Ismael Gomes Braga: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 33: Linio 33:
{{EdE-B}}
{{EdE-B}}


[[Kategorio: Brazilaj esperantistoj|Gomes Braga, Ismael]]
{{vivtempo|1891|1969|Gomes Braga, Ismael}}

[[Kategorio:Brazilaj spiritistoj|Gomes Braga, Ismael]]
[[Kategorio: Mortintoj en 1969|Gomes Braga, Ismael]]
[[Kategorio:Brazilaj esperantistoj]]
[[Kategorio: Naskiĝintoj en 1891|Gomes Braga, Ismael]]
[[Kategorio:Brazilaj spiritistoj]]
[[Kategorio: Esperanto-vortaristoj|Gomes Braga, Ismael]]
[[Kategorio:Esperanto-vortaristoj]]

Kiel registrite je 13:50, 21 apr. 2010

Ismael GOMES BRAGA (iŝmael gomjz braga) [iŝma'eł 'gomjz 'bragə] (pseŭdonimoj Kristano Hagarido, Lino Teles k.a., naskiĝis en la urbo Ubá, Minas Gerais, la 14-an de julio 1891, mortis la 18-an de januaro 1969) estis brazila librotenisto, spiritisto kaj Esperanto-vortaristo.

Esperantisto kaj spiritisto

Ekde 1914, kiam li loĝis en la urbo Teixeira, Ismael fariĝis unu el la plej grandaj disvastigantoj de Esperanto en la subŝtato Minas Gerais. Li daŭre propagandis en spiritistaj rondoj kaj verkis artikolojn por pluraj gazetoj. Li estis vic-prezidanto de Amerika Esperanto-Akademio.

En 1937 li kreis la Esperantan departementon de Brazila Spiritisma Federacio (FEB).

Li tradukis La Evangelio laŭ spiritismo, de Allan Kardec, kies unua eldono en Esperanto aperis en 1947. En 1952, dum la 13-a Brazila Kongreso de Esperanto, okazinta en Recifo, Gomes Braga gvidis en la sidejo de Pernambuka Spiritisma Federacio la unuan spiritisman publikan kunsidon en Brazilo tute en Esperanto.

Estas strato kun lia nomo en San-Paŭlo kaj monumento honore al li en lia naskurbo Ubá.

Vortaristo

Gomes Braga ankaŭ estis vortaristo kaj kompilis du gravajn vortarojn por brazilanoj kaj portugal-lingvanoj ĝenerale:

En 1954 aperis la vortaro portugala-Esperanto (Dicionário Português-Esperanto) en Rio de Ĵaneiro (300 p.) kaj tie estis reeldonita en 1965 (362 p.). La 2a eldono estis publikigita denove en 1989 kun suplemento de Sylla Chaves (576 p.).

La alidirekta vortaro Esperanto-portugala (Dicionário Português-Esperanto) aperis du jarojn poste en 1956 (159 p.), 2a eld. 1961 (159 p.), 3a eld. 1976 (159 p.).

Verkoj

Literaturo

Zêus Wantuil. "Iŝmael Gomes Braga" (biografio). Rio: Federaçao Espirita Brasileira 1971, 41 p.

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:EdE-B