Susana (Biblio): Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: '''Susana,''' krom persona nomo (el la hebrea '''שׁוֹשַׁנָּה'''), estas ankaŭ heroino de la rakonto de la ĉapitro 13a de la libro de la profeto Danielo....
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 05:10, 22 jun. 2010

Susana, krom persona nomo (el la hebrea שׁוֹשַׁנָּה), estas ankaŭ heroino de la rakonto de la ĉapitro 13a de la libro de la profeto Danielo. kie Susana, edzino de Joakim, estis objekto de la seksama deziro de du maljunuloj de la hebrea komunumo de Babilono. Ili ŝin surprizis en la ĝardeno de ŝia domo dum ŝi sin banis kaj ŝin minacis ŝin akuzi pri adolto se ŝi ne cedu al iliaj deziroj. Ŝi rifuzis kaj ili procesie atestis ke ŝi adoltis kun nekonata junulo: kaj Susana estis mortkondamnita pro adolto. Sed dum ŝin oni kondukis al porekzekuta loko, ekprezentiĝis profeto Danielo kiu kontestis la juĝon kaj la atestantojn kaj kiam li enkete demandis la atestantojn, la malvero de la akuzo estis malkovrita kaj la du maljunuloj mortokondamnitaj. (v. Biblio, editorita de Ikue kaj Keli, kun la ciklo de Susana tradukita de Gerrit Berveling, p. 1039).

Oni diris ke rakonto pri Susana estas la unua detektivromano de la mondo. Fakte. tiu ĉi estas unu el la bibliaj eroj plej fascinaj, vidpunkte de la rakonta stilo. Sed evidente temas pri rakonto tute imagita, kun dramo kaj suspenso. Ĝi prezentas la temon, same kiel en la prisaĝa literaturo, de la senkulpeco kaj de la malico punita. Kelkaj fakistoj opinias ke ĝia celo estas plipreciza kaj ke ĝi estis adresita, kiel midraĵo, evidentigi la misuzojn de la juĝa procedo.

La ĉapitro 13a de Danielo ne ekzistas en la hebrea biblio kaj ne troviĝas en la hebrea kanono kaj en tiu protestanta (kiu sekvas tiun hebrean), dum estas akceptita kiel kanona de la ceteraj kristanaj eklezioj. Eble Danielo ne estis la origina protagonisto de la rakonto kaj tia fariĝis kiam oni ĝin aldoni al tradicia Daniela libro. Oni opinias ke la aŭtoro estis hebreo greke verkanta kvankam, eble, el modelo hebrea. Pri la epoko de ĝia apero ne eblas asigni daton se ne ke ĝi aperis post la verkado de Danielo mem.


Historio de la teksto

La greka teksto alvenis al ni en du versioj: en la Septuaginto ĝi gastas nur ĉe la Kodekso Kisiano; la versio de Teodoziono ĉeestas en la katolikaj biblioj. En certaj antikvaj biblioj ĝi okupas la unuan postenon en la libro de Danielo, Sankta Hieronimo ĝin metis ĉe la fino de la libro, loko kiun moderne oni listigas ĉapitro dektria. La unuaj kristanoj kristanoj konsideris tiun Danielan eron kanona, krom Julio Afrika, dum Origeno observis ke la judoj ĝin kaŝis (kiel apokrifaĵon), sed ĝis nun ne ekzistas informoj pri la sinteno de la unua judismo.


Bibliografio

  • Biblio, editorita de Ikue kaj Keli, kun la ciklo de Susana tradukita de Gerrit Berveling, p. 1039
  • Nova Vulgato
  • John L. Mc Kenzie, Dictionary of the Bible


Eksteraj ligoj


La Ĉasta Susana en ikonografio

Pro la edifa karaktero de la rakonto kaj ĝia feliĉa finiĝo, la epizodo de la ĉasta Susana facile fariĝis ikonografia objekto ekde la mezepoko. La rakontaĵo en la 17a jarcento en katolikaj landoj fariĝis "Susana kaj la maljunuloj", eble ankaŭ pro tio ke, krom ekzemplon de virto, ĝi permesis reprezenti kaj montri virinan nudon. Fakte, se iuj pentristoj evidentigis la dramon, aliaj altiris la atenton sur la nudon ĝis tute elimini la maljunulojn kiel videblas en pentraĵo de Francesco Hayez (National Gallery, Londra).

Ankaŭ literaturaj artoj el ĝi inspiriĝis.

Susana kaj la maljunuloj, de Guercino.
Susana kaj la maljunuloj, de Alessandro Allori.
Susana kaj la maljunuloj, de Albrecht Altdorfer
Susana kaj la maljunuloj, de Artemisia Gentileschi.