Kuraĝigistinoj: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Broadbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: da:Cheerleading
e Aplaŭdigistinoj alinomita al Huraistoj, alidirektilo lasita
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 01:08, 9 jan. 2010

Aplaŭdigistinoj ekzercas antaŭ matĉo
Aplaŭdigistinoj

Aplaŭdigistinoj (angle Cheerleaders - cheer + leader = kuraĝigado + gvidanto, prononcu :ĉirlider:) estas specialistinoj de sporta fako devene estiĝinta kiel maniero de grupa kuraĝigado kun komplika koreografio. Temas plejparte pri virina sporto, sed en malpligranda mezuro praktikas ĝin ankaŭ viroj. En tiu ĉi sporto estas uzataj diversaj elementoj: movoj de la manoj, saltoj, levado de la kruroj, akrobatado, ekkrioj kaj piramidoj, tial tre grava estas danca, gimnastika preparo. Kun tiu ĉi sporto povas komenci ĉiu eĉ sen tiu ĉi preparo, se tiu havas sufiĉe da kuraĝo kaj komplezo labori kun si. Povas dediĉi al ĝi infanoj de junaĝo, konkurse poste de ses ĝis dek unu jaroj en kategorio peewees, de dek unu ĝis dek kvin jaroj en kategorio junioro kaj de dek ses jaroj en kategorio senioro.

Tiu aktivado ludas gravan rolon en la ceremonio de matĉoj de diversaj sportoj kiel ĉe korbopilkado, usona piedpilko kaj Kriketo. Tiu komencis kiel usona kutimo sed danke al filmoj kaj televidserioj por junuloj, ĝi disvastiĝis tra la tuta mondo, kie oni imitas pli malpli la usonan kutimmanieron.

Filmoj pri Aplaŭdigistinoj

  • John Tucker Must Die (2006)
  • Bring It On: All Or Nothing (2006)
  • Man of the House (2005)
  • Bring it On Again (2003)
  • Sugar & Spice (2001)
  • Bring It On (2000)
  • Cheerleader Camp (1987)
  • The Dallas Cowboys Cheerleaders 2 (1980)
  • The Dallas Cowboys Cheerleaders (1979)
  • Cheerleaders Wild Weekend (1979)
  • Revenge of the Cheerleaders (1977)
  • The Swinging Cheerleaders (1974)
  • The Cheerleaders (1973)