Simo Milojeviĉ: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Marvin (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Marvin (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 18:52, 8 apr. 2005

Simo MILOJEVIĈ (naskiĝis 1936 en Bosnio). Esperantistiĝis en 1956. Jugoslavo loĝanta en Nederlando. Ĵurnalisto kaj profesia esperantisto. Estis membro de la Akademio de Esperanto. Ekde 1973 li laboris en la Centra Oficejo de UEA. Dum multaj jaroj estis redaktoro de la revuo "Esperanto". Transprenis en 1983 la oficon de Ĝenerala Direktoro. En 1996 li demisiis de tiu ofico kaj plulaboris, ĝis la emeritiĝo en 2002, kiel libroservisto de la Asocio. Estis unu el la ĉefaj motoroj de UEA kaj Universalaj Kongresoj. Aŭtoro de sennombraj artikoloj.


Por tiu ĉi artikolo estas uzitaj materialoj el la libro Vojaĝo en Esperanto-lando de Boris Kolker kun afabla permeso de la aŭtoro.