Anarki-pacismo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nick~eowiki (diskuto | kontribuoj)
eNeniu resumo de redakto
Nick~eowiki (diskuto | kontribuoj)
Linio 7: Linio 7:
Inter anarki-pacistoj de la malfrua [[20-a jarcento]] estis la aŭtarkisto Robert LeFevre, kiu bazis pacismon sur sia kredo je la nerompebleco de posedaĵrajtoj. LeFevre ankaŭ parolis laŭte kontraŭ milito, kiun li konsideris produkto de la ŝtato, kaj konvinkiĝis pri la potenco de senperforta rezistado. [[Svedio|Sveda]] anarkiista verkisto Per Bylund ankaŭ esprimis anarki-pacismajn tendencojn.
Inter anarki-pacistoj de la malfrua [[20-a jarcento]] estis la aŭtarkisto Robert LeFevre, kiu bazis pacismon sur sia kredo je la nerompebleco de posedaĵrajtoj. LeFevre ankaŭ parolis laŭte kontraŭ milito, kiun li konsideris produkto de la ŝtato, kaj konvinkiĝis pri la potenco de senperforta rezistado. [[Svedio|Sveda]] anarkiista verkisto Per Bylund ankaŭ esprimis anarki-pacismajn tendencojn.


Aliaj notindaj anarki-pacistoj inkluzivas je Ammon Hennacy kaj [[Jean-Paul Sartre]] (dum mallonga epoketo de [[1939]]-[[1940]]). [[Ursula K. Leguin]] identigis anarki-pacismon kiel la ĉefan utopian temon en sia romano ''The Dispossessed''.
Aliaj notindaj anarki-pacistoj inkluzivas je Ammon Hennacy kaj [[Jean-Paul Sartre]] (dum mallonga epoketo de [[1939]]-[[1940]]). [[Ursula K. Le Guin]] identigis anarki-pacismon kiel la ĉefan utopian temon en sia romano ''The Dispossessed''.


==Ideologiaj malsamoj==
==Ideologiaj malsamoj==

Kiel registrite je 13:50, 21 apr. 2008

Dosiero:180px-flag.png
La blanka kaj nigra flago de anarki-pacismo (kaj foje de kristana anarkiismo).

Anarki-pacismo (ankaŭ pacisma anarkiismoanarkiisma pacismo) estas formo de anarkiismo, kiu tute malakceptas ĉian perforton por iu ajn kialo.

Historio

Anarki-pacismo aperis mallonge antaŭ la Dua Mondmilito en Nederlando, Britio, kaj Usono, kaj estis granda forto en la sekvaj kampanjoj por nuklea senarmiĝo. Antaŭe mankis pacismo en anarkiismo, kiam dum la 19-a jarcento propagando pro agado estis ofta formo de anarkiista agado, kaj tiom malfrue kiom 1881, anarkiistoj preskaŭ ĉiuj konsentis, ke perforto neeviteblis. Lev Tolstoj, kvankam li kontraŭis la etikedon "anarkiismo," estis granda influo al anarki-pacistoj, kaj al Mohandas Gandhi, barata estro por sendependeco, kaj pacisto kiu sinidentigis kiel anarkiisto. Tamen, Tolstoj kaj siaj sekvantoj neniam tute aliĝis al la organizita anarkiisma movado, kaj iom malamikis kontraŭ ĝi. Estis Ferdinand Domela Nieuwenhuis, kiu enanarkiismigis la pacisman skolon.

Inter anarki-pacistoj de la malfrua 20-a jarcento estis la aŭtarkisto Robert LeFevre, kiu bazis pacismon sur sia kredo je la nerompebleco de posedaĵrajtoj. LeFevre ankaŭ parolis laŭte kontraŭ milito, kiun li konsideris produkto de la ŝtato, kaj konvinkiĝis pri la potenco de senperforta rezistado. Sveda anarkiista verkisto Per Bylund ankaŭ esprimis anarki-pacismajn tendencojn.

Aliaj notindaj anarki-pacistoj inkluzivas je Ammon Hennacy kaj Jean-Paul Sartre (dum mallonga epoketo de 1939-1940). Ursula K. Le Guin identigis anarki-pacismon kiel la ĉefan utopian temon en sia romano The Dispossessed.

Ideologiaj malsamoj

Dum anarki-pacismo estas ofte ligita kun religia anarkiismo, ekzemple kun la tolstoja kristana anarkiismo kaj kun budhisma anarkiismo, nereligiaj kaj eĉ kontraŭreligiaj tendencoj nun aperis. La anarki-punka grupo Crass polemikigis malsaman formon de anarki-pacismo, kaj samptempe malakceptis ĉiujn religiojn, precipe la simbolojn de kristana mitologio, kaj eĉ estis minacata de leĝa persekuto en Britio pro krima blasfemo dum la komponaĵo "Reality Asylum." Kontraŭeco al perforto ne malpermesis al anarki-pacistoj akcepton de rezistadon aŭ eĉ revolucian agadon, se ĝi ne rezultas je perforto; fakte, estis ilia aprobo de rezistoformoj, kiuj konvinkis la anarki-pacistojn akcepti la anarki-sindikatisman ideon de ĝenerala striko kiel la granda revolucia armilo.

Vidu ankaŭ