Santos: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
e roboto aldono de: uk:Сантус |
e roboto modifo de: bg:Сантош |
||
Linio 78: | Linio 78: | ||
[[an:Santos]] |
[[an:Santos]] |
||
[[ast:Santos]] |
[[ast:Santos]] |
||
[[bg: |
[[bg:Сантош]] |
||
[[bpy:সান্টোস]] |
[[bpy:সান্টোস]] |
||
[[ca:Santos]] |
[[ca:Santos]] |
Kiel registrite je 23:53, 21 okt. 2008
- Koordinatoj: 23° 58′ S 46° 20′ U / 23.967 °S, 46.333 °U (mapo)Koordinatoj: 23° 58′ S 46° 20′ U / 23.967 °S, 46.333 °U (mapo)
Santos | |||||
---|---|---|---|---|---|
municipo de Brazilo urbego vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
Statuso | Urbo | ||||
Lando | Brazilo | ||||
Ŝtato | São Paulo | ||||
Regiono | Metropolitana de São Paulo | ||||
Fondita | 1546 | ||||
| |||||
Poŝtkodo | 11100-000 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 418,375 (2 006) | ||||
Loĝdenso | 1,492,6 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Koordinatoj | 23°57′39″S 46°20′02″U / 23.96083°S, 46.33389°U (mapo) Koordinatoj: 23°57′39″S 46°20′02″U / 23.96083°S, 46.33389°U (mapo) | ||||
Alto | 2 m (INDI) | ||||
Areo | 280,300 km² | ||||
Horzono | UTC-3 | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Santos [+] | |||||
Santos estas havenurbo 75 km fore de San-Paŭlo. Estas en ĝi la plaj granda kaj grava haveno de Latinameriko. Ĝi estis la dua urbo en Brazilo en kie loĝis Esperantisto, ekde 1897.
Santos ekzistas oficiale ekde 1546, kaj en ĝi oni fondis la unuan hospitalon de Ameriko, kaj ĝi estis unu el centroj de la liberala politika pensado en Brazilo en 19-a jarcento, pro tio, ĝia devizo estas Patriam caritatem et libertatem docui (Al Patrolando, mi instruis la karitaton kaj la liberecon).
La urbo okupas duonon de insulo São Vicente, kaj la urbo São Vicente okupas la alian duonon. Sekve Santos kaj São Vicente estas fizike nur unu urbo (konurbitaj urboj), kvankam politike kaj kulture rivalaj. Santos havas 450.000 loĝantojn (takso de 2004); ĝia areo estas 271 kvadrataj kilometroj, el kiuj 240 situas sur kontinenta tero.
La urbo ankaŭ estas konata pro la futbal-teamo Santos FC, kaj la futbalisto Edson Arantes do Nascimento, pli konata kiel Pelé.
Esperanto en Santos
Tie estis volapuka grupo en fino de 19-a jarcento kaj eble la volapukistoj interesiĝis pri Esperanto tiam. Jam en 1897 la revuo ,Lingvo Internacia havis unu abonanton en Santos, nome Francisco Portuense Machado Reis. Centro Esperantista de Santos (Esperantisma Centro de Santos) estis fondita la 30-an de Januaro 1934; ĝiaj fondintoj estis grupo da esperantistoj kaj simpatiantoj de Esperanto. La unua estraro estis: Nelson Rangel, Gervasio Bonavides, Gil Rodrigues, José Maria de Araújo Costa, Pedro A. Angerami kaj Lauro Jorge de Oliveira. Ĝi ne havis propran sidejon kaj Lauro Jorge de Oliveira gvidis kurson kie eblis. Jorge de Oliveira, dum multaj jaroj, estis la sola delegito de UEA en Santos. Poste, Francisco Almada kaj sia edzino Marija Pozder Almada estis la ĉefaj roluloj de la movado en Santos. Tiutempe, lernis la lingvon Carlos Augusto Siqueira da Cunha, kiu poste aktivis en la landa movado kaj Antonio Manuel de Carvalho, posta urbestro de Santos. Pro manko de membroj kaj kunlaborantoj Centro Esperantista de Santos ĉesis ekzisti en la jaro 1990, kiam forpasis Francisco de Souza Almada. Komence de la 2000-aj jaroj, Esperanto-movado re-ek-aperis: Roberto Batista eklernis la lingvon ĉe S-ino Marija P. Almada kune de aliaj, dum Emilio C. Vaz Cid denove movadumis.
ZEOj en Santos
En 1977 estis nomata Praça Esperanto (“Placo Esperanto”) en iom fora kvartalo de Santos kaj estis starigita busto de Zamenhof en Placo João Barbalho – kvartalo Pompéia. La piedestalon de la busto de Zamenhof donacis la tiama urbestro Manuel Antonio Carvalho, iama lernanto de Francisco de Souza Almada. Ĉe la inaŭguro de la busto, la festparoladon faris Athié Jorge Cury, federacia deputito, kiu ĉiam apogis Esperanton.
Eksteraj ligiloj
- Esperanto en Santos (portugale)
- Urba retejo (portugale)
- Postais Antigos do Brasil (portugale)
-
Situo de Santos en Brazilo