Ondo Esperanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ondo Esperanto
radioprogramo
Retejo Oficiala retejo
vdr
Werner Pfennig kaj Werner Lewien en la studio de 'NB-Radiotreff 88,0

Ondo Esperanto (germane Esperantowelle) estas regula radioelsendo en la regiono ĉirkaŭ la urbo Neubrandenburg en Meklenburgio-Antaŭpomerio.

Ĝi estas nur rekte kaptebla en la urba ĉirkaŭaĵo[1], sed en la reta paĝaro troviĝas elŝuteblaj elsendoj.[2]

La elsendoj estas produktataj ekde pli ol dek jaroj de tri membroj el la Esperanto-Societo Neubrandenburg. Ĉar la triopo volas informi pri Esperanto, la elsendoj estas en la germana lingvo. Kelkfoje jam partoprenis gastoj el diversaj landoj, kiel ekz. Pollando, Togolando.

Ekde 2011 ankaŭ ĉeestas esperantisto el Bavario, kiu nun eĉ loĝas en Neubrandenburg.

Regulaj temoj de la unua elsendo[redakti | redakti fonton]

Temo de la dua elsendo[redakti | redakti fonton]

La temo de la dua elsendo varias, sed ĝi ĉiam rilatas al Esperanto, la aktiveco de la Esperanto-Societo Neubrandenburg, de GEAUEA.

Tempo[redakti | redakti fonton]

La elsendoj daŭras unu horon. Kutime estas du elsendoj kun ripeto je la sekva semajnfino. Do, la unua elsendo okazas la unuan ĵaŭdon (ekde la 18a horo ĝis la 19a horo) de la monato kaj la dua la mezan merkredon (ekde la 16a horo ĝis la 17a horo aŭ de la 18a horo ĝis la 19a horo).

Pro organizaj kaŭzoj la ripetaj tempoj de ambaŭ elsendoj kaj la elsenda tempo de la dua elsendo varias.

La sekvaj elsendoj okazos je la jenaj tempoj:

  • 06.11.2008 18a - 19a horoj, radio-elsendo pri la movado (08.11.2008 16a - 17a horoj, ripeto de elsendo de 06a. novembro),
  • 19.11.2008 16a - 17a horoj, temo-elsendo, informoj pri nur unu lingva afero (23.11.2008 17 - 18 horoj ripeto de la elsendo de 19a de novembro),

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksternaj ligiloj[redakti | redakti fonton]