Frigyes Karinthy: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
eNeniu resumo de redakto |
e robot Adding: fr |
||
Linio 40: | Linio 40: | ||
[[Kategorio:Enciklopedio de Esperanto K]] |
[[Kategorio:Enciklopedio de Esperanto K]] |
||
[[Kategorio:Hungaraj verkistoj]] |
[[Kategorio:Hungaraj verkistoj]] |
||
[[cs:Frigyes Karinthy]] |
[[cs:Frigyes Karinthy]] |
||
[[en:Frigyes Karinthy]] |
[[en:Frigyes Karinthy]] |
||
[[fr:Frigyes Karinthy]] |
Kiel registrite je 12:37, 1 dec. 2005
Literaturo > Hungarlingva Literaturo > KARINTHY Frigyes < Hungara Lingvo
La eminenta hungara verkisto, ĵurnalisto kaj tradukisto KARINTHY Frigyes (karinti) naskiĝis je la 25-a de junio 1887 en Budapeŝto kaj mortis je la 29-a de aŭgusto 1938 en la hungara urbeto Siófok. Li verkis poemojn, eseojn, teatraĵojn, novelojn kaj romanojn – plejparte kun humura/satira enhavo.
Verkis spritajn, valorajn artikolojn pri Esperanto, eĉ estis prezidanto de la Hungara Esperanto Societo de 1932, kaj partoprenis ĉe kelkaj Esperanto-kongresoj, kvankam li ne parolis Esperante.
Famaj verkoj:
- Esik a hó ("Neĝas", 1912, noveloj)
- Így írtok ti ("Jen kiel vi aliaj verkas", 1911: li parodie imitas stilon de gravaj verkistoj de la hungara literatura kaj de la mondliteraturo)
- Utazás Faremidóba ("Vojaĝo en Faremidon", 1915: romano en stilo de Swift: guliverumo)
- Tanár úr, kérem ("Sinjoro instruisto, bonvolu", 1916: humurplenaj rakontoj pri lerneja vivo, pri adoleskantoj)
- A bűvös szék ("Magia seĝo", 1918, teatraĵo)
- Capillária ("Kapilario", 1921, romano)
- Nem mondhatom el senkinek ("Mi povas diri ĝin al neniu", 1930, poemoj)
- Mennyei riport ("Ĉiela intervjuo", 1937, satiro)
- Utazás a koponyám körül ("Vojaĝo ĉirkaŭ mia kranio", 1937, dokumentromano)
- Üzenet a palackban ("Mesaĝo en la botelo", 1938, poemoj)
Tio aperis en Esperanto:
Morgaŭ Matene : dramo / El la hungara trad.: K. Kalocsay. - Budapest: Hungara Esperanto Instituto, 1923. - 142 p.
Norda Vento : (novelkolekto) / El la hungara trad.: Karlo Bodî - Berlin: Mosse, Esperanto-Fako, 1926. - 95 p.
Vojaĝo en Faremidon ; Du ŝipoj : noveloj / El la hungara trad.: Ludoviko Totsche. - Budapest: Literatura Mondo, 1934. - 83 p.
Vojaĝo al Faremidon ; Kapilario / [Trad.: TÁRKONY Lajos. Respondeca eld.: VASKÓ Tibor. Respondeca red.: BENCZIK Vilmos]. - Budapest: Hungara Esperanto-Asocio, 1980. - 181 p.
ISBN 963-571-045-3
La poeto ; Renkontiĝo kun junulo ; La cirko / [Trad. KALOCSAY Kálmán, BENCZIK Vilmos, SÁRKÖZI János]. - En: Hungara antologio ; p.212 – 218