Agent Orange: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Fredy.00 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
e Forigis redaktojn de Fredy.00 (diskuto); restarigis al la lasta versio de Narvalo
Linio 1: Linio 1:
[[Image:Agent Orange Cropdusting.jpg|thumb|right|250px|Disŝpruco de oranĝa agilo en Vjetnamio dum Operacio Ranch Hand, kondukita de [[1962]] ĝis [[1971]]]]
[[Image:Agent Orange Cropdusting.jpg|thumb|right|250px|Disŝpruco de oranĝa agilo en Vjetnamio dum Operacio Ranch Hand, kondukita de [[1962]] ĝis [[1971]]]]

[[Image:A vietnamese Professor is pictured with a group of handicapped children.jpg|thumb|200px| Group of handicapped children, most of them victims of Agent Orange]]





Kiel registrite je 14:47, 22 okt. 2009

Disŝpruco de oranĝa agilo en Vjetnamio dum Operacio Ranch Hand, kondukita de 1962 ĝis 1971


Agent Orange [oranĵ] (oranĝa agilo) estas miksaĵo de herbicidaj kemiaĵoj, kiujn la usona armeo disŝprucis en Vjetnamio dum la Vjetnama milito, inter 1962 kaj 1970. Tio servis duoblan celon: unuflanke oni volis senfoliigi la arbojn, kiuj kaŝis la trupojn de Vietkongo, aliflanke oni volis detrui rikoltodonajn plantojn, por malsatigi la malamikojn.

La miksaĵo entenis saman kvanton el krudaj butilaj esteroj de 2,4-diklorofenoksi-acetono (2,4-D) kaj 2,4,5-triklorofenoksi-acetono (2,4,5-T). La Agent Orange entenis plue en diversa proporcio 2,3,7,8-tetraklorodibenzo-p-dioksinon, kiu estas kromprodukto de produktado de 2,4,5-T kaj estas tre venena eĉ en malgranda kvanto. La usona armeo disŝprucis ĉ. 50 milionojn da litroj de Agent Orange. Tiu kvanto entenis ĉ. 170 kg da dioksino.

La postefiko de la Agent Orange estis la enorme oftaj abortoj, haŭtmalsanoj, kanceraj malsaniĝoj kaj denaskaj malnaturaĵoj. Ĉar la duoniĝa tempo de la dioksino en homa korpo estas 12 jaroj, la danĝera dioksino herediĝas de unu al la alia generacio. Ambaŭ vjetnamoj kaj usonaj soldatoj ege suferis la postefikojn de ĝi.

Historio

Dum la dua mondmilito, kiam la usonaj fortoj renkontis malfacilaĵojn kun la japana armeo, oni havis la ideon malsategigi Japanion detruante la rizokampojn per potenca herbicido. Post longaj serĉadoj, la ĥemia senfoliigo kromnomota Agent orange aŭ Oranĝa Agilo, estas testita sur atolo en la Pacifika oceano. Ĝi estas tiom malutila ke Franklin D. Roosevelt rezignas ĝin uzi. Dwight D. Eisenhower, kun malpli da skrupuloj, ebligas pluan serĉadon en 1959. La 31-an de novembro 1961, John F. Kennedy donas la verdan lumon por uzi ĝin en Vjetnamio. Ekde la 12-an de januaro 1962, kaj dum 10 jaroj, 41.635.000 litroj de oranĝa agilo estas disŝprucitaj sur preskaŭ 2 milionojn da hektaroj de arbaro kaj rizejo en tri landoj. [1]

Piednotoj

  1. Retejo pri la studoj de Raoul Marc Jennar http://www.stop-monsanto.qsdf.org/raoulmarcjennar.html