kaj pretus subskribi. :) Aparte mi ŝatis citaĵon el Auld [auld?] (kvankam trapuŝi tian uzon tra la tuta Vikipedio apenaŭ eblas en nuna paradigmo).
Pri la 3-a punkto mi nur havas komenteton: ofte nur eksterulo povas mencii malagrablaĵojn pri iu lando/regiono/etno, "siaj" homoj ofte prisilentas (eble senkonscie) nefierindajn aferojn — por ke Vikipedio estu neŭtrala, kiel ĝi celas, alilokanoj kunredaktu kaj per tio almenaŭ montru, kio estas la popularaj (mis)komprenoj pri tiu loko. La lokano povas poste ŝanĝi tion al io en la stilo: "La ofta mencio de naftofontoj en Jalto estas tamen nur onidiro de nekonata origino". :) Slavik IVANOV 08:14, 29. Mar 2007 (UTC)

"Regiono"

Mi vidas, ke vi tradukas la rusan vorton "район" per "regiono". Kiam tio koncernas Krimeon, eble ne tre gravas; sed en prirusiaj temoj oni uzas kutime "regiono" por traduki pli grandajn terenojn ("края") dum por "район" estas kutime uzata vorto "distrikto". Eble indus iel koherigi la praktikon. - Slavik IVANOV 08:09, 29. Mar 2007 (UTC)

Kara Slavik! La problemo pri regiono/distrikto rilate la ukrainiajn aferojn ne ŝajnas al mi aparte grava, ĉar en Ukrainio la administra unuo, analoga al la Rusia "край", ne ekzistas. Kredu, antaŭ ol ekuzi mian varianton mi penis bone pripensi ĝin. Miaopinie, por Ukrainio la jena ĉeno estas perfekte taŭga kaj tuta kontentita: lando - provinco - regiono - (urba, kampara) municipo/komunumo (ĉebezone oni povas paroli ankaŭ pri la urbaj distriktoj). La vorto "distrikto" en mi persone vekas la asociojn pri iu malpli granda teritorio aŭ pri iu teritorio kiun speciala statuso. Ajnokaze ja temas pri la konvenciaĵo. Mevo 09:57, 2. Apr 2007 (UTC)

Via opinio eble estus interesa

Saluton, Paŝa! Mi tre ĝojas vidi vian aktivadon en Vikipedio!!! Vi ja jam eble rimarkis, ke mi iom poluris kaj vikiigis de vi lanĉitajn artikolojn (fakte, mi trarigardis ĉiujn viajn korektojn de tiu ĉi jaro). En kelkaj lokoj mi forigis ion, kio ne vere taŭgis por Vikipedio (ekzemple frazo pri "korekta E-traduko" en la artikolo urbotipa loĝloko). Nun eble la peto: jen en la diskutejo mi lanĉis diskuton pri neuzo kaj forigo de ĉiuj uzoj de "na" el la Vikipedio. Via opinio eble estus interesa kaj grava. Pri ekster-vikiaj aferoj mi skribos al vi retmesaĝon, nur kurte mi povas diri, ke mi sukcesis ekzameniĝi pri ĉiuj 5 fakoj, pri kiuj mi devis ekzameniĝi kaj preskaŭ finprogramis la diplomlaboron por mia edzino. Tio, bedaŭrinde, postulis tiom da tempo, ke mi nur unufoje legis vian tradukon kaj ankoraŭ ne entajpis miajn rimarkojn. Sed baldaŭ tio venos. Amike kaj bonvenigante, Alaŭdo ۩ 12:03, 2. Apr 2007 (UTC)

Крымскотатарские названия

Приветствую!

У меня сейчас со временем туго, поэтому боюсь, что в течение ближайшей пары недель не смогу заняться добавлением крымскотатарских названий. Но я сделал статьи про районы в тестовом крымскотатарском разделе в инкубаторе (см. здесь). Так что если у вас есть время, можете их сами добавить пользуясь теми статьями. Если нет желания, я сам сделаю как освобожусь.

Что касается того, нужна ли эсперантская транскрипция, то мне кажется, что целесообразно её оставить. Ведь это же не только крымскотатарские названия, но и названия на русском языке образца до 1944 года. Т.е. сейчас Gvardejskoje, до 1945 года Bjujuk-Onlar, а по-крымскотатарски Büyük Onlar. Хотя, конечно, это несколько загромождает список... Ну, в общем, на ваше усмотрение.

Кстати, а есть какие-то общепринятые правила эсперантизации названий? Просто я смотрю, что вы сельсоветские сёла эсперантизируете, а остальные нет, любопытно стало.

Alessandro 16:34, 23. Apr 2007 (UTC)

Спасибо за ответ. Дело совершенно не горит, можете сделать тогда и так, как Вам удобнее. Думаю, Вам это удастся лучше, чем мне.
Что касается эсперантизации. Если кратко, то в эсперанто есть два способа обращения с собственными именами. Первое: полностью эсперантизировать (т.е., по определённым правилам переписать топоним только эсперантскими буквами, придать слову фиксированное эсперантское ударение и добавить окончание -o). Так поступают с теми собственными именами, которые находятся в более-менее активном употреблении. Я так поступаю со всеми топонимами, которые заслуживают отдельную вики-статью (хотя это и не общепризнанный принцип в эсперанто-википедии; однозначно эсперантизируются лишь действительно международно важные топонимы, тогда как менее важные либо приводятся в "полуассимилированном" виде, либо вообще в оригинальном написании с указанием приблизительного произношения, однако такая метода, как по мне, для эсперанто как для международного языка крайне порочна). Если же имя собственное употребляется не слишком часто, то его либо оставляют как есть (если оно в оригинальном написании использует латиницу, что действительно и для крымско-татарского языка), либо просто приблизительно переписывают эсперантскими буквами (как я делаю с сёлами и посёлками).
В связи с этим, мне кажется, нет необходимости переписывать произношение крымско-татарских топонимов при простом их перечислении - это однозначно идёт вразрез с эсперантскими лексикологическими устоями, достаточно просто оригинального написания.
Что касается названий сельсоветских сёл, то их эсперантизация в списке нужна для того, чтобы можно было легко назвать соответствующий сельсовет (в эсперанто прилагательное производится из существительного простой заменой окончания -o на -a). Рядом с эсперантизированной формой я, как видите, привожу и простую транслитерацию.

Mevo 09:33, 25. Apr 2007 (UTC)

Приветствую!

Несколько вещей хотел сказать.

1). К сожалению до простановки названий всё никак не дойдут руки. Видимо в июне таки сяду и сделаю.

2). Я сделал новый комплект карт Крыма для использования с шаблоном tagaloge который сам точно выставляет на карте точечку по заданным географическим координатам, избавляя тем самым нас от простановки точки "на глазок". Во всех остальных проектах (русский, английский, турецкий) я уже переделал всё под новый шаблон: можете посмотреть как это выглядит и если будут вопросы, я постараюсь ответить. Очень рекомендовал бы в эсперантской вике аналогичным образом встроить tagaloge в шаблон для населённого пункта Крыма. Единственное, что придётся сделать вручную - это для всех населённых пунктов прописать координаты вот в таком формате

| latd=45 |latm=26 |lats=44 |latNS=N

| longd=35 |longm=50 |longs=7 |longEW=E

Если у вас нет данных о координатах, напишите мне на alessandro_gor (краказябла) mail.ru и я вам вышлю файл, в котором есть координаты всех нас. пунктов Крыма.

3). Информация, которая, как я подумал, будет вам интересна и быть может даже привлечёт вас в наши ряды борцов за восстановление исторической топонимики Крыма. Знаете ли вы, что в Крыму есть (быть может единственное в мире) село с эсперантским названием? Село Листовое Сакского района называлось до войны Войо-Нова, т.е. Новый Путь. Это село было основано в 1920-е годы во время кампании по переселению в степной Крым евреев. Большинство еврейских сёл получили названия на идише (Фрайдорф, Лениндорф, Майфельд и т.д.), однако было несколько сёл с ивритскими названиями (Ораз, Икор, Хейрус, Кадима) и одно (Войо-Нова) с эсперантским.

Alessandro 10:01, 25. Maj 2007 (UTC)

Gratulon!

Akceptu miajn gratulojn pro Jalto! Slavik IVANOV

Dankon! Mevo 05:44, 24. Maj 2007 (UTC)