Ondo Esperanto: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
e aldono |
e bildo |
||
Linio 1: | Linio 1: | ||
[[Dosiero:Studiobildo de Ondo Esperanto2006-05-04.jpg|thumb|Werner Pfennig kaj Werner Lewien en la studio de 'NB-Radiotreff 88,0]] |
|||
'''Ondo Esperanto''' (germane ''Esperantowelle'') estas regula radioelsendo en la regiono ĉirkaŭ la urbo Neubrandenburg en [[Meklenburgio-Antaŭpomerio]]. |
'''Ondo Esperanto''' (germane ''Esperantowelle'') estas regula radioelsendo en la regiono ĉirkaŭ la urbo Neubrandenburg en [[Meklenburgio-Antaŭpomerio]]. |
||
Kiel registrite je 11:55, 26 aŭg. 2008
Ondo Esperanto (germane Esperantowelle) estas regula radioelsendo en la regiono ĉirkaŭ la urbo Neubrandenburg en Meklenburgio-Antaŭpomerio.
Ĝi estas nur rekte kaptebla en la urba ĉirkaŭaĵo[1], sed en la retaj pagoj troviĝas elŝuteblaj elsendoj.[2]
La elsendoj estas produktataj ekde pli ol dek jaroj de tri membroj el la Esperanto-Societo Neubrandenburg. Ĉar la triopo volas informi pri Esperanto, la elsendoj estas en la germana lingvo. Kelkfoje jam partoprenis gastoj el diversaj landoj, kiel ekz. Pollando, Togolando.
Regulaj temoj de la unua elsendo
- Kion faris kaj faros la Esperanto-Societo Neubrandenburg kaj la Landa Asocio Meklenburgio-Antaŭpomerio (LAMA) de la Germana Esperanto-Asocio?
- Trarigardo de la gazetoj "esperanto aktuell" (de GEA), Revuo Esperanto (de UEA), "Monato" (de FEL), "La Ondo de Esperanto" (el Ruslando)
- Novaĵoj el la interreto, kiuj rilatas al Esperanto.
Temo de la dua elsendo
La temo de la dua elsendo varias, sed ĝi ĉiam rilatas al Esperanto, la aktiveco de la Esperanto-Societo Neubrandenburg, de GEA aŭ UEA.
Tempo
La elsendoj daŭras unu horon. Kutime estas du elsendoj kun ripeto je la sekva semajnfino. Do, la unua elsendo okazas la unuan ĵaŭdon (ekde la 18a horo ĝis la 19a horo) de la monato kaj la dua la mezan merkredon (ekde la 17a horo ĝis la 18a horo aŭ de la 18a horo ĝis la 19a horo).