Martin Heidegger: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Loveless (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: tl:Martin Heidegger
Neniu resumo de redakto
Linio 13: Linio 13:


[[Kategorio:Germanaj filozofoj|Heidegger, Martin]]
[[Kategorio:Germanaj filozofoj|Heidegger, Martin]]
[[Kategorio:Filozofoj de la 20-a jarcento]]
[[Kategorio:Naskiĝintoj en 1889|Heidegger, Martin]]
[[Kategorio:Naskiĝintoj en 1889|Heidegger, Martin]]
[[Kategorio:Mortintoj en 1976|Heidegger, Martin]]
[[Kategorio:Mortintoj en 1976|Heidegger, Martin]]

Kiel registrite je 17:13, 15 jan. 2009

Dosiero:Heidegger.jpeg

Martin HEIDEGGER [martin HAJdeger] (naskiĝis la 26-an de septembro 1889, mortis la 26-an de majo 1976 en Freiburg) estis germana filozofo. Lia ĉefverko Sein und Zeit (Esto kaj tempo), aperinta en 1927, influis multajn aliajn filozofojn.

Li studis ĉe la Universitato de Freiburg sub Edmund Husserl, la fondinto de la fenomenologio, kaj tie fariĝis profesoro en 1928. Li influis multajn aliajn ĉefajn filozofojn kaj siajn proprajn studentojn, ekzemple Hans-Georg Gadamer, Hans Jonas, Emmanuel Levinas, Hannah Arendt, Leo Strauss, Xavier Zubiri, Karl Löwith, Maurice Merleau-Ponty, Jean-Paul Sartre, Jacques Derrida, Michel Foucault, Jean-Luc Nancy kaj Philippe Lacoue Labarthe. Krom lia rilato al fenomenologio, Heidegger estas konsiderata grava por la idearo de ekzistadismo, malkonstruismo, kaj postmodernismo. Li provis reorienti okcidentan filozofion for de metefizikaj kaj epistemologiaj demandoj, kaj al ontologiaj demandoj - do demandoj, kiuj koncernas la signifon de esteco, aŭ kion signifas "esti."

Martin Heidegger fariĝis ano de la Nacisocialista Germana Laborpartio (la Nazia Partio, gvidata de Hitler) kaj ludis gravan rolon en la naziigo de la universitato en Freiburg. La postinfluo de lia filozofio sur tiujn de politike maldrekstraj filozofoj kiaj Sartre kaj Derrida kaj sur ties nuntempajn adeptojn estas interesa (ŝajn-)kontraŭdiro.

Eksteraj ligiloj

greke http://www.heidegger.org greke http://www.martin-heidegger.org greke http://www.iep.utm.edu/h/heidegge.htm greke http://www.phainomena.de