Anar-samea lingvo: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
e →Kazoj |
eNeniu resumo de redakto |
||
Linio 30: | Linio 30: | ||
[[Dosiero:Sami languages large.png|thumb|300px|Anarsamea estas numero '''7''' sur la mapo.]] |
[[Dosiero:Sami languages large.png|thumb|300px|Anarsamea estas numero '''7''' sur la mapo.]] |
||
'''Anarsamea lingvo''' estas dialekto aŭ prefere lingvo inter sameaj lingvoj. La nomo de la lingvo devenas de regiono Aanaar (finne Inari, svede Enare, nordsamee Anár) en norda Finnlando. Eventuale estus pli tauge nomi tiun ĉi lingvon anar-samea lingvo. |
'''Anarsamea lingvo''' (''Inari Sámi, anarâškielâ'') estas dialekto aŭ prefere lingvo inter sameaj lingvoj. La nomo de la lingvo devenas de regiono Aanaar (finne Inari, svede Enare, nordsamee Anár) en norda Finnlando. Eventuale estus pli tauge nomi tiun ĉi lingvon anar-samea lingvo. |
||
Anar-samea lingvo (anarsamee: anarâškielâ) estas la plej okcidenta el orientsameaj lingvoj. Ĝi estas parolata de 300 personoj en komunumo Anar (Inari) en norda Finnlando. |
Anar-samea lingvo (anarsamee: anarâškielâ) estas la plej okcidenta el orientsameaj lingvoj. Ĝi estas parolata de 300 personoj en komunumo Anar (Inari) en norda Finnlando. |
Kiel registrite je 00:51, 2 nov. 2007
La Anarsamea (anarâškielâ) | |
---|---|
Parolata en: | Finnlando |
Parolantaro: | 300 |
Genetika klasifiko: |
Urala Finn-Ugra |
Oficialeco | |
Oficiala lingvo en: | Komunumo Inari, Finnlando. |
Lingvaj kodoj | |
ISO 639-1 | |
ISO 639-2 | smn |
SIL | LPI |
Anarsamea lingvo (Inari Sámi, anarâškielâ) estas dialekto aŭ prefere lingvo inter sameaj lingvoj. La nomo de la lingvo devenas de regiono Aanaar (finne Inari, svede Enare, nordsamee Anár) en norda Finnlando. Eventuale estus pli tauge nomi tiun ĉi lingvon anar-samea lingvo.
Anar-samea lingvo (anarsamee: anarâškielâ) estas la plej okcidenta el orientsameaj lingvoj. Ĝi estas parolata de 300 personoj en komunumo Anar (Inari) en norda Finnlando.
La unuaj tekstoj en anar-samea lingvo, aboco-libro kaj katekismo, aperis en 1859. En lernejoj ĝi estas instruata ekde 1979. Nuntempe la estonteco de anar-samea lingvo estas minacata ĉar infanoj ne plu lernas ĝin hejme. Por savi la lingvon estis organizita fine de 1990-aj jaroj lingvonesto por anar-sameaj infanoj. Tamen la ekzisto de lingvo-nesto estas daŭre minacata pro la manko de financado.
Anar-sameoj estas parte fiŝkaptistoj, parte okupiĝas pri boaco-bredado kaj agrikulturo.
Gramatiko
Kazoj
La anarsamea konas naŭ gramatikajn kazojn: nominativo, genitivo, akuzativo, lokativo, ilativo, komitativo, abesivo, esivo kaj partitivo. La genitivo kaj akusativo ofte havas la saman finaĵon, la partitivo estas ne tro produktiva kaj nur aperas en la singularo.
Personaj pronomoj
La personaj pronomoj aperas en tri gramatikaj nombroj: singularo, dualo kaj pluralo.
Persono | anar-samee | Esperanto |
---|---|---|
1. Sg. | mun | mi |
2. Sg. | tun | vi |
3. Sg. | sun | li/ŝi |
1. Du. | muoi | ni ambaŭ |
2. Du. | tuoi | vi ambaŭ |
3. Du. | suoi | ili ambaŭ |
1. Pl. | mij | ni |
2. Pl. | tij | vi |
3. Pl. | sij | ili |