Oĝibvoj: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Bot-Schafter (diskuto | kontribuoj)
e Aldonis ligilon al elstara artikolo por sv:Ojibwa
Linio 23: Linio 23:
[[pl:Odżibwejowie]]
[[pl:Odżibwejowie]]
[[pt:Ojíbuas]]
[[pt:Ojíbuas]]
[[sv:Ojibwa]]
[[sv:Ojibwa]]{{LigoElstara|sv}}

Kiel registrite je 18:52, 23 jun. 2007

Midwewinind, el la tribo Blanka-Lando (1894).

La Oĝibvoj (anglalingve Ojibwa, franclingve Ojibwés) estas la plej granda indiana nacio de Nordameriko (se oni inkluzivas la mestizojn). Ĝi estas la tria plej grava tribo en Usono, post la Ĉerokoj kaj la Navahoj. La Oĝibvoj estas dispartigitaj preskaŭ egalmezure inter Usono kaj Kanado. Pro la originala situo de la tribo (ĉe la bordoj de la Supra Lago, apud Sault Ste. Marie), la francaj esploristoj unue nomigis ilin "Saulteaux". Konservis tiun nomon tiuj, kiuj restis kaj enloĝiĝis en la vastaj ebenaĵoj de Kanado.

Multaj Oĝibvoj ankoraŭ parolas la oĝibvan lingvon, kiu apartenas al la algonkina lingvaro. Ili havas specialajn kaj historiajn rilatojn kun aliaj triboj kiel la Otavoj aŭ la Krioj. Preskaŭ 100000 el ili vivas en norda regiono, kiu etendiĝas ekde Miĉigano ĝis Montano. Cetere, 76000 aliaj membroj de la tribo (dispartigitaj en 125 aroj) vivas en Kanado, okcidente de Kebekio kaj oriente de Brita Kolumbio.

Vidu ankaŭ

  • Paul Kane (19-a jarcenta pentristo kiu multe interesiĝis pri la Oĝibvoj)
Geografia dispartigo de la oĝibva lingvo.

Ŝablono:LigoElstara