Ramón del Valle-Inclán: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 13: Linio 13:
En Esperanto aperis de Valle la romano ''Tirano Banderas'', priskribo de [[Latinameriko|latinamerika]] diktatoro ([[kaŭdilo]]), tradukita de [[Fernando de Diego]].
En Esperanto aperis de Valle la romano ''Tirano Banderas'', priskribo de [[Latinameriko|latinamerika]] diktatoro ([[kaŭdilo]]), tradukita de [[Fernando de Diego]].


==Biografío==
==Biografio==
Li estis la filo de liberala kaj galegista verkisto, Ramón del Valle-Inclán Bermúdez de Castro, kaj de Dolores de la Peña y Montenegro, ambaŭ de [[hidalgo|hidalga]] deveno; tamen li ricevis pli simplan nomon de Ramón José Simón Valle Peña. Li studis en mezlernejo de [[Pontevedra]] ĝis [[1885]], kaj poste ekstudis [[Juro]]n en la [[Universitato de Santiago de Compostela]]. Samtempe, li praktikis skermon kaj desegnon.
Li estis la filo de liberala kaj galegista verkisto, Ramón del Valle-Inclán Bermúdez de Castro, kaj de Dolores de la Peña y Montenegro, ambaŭ de [[hidalgo|hidalga]] deveno; tamen li ricevis pli simplan nomon de Ramón José Simón Valle Peña. Li studis en mezlernejo de [[Pontevedra]] ĝis [[1885]], kaj poste ekstudis [[Juro]]n en la [[Universitato de Santiago de Compostela]]. Samtempe, li praktikis skermon kaj desegnon.


Linio 28: Linio 28:
En [[1900]], Valle partoprenis en konkurenco de rakontoj ĉe la ĵurnalo ''El Liberal''. Li ne sukcesis, sed ties rakonto estis laŭdata de fama tiama verkisto nome [[Juan Valera]], unu el la membroj de la tribunalo. Ŝajne tiu ne kuraĝis premii tiom renovigitan tekston. En venontaj jaroj, li plukunlaboris en diversaj publikaĵoj, kiel ''La Ilustración Artística'', ''La Ilustración Española e Hispanoamericana'', ''La España Moderna'', ktp. En ''Alma Española'' li publikis, decembre de 1903, faman [[membiografio]]n. En ''Los Lunes de El Imparcial'' (Lundoj de kla Senpartiulo) li ekpublikis ''Sonata de otoño'' (Aŭtuna sonato), ki unuafoje aperis ties fama ĉefrolulo, la markiso de Bradomín.
En [[1900]], Valle partoprenis en konkurenco de rakontoj ĉe la ĵurnalo ''El Liberal''. Li ne sukcesis, sed ties rakonto estis laŭdata de fama tiama verkisto nome [[Juan Valera]], unu el la membroj de la tribunalo. Ŝajne tiu ne kuraĝis premii tiom renovigitan tekston. En venontaj jaroj, li plukunlaboris en diversaj publikaĵoj, kiel ''La Ilustración Artística'', ''La Ilustración Española e Hispanoamericana'', ''La España Moderna'', ktp. En ''Alma Española'' li publikis, decembre de 1903, faman [[membiografio]]n. En ''Los Lunes de El Imparcial'' (Lundoj de kla Senpartiulo) li ekpublikis ''Sonata de otoño'' (Aŭtuna sonato), ki unuafoje aperis ties fama ĉefrolulo, la markiso de Bradomín.


La ''[[Sonatoj (Valle-Inclán)|Sonatoj]]'' estis publikitaj en libro en 1902 (''Sonata de otoño''), 1903 (''Sonata de estío'' -somera-), 1904 (''Sonata de primavera'' -printempa-) kaj 1905 (''Sonata de invierno'' -vintra-). Tiuj rakontoj, eroj de supozata memoraro de la markiso de Bradomín, konsistigas la plej plstaran ekzemplon de modernisma prozo en la hispana literaturo. En tiu sama jaro [[1905]] li publikis kolekton de rakontoj sub la titolo de ''Jardín novelesco; Historias de almas en pena, de duendes y de ladrones'' (Novela ĝardeno). Venontjare li premieris en la Teatro de la Princesa (Princino) teatraĵon bazitan sur la ĉefrolulo de la ''Sonatoj'', ''El Marqués de Bradomín'' (La markiso de Bradomín). Aktoriniĝis Josefina Blanco,
La ''[[Sonatoj (Valle-Inclán)|Sonatoj]]'' estis publikitaj en libro en 1902 (''Sonata de otoño''), 1903 (''Sonata de estío'' -somera-), 1904 (''Sonata de primavera'' -printempa-) kaj 1905 (''Sonata de invierno'' -vintra-). Tiuj rakontoj, eroj de supozata memoraro de la markiso de Bradomín, konsistigas la plej plstaran ekzemplon de modernisma prozo en la hispana literaturo. En tiu sama jaro [[1905]] li publikis kolekton de rakontoj sub la titolo de ''Jardín novelesco; Historias de almas en pena, de duendes y de ladrones'' (Novela ĝardeno). Venontjare li premieris en la Teatro de la Princesa (Princino) teatraĵon bazitan sur la ĉefrolulo de la ''Sonatoj'', ''El Marqués de Bradomín'' (La markiso de Bradomín). Aktoriniĝis Josefina Blanco, estonta edzino de Valle en [[1907]]. La geedzoj naskis diversajn filojn: Joaquín María (1914), Carlos Luis (1917), Jaime (1921),

En 1907 li publikis diversajn librojn, kiel ''Águilas de blasón'', ''Aromas de leyenda'', ''Versos en loor de un santo ermitaño'' kaj ''El marqués de Bradomín. Coloquios románticos''. Laŭ kajeroj, en la ĵurnalo ''El Mundo'', li publikis ''Romance de Lobos'' (Lupa romanco). En [[1908]] li ekpublikis sian serion de noveloj "[[La karlisma milito (Valle-Inclán)|La karlisma milito]]": ''Los cruzados de la causa'', ''El resplandor de la hoguera'' kaj ''Gerifaltes de antaño''. Liaj simpatioj por la [[karlismo]] ne estis nur literaturaj: en 1910 li kandidatiĝis al diputateco sub la [[Karlisma Partio]], sed li ne atingis postenon.

Li veturis al [[Argentino]] en 1910 kun teatrentrepreno de F. García Ortega, kie aktorinis Josefina Blanco, kaj prelegis pri la hispana literaturo. Ili vizitos ankaŭ [[Ĉilio]]n, [[Paragvajo]]n, [[Urugvajo]]n kaj [[Bolivio]]n. Revene en Hispanion, li plupremieris teatraĵojn: ''Voces de gesta'', en 1912, kaj ''La marquesa Rosalinda'', en 1913. Lia verko ''El embrujado'' estis malakceptita de la Hispana Teatro, kiun direktoris [[Benito Pérez Galdós]]. En 1915 li kontaktis la reĝon postulanta la rehavigon de la titoloj de markiso de Valle, vicgrafo de Vieixin kaj sinjoro de Caramiñal. Tiuj petoj estis malakceptitaj.

Dum la [[Unua Mondmilito]], li estis invitita de la franca registaro viziti la militfrontojn. En [[Parizo]] li ekkonis gravajn tiamajn hispananjn verkistojn kiel [[Pedro Salinas]], [[Manuel Ciges Aparicio]] kaj [[Corpus Barga]]. Frukto de lia vizito al militfronto estis la tekstoj ''Visión estelar de la medianoche'', publikita kiel suplemento en ''El Imparcial'' en 1916, kaj ''En la luz del día'', samloke, en 1917. En 1916 li estis nomumita profesoro pri Estetiko de Belartoj de la Lernejo de San Fernando. Samjare li publikigis ''La lámpara maravillosa'' (La mirinda lampo), meditado pri la literatuta fakto, tre influita de la okultismo de aŭtoroj kiel [[Mario Roso de Luna]] kaj [[Helena Blavatsky]].

En 1921 li realigas novan vojaĝon al Meksikio, invitita persone de la prezidento de la Respubliko, [[Álvaro Obregón]]. En 1925 li setliĝis denove en Madrido. Li partoprenis en grupoj de eksperimenta teatro, kiel "El mirlo blanco" (La blanla merlo), kiu ludis en la propra hejmo de la fratoj Baroja, en la madrida kvartalo de [[Argüelles]], kaj "El cántaro roto" (La rompita kruĉo), en el Círculo de Bellas Artes. Fine de 1926 li eldonis kion multaj konsideras ties majstroverkon, nome la romano ''[[Tirano Banderas]]'', kie videblas la spuro de ties ĵusa vojaĝo al revolucia Meksikio. En 1927 li ekpublikis la ambician serion, ''El ruedo ibérico'' (Iberia taŭrludejo), kio, simile kiel ĉe la ''[[Episodios Nacionales]]'' (Naciaj epizodoj) de Galdós, li intencis rakonti la historion de Hispanio ekde la reĝado de sia malamata [[Izabela la 2-a (Hispanio)|Izabela la 2-a]] ĝis la aktualo de la aŭtoro. Tamen li nur sukcesis verki tri romanojn de tiu projekto: ''La corte de los milagros'' (Mirakla kortego) (1927), ''Viva mi dueño'' (1928) kaj ''Baza de espadas'' (1932).

Ekde 1924 li kontraŭis la [[diktaturo de Primo de Rivera|diktaturon de Primo de Rivera]]. En 1927 li partoprenis la kreadon de la Alianza Republicana. En 1929 li estis enfermita en karcero Modelo de Madrido, pro malpago de monpuno pro tumultoj. Li apogis la Respublikon, kaj eĉ kandidatiĝis al diputateco por La Coruña en la listoj de la [[Radikala Partio (Hispanio)|Radikala Partio]] de [[Alejandro Lerroŭ]], kvankam li ne estis elektita. En 1932, la registaro de la [[Hispana Dua Respubliko|Respubliko]] nomumis lin kiel konserviston de la Nacia Arta Heredaĵo kaj direktoro de la Muzeo de Aranjuez, sed, pro malamikeco kun sia superulo, li demisiis tuje.





Kiel registrite je 11:30, 13 mar. 2008

Dosiero:Valle-Inclan.jpg

Ramón VALLE PEÑA, konata sub la nomo Ramón DEL VALLE-INCLÁN (Vilanova de Arousa, 28-a de oktobro 1866 - Santiago de Compostela, 5-a de januaro 1936) estis galega verkisto en la hispana lingvo.

Li estis membro de la t.n. Generacio de 1898, kune kun, inter aliaj, Miguel de Unamuno, Azorín kaj Pío Baroja, sed Valle-Inclán eniris en tiuj grupo kaj stilo poste (ĉirkaŭ la 1920-aj jaroj, kiel simile faris Antonio Machado. Li verkis prozaĵojn kaj teatrajn verkojn, nur malmulte da poezio. Precipe en teatro li estis moderniganto de la tiama stilo (komerca teatro), kun tre nova aliro al teatro, interalie per la uzo de literatura stilo nomata esperpento, kiun li mem kreis kaj definis; tia tetaro ne estis tre sukcesa dum ties epoko (1920-aj kaj 1930-aj jaroj), sed ja estis sukcesa dum aliaj jardekoj, nome la 1970aj kaj la 1980-aj jaroj kaj markis la teatran hispanlingvan produktadon de la tuta jarcento.

Li uzis fortan kritikon, precipe al la tradiciaj klasoj kaj potencoj en sia dua etapo.

Ĉefaj verkoj

  • Divinas palabras (Diaj vortoj)
  • Luces de bohemia (Bohemaj lumoj)
  • Sonatas (Sonatoj)

En Esperanto aperis de Valle la romano Tirano Banderas, priskribo de latinamerika diktatoro (kaŭdilo), tradukita de Fernando de Diego.

Biografio

Li estis la filo de liberala kaj galegista verkisto, Ramón del Valle-Inclán Bermúdez de Castro, kaj de Dolores de la Peña y Montenegro, ambaŭ de hidalga deveno; tamen li ricevis pli simplan nomon de Ramón José Simón Valle Peña. Li studis en mezlernejo de Pontevedra ĝis 1885, kaj poste ekstudis Juron en la Universitato de Santiago de Compostela. Samtempe, li praktikis skermon kaj desegnon.

En tiu epoko li ekverkis por publikaĵoj kiel Café con gotas (Kafo kun gutoj), de Santiago, kaj la barcelona La Ilustración ibérica (La Iberia Bildigo), kaj partoprenis aktive, kun sia frato Carlos, en la gazetara vivo de la urbo. En 1890, pro la morto de lia patro, abandonis la karieron de juro, kiun tiu devigis al li, kaj revenis al Pontevedra. Poste eble li vojaĝis en Italion, kaj pli certe al Madrido fine de 1890, kie li ĉeestis la Muzeon de Prado kaj la bibliotekoj de la urbo, kunlaboris en ĵurnaloj kiel El Globo, kaj dediĉas grandan parton de sia libertempo al popola kantoteatro.

En 1892, Valle realigis sian unuan vojaĝon al Ameriko, pli precize al Meksikio, kie li vivis ĉirkau unu jaron en la urboj de Veracruz kaj Meksikurbo. En tiu lando kunlaboris por du ĵurnaloj: El Veracruzano Libre, de Veracruz, kaj El Universal, en Meksikurbo, kie li publikigis diversajn rakontojn. Tie ŝajne li vivis kelkajn malfacilaĵojn kiel tre verŝajna partopreno en duelo en Meksikurbo, kaj en kverelo en Veracruz. El Meksikio li pasis al Kubo, kaj resti kelkajn tagojn en Matanzas, ĉe amikoj.

Revene en Hispanio, en 1893, instaliĝis en Pontevedra, kie amikiĝis kun Jesús Muruáis, bibliografo kaj profesor de latina en la urba Mezlernejo, en kies biblioteko povis legi la ĉefajn aŭtorojn tiamajn. Dum tiu epoko de Pontevedra, li publikis sian unuan libron, la kolekton de amrakontoj Femeninas (Inaĵoj) (1894). Tiam li komencis ankaŭ vesti per bizarega vestaro: mantelo (dekomence meksikia ponĉo), ŝalmantelo, ĉapelo kaj, ĉefe, siaj longega kaj karaktera barbo, la "barbas de chivo" (kapridaj barboj) pri kiu parolis Rubén Darío en poemo dediĉita al aŭtoro.

En 1896 li reinstaliĝis en Madrido. Tie ĉeestis diversajn babilrondojn, en kiuj li ekkonis multajn elstarajn intelektajn gravulojn, kiel Enrique Gómez Carrillo, Pío kaj Ricardo Baroja, Azorín, Benavente, González Blanco, Villaespesa, Mariano Miguel de Val, ktp. En 1897 li publikigis sian duan libron, Epitalamio (Historias de amores) (Amrakontoj), sen atingi grandan sukceson. Dum tiuj jaroj li aktoris en teatroludoj kiel La comedia de las fieras (La komedio de la sovaĝaj bestoj), de Jacinto Benavente, aŭ Los reyes en el destierro (La reĝoj enekzile), adaptigo de Alejandro Sawa pri romano de Alphonse Daudet. En 1899, dum kverelo en kafejo, la ĵurnalisto Manuel Bueno vundigis lian brakon kiu finfine malsaniĝis kaj devis esti fortranĉita. Tiun saman jaron li premieris en la Teatro Lara de Madrido kaj publikigis laŭ libro Cenizas (Cendroj), sia unua teatraĵo.

Samepoke li kunlaboris en multnombraj literaturaj gazetoj, kiel La vida literaria (Literatura vivo), ĉefredaktita de Benavente, Revista Nueva (Nova gazeto), ĉefredaktita de Luis Ruiz Contreras, Germinal ĉefredaktita de Joaquín DicentaVida Nueva (Nova vivo) ĉefredaktita de Eusebio Blascokie Unamuno verkis du konatajn artikolojn "Muera Don Quijote" (Mortu don Kiĥoto) kaj "Renovación” (Renovigo). Li vivis la literatran bohemon modernisman kaj suferis malsaton kaj necesojn. Li loĝis tiom mallarĝan ejon ke oni bezonis supreniri seĝojn per pulio por libere marŝi.

En 1900, Valle partoprenis en konkurenco de rakontoj ĉe la ĵurnalo El Liberal. Li ne sukcesis, sed ties rakonto estis laŭdata de fama tiama verkisto nome Juan Valera, unu el la membroj de la tribunalo. Ŝajne tiu ne kuraĝis premii tiom renovigitan tekston. En venontaj jaroj, li plukunlaboris en diversaj publikaĵoj, kiel La Ilustración Artística, La Ilustración Española e Hispanoamericana, La España Moderna, ktp. En Alma Española li publikis, decembre de 1903, faman membiografion. En Los Lunes de El Imparcial (Lundoj de kla Senpartiulo) li ekpublikis Sonata de otoño (Aŭtuna sonato), ki unuafoje aperis ties fama ĉefrolulo, la markiso de Bradomín.

La Sonatoj estis publikitaj en libro en 1902 (Sonata de otoño), 1903 (Sonata de estío -somera-), 1904 (Sonata de primavera -printempa-) kaj 1905 (Sonata de invierno -vintra-). Tiuj rakontoj, eroj de supozata memoraro de la markiso de Bradomín, konsistigas la plej plstaran ekzemplon de modernisma prozo en la hispana literaturo. En tiu sama jaro 1905 li publikis kolekton de rakontoj sub la titolo de Jardín novelesco; Historias de almas en pena, de duendes y de ladrones (Novela ĝardeno). Venontjare li premieris en la Teatro de la Princesa (Princino) teatraĵon bazitan sur la ĉefrolulo de la Sonatoj, El Marqués de Bradomín (La markiso de Bradomín). Aktoriniĝis Josefina Blanco, estonta edzino de Valle en 1907. La geedzoj naskis diversajn filojn: Joaquín María (1914), Carlos Luis (1917), Jaime (1921),

En 1907 li publikis diversajn librojn, kiel Águilas de blasón, Aromas de leyenda, Versos en loor de un santo ermitaño kaj El marqués de Bradomín. Coloquios románticos. Laŭ kajeroj, en la ĵurnalo El Mundo, li publikis Romance de Lobos (Lupa romanco). En 1908 li ekpublikis sian serion de noveloj "La karlisma milito": Los cruzados de la causa, El resplandor de la hoguera kaj Gerifaltes de antaño. Liaj simpatioj por la karlismo ne estis nur literaturaj: en 1910 li kandidatiĝis al diputateco sub la Karlisma Partio, sed li ne atingis postenon.

Li veturis al Argentino en 1910 kun teatrentrepreno de F. García Ortega, kie aktorinis Josefina Blanco, kaj prelegis pri la hispana literaturo. Ili vizitos ankaŭ Ĉilion, Paragvajon, Urugvajon kaj Bolivion. Revene en Hispanion, li plupremieris teatraĵojn: Voces de gesta, en 1912, kaj La marquesa Rosalinda, en 1913. Lia verko El embrujado estis malakceptita de la Hispana Teatro, kiun direktoris Benito Pérez Galdós. En 1915 li kontaktis la reĝon postulanta la rehavigon de la titoloj de markiso de Valle, vicgrafo de Vieixin kaj sinjoro de Caramiñal. Tiuj petoj estis malakceptitaj.

Dum la Unua Mondmilito, li estis invitita de la franca registaro viziti la militfrontojn. En Parizo li ekkonis gravajn tiamajn hispananjn verkistojn kiel Pedro Salinas, Manuel Ciges Aparicio kaj Corpus Barga. Frukto de lia vizito al militfronto estis la tekstoj Visión estelar de la medianoche, publikita kiel suplemento en El Imparcial en 1916, kaj En la luz del día, samloke, en 1917. En 1916 li estis nomumita profesoro pri Estetiko de Belartoj de la Lernejo de San Fernando. Samjare li publikigis La lámpara maravillosa (La mirinda lampo), meditado pri la literatuta fakto, tre influita de la okultismo de aŭtoroj kiel Mario Roso de Luna kaj Helena Blavatsky.

En 1921 li realigas novan vojaĝon al Meksikio, invitita persone de la prezidento de la Respubliko, Álvaro Obregón. En 1925 li setliĝis denove en Madrido. Li partoprenis en grupoj de eksperimenta teatro, kiel "El mirlo blanco" (La blanla merlo), kiu ludis en la propra hejmo de la fratoj Baroja, en la madrida kvartalo de Argüelles, kaj "El cántaro roto" (La rompita kruĉo), en el Círculo de Bellas Artes. Fine de 1926 li eldonis kion multaj konsideras ties majstroverkon, nome la romano Tirano Banderas, kie videblas la spuro de ties ĵusa vojaĝo al revolucia Meksikio. En 1927 li ekpublikis la ambician serion, El ruedo ibérico (Iberia taŭrludejo), kio, simile kiel ĉe la Episodios Nacionales (Naciaj epizodoj) de Galdós, li intencis rakonti la historion de Hispanio ekde la reĝado de sia malamata Izabela la 2-a ĝis la aktualo de la aŭtoro. Tamen li nur sukcesis verki tri romanojn de tiu projekto: La corte de los milagros (Mirakla kortego) (1927), Viva mi dueño (1928) kaj Baza de espadas (1932).

Ekde 1924 li kontraŭis la diktaturon de Primo de Rivera. En 1927 li partoprenis la kreadon de la Alianza Republicana. En 1929 li estis enfermita en karcero Modelo de Madrido, pro malpago de monpuno pro tumultoj. Li apogis la Respublikon, kaj eĉ kandidatiĝis al diputateco por La Coruña en la listoj de la Radikala Partio de Alejandro Lerroŭ, kvankam li ne estis elektita. En 1932, la registaro de la Respubliko nomumis lin kiel konserviston de la Nacia Arta Heredaĵo kaj direktoro de la Muzeo de Aranjuez, sed, pro malamikeco kun sia superulo, li demisiis tuje.