Popido: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Mat956 (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
Mat956 (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
||
Linio 10: | Linio 10: | ||
|Skribo=[[latina alfabeto|latina]] kun kelkaj aldonoj |
|Skribo=[[latina alfabeto|latina]] kun kelkaj aldonoj |
||
|Specimeno = |
|Specimeno = |
||
Ni sjus |
Ni sjus naskiĵit liberas. Ni sjus vat nas propras pensês ed ides. Oni devat traktaj same ni sjus. |
||
:— Unua artikolo de la [[Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj]] |
:— Unua artikolo de la [[Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj]] |
Kiel registrite je 21:30, 19 dec. 2010
Popido | |
idiomo | |
---|---|
Esperanto | |
Denaskaj parolantoj | verŝajne neniu |
Fremdlingvo / dua lingvo por | nekonata sed verŝajne ege malmulte |
Skribo | latina kun kelkaj aldonoj |
Lingvistika klasifiko | |
Planlingvo | |
Oficiala statuso | |
Oficiala lingvo en | nenie |
Reguligita de | neniu |
Lingvaj kodoj | |
Angla nomo | Popido |
Specimeno | |
Ni sjus naskiĵit liberas. Ni sjus vat nas propras pensês ed ides. Oni devat traktaj same ni sjus.
| |
Popido (el "Popola Idiomo") estas variaĵo de Esperanto kreita de Manuel Halvelik (vera nomo, Kamiel Vanhulle), kun kromnomo Manuel Popido, kiu kreis ankaŭ Arcaicam Esperantom kaj Gavaro (do entute, tri "sociolektoj"). Halvelik, vere ne volis krei novan internacian lingvon, sed provi doni al Esperanto la "esprimeblecon de iu dialekto", t.e. malpli prestiĝa variaĵo de la lingvo, kvazaŭ ĝi estus parolata de krudulo aŭ malklerulo.
Diferencoj inter Esperanto kaj Popido
Literumado
- Popido konservas la sama alfebeton krom "w", kiu anstataŭigas "ŭ". Nova litero "ê" (ŝvao) estas enkondukita
- Konsonantparoj KV, KZ kaj BS fariĝas respektive KW, GZ kaj PS (akwê, egzempl, apsolute). Kunmetado ne efiku je la skribmaniero.
Diferencoj rilate al la 16 Fundamentaj reguloj
1-regulo
Artikolo "la" fariĝas lo kaj plurale los (ne deklinaciebla).
2-regulo
Substantivoj perdas la finaĵon "o" sen apostrofado. Por belsoneco, oni povas aldoni "ê". ("viro" fariĝas vir aŭ virê). Por formado de la multenombro oni aldonas "s". Akuzativo "n" ekzistas sed estas ne deviga ĉar la vortordo estas SVO (subjekto - verbo - objekto). Kiam vorto estas plurala kaj akuzativa, la akuzativa "n" antaŭeniras la pluralo (los ĉevalêns).
3-a regulo
Adjektivoj finiĝas per "a" (senŝanĝe). Multenombron kaj akuzativon oni formas kiel por substantivoj.
4-a regulo
Senŝanĝe krom unu, dek, cent, mil kaj miliono kiuj fariĝas respektive won, diks, ĉend, milje, miljun.
5-a regulo
Pronomoj restas senŝanĝe krom ili, kiu fariĝas zi (verŝajne el la angla "they"). La posesivaj adjektivoj estas jenaj: ma, ca, la, ŝa, ĝa, ona, na, va, za, sa.
6-a regulo
La verbaj finaĵoj estas aj, at, it, ot, ut, u (anstataŭ respektive "i", "as", "is", "os", "us", "u"). La participaj finaĵoj fariĝas and, ind, ond, ad, id, od.
- Ekzemple: li manĝat (li manĝas); ni venot (ni venos); zi estit trinkantas (ili estis trinkantaj)
11-a regulo
Kunmetitajn vortojn oni formas kiel kutime jen sen kunliga vokalo, jen per streketo, jen per kunliga vokalo "ê".
Senŝanĝaj reguloj
- 7, 8, 9, 10, 12, 13, 14, 15
- La 16-a regulon oni ne vere bezonas ĉar plejparto el la substantivoj estas skribitaj senpere de finaĵo.
Aliaj diferencoj
- Ci estas komune uzita. Vi rilatas nur al pluraj personoj.
- Verboj "esti" kaj "havi" fariĝas pli mallongaj: saj kaj vaj.
- Ekzemple: mi sat (mi estas); zi vut (ili havus)
- Tabelvortoj estas jenaj: hi-, t-, k-, sj, ni- (anstataŭ respektive "i-", "ti-", "ki-", "ĉi-" kaj "neni-"). Nova serio estas enkondukita per "alj-" kaj respondas al la neoficiala "ali"-serio en Esperanto. La finaĵoj "-u", "-o", "-el", "-es" ktp restas senŝanĝaj.
- Ezemple: tu vir (tiu viro); sjes propraĵ (ĉies propraĵo); kus vars vendat-ci? (kiujn varojn vi vendas?)
- Aŭ-vortoj malaperas: "antaŭ" fariĝas ante, "hieraŭ" farigas hiere ktp. Sed "aŭ" fariĝas o.
- Por ne okazigi konfuzon, kelkaj sufiksoj estas modifitaj: -adz ("-ad"), -idj ("-id"), -iĵ ("-iĝ"), -indz ("-ind") kaj -ĉ ("-ĉj").
- Oni kiel eble plej ofte evitu mal-vortojn kiam ekzistas samsignifa neologismo (mava prefere ol malbona).
- Oni uzu ĉu malpli ofte. Anstataŭe, oni kunligu verbon kun ĝia subjekto per streketo.
- Ekzemple: sciat-ci? (ĉu vi scias?)
- Anstataŭ grek- aŭ latin-devenaj sciencaj vortoj, oni uzu kutimajn vortkunmetaĵojn (vivêsciencist anstataŭ "biologisto").
- Propraj nomojn, krom pure Esperantaj (ekz: Rusio, Parizo, Afriko ktp), ne dekliniĝas aŭ deriviĝas.
Aliaj vortaj ŝanĝoj
Krom la ĉi-supre menciitaj ŝanĝoj, la jenaj vortoj ŝanĝas:
- bonvolu - mi petas: ples
- ĉar: bikos
- Fraŭlo - Fraŭlino: Mastrê - Mamzel
- ĝis: til
- jam: ŝon
- jes: da
- kaj: ed
- ke: as
- multe: muĉe
- ne: nej
- rapide: preste
- sata: sjata (por ne konfuzi kun la verbo saj)
- sed: mo
- Sinjoro - Sinjorino: Sir - Sirin
- tamen: toĥ
- tre: muj
- ve: laz
- voto: vjoto (por ne konfuzi kun la verbo "vaj")
Ĉiu alia vorto el PIV estas senŝanga, krom la nemalhaveblaj ortografiaj ŝanĝoj.
Specimenoj
- Lo esper
- Tiu traduko ne plene respektas la ritmon sed nur celas montri specimenon de Popido
- En lo mondên venit nova sent,
- Tra lo mond irat forta vok;
- Per flugils de facila vent
- Nun de lok flugu ĝi al lok.
- Nej al glav sangên soifanda
- Ĝi tirat lo homa famili:
- Al lo mond eterne militanda
- Ĝi promesat sankta harmoni.
- Sub lo sankta signê de lo esper
- Kolektiĵas pacas batalandês,
- Ed preste kreskat lo afer
- Per labor de los esperandês.
- Forte starat murs de jarmiljes (jarmiljes aŭ jarmiljeês)
- Inter los popols divididas;
- Mo dissaltot los opstinas bars, (PS anstataŭ BS)
- Per lo sankta am disbatidas.
- Sur newtrala lingva fundament,
- Komprenande won lo alia,
- Los popols farot en konsent
- Won granda rond familia.
- Na diligenta kolegar
- En labor paca nej laciĵot,
- Til lo bela sonĝ de lo homar
- Por eterna ben efektiviĵot.
- Na Patr, ku sat en lo ĉiel,
- sankta su Ca nom,
- venu Ca reĝec, su Ca vol,
- kel en lo ĉiel, tel anke sur lo ter.
- Donu al ni hodie na sjutaga pan
- ed pardonu al ni nas ŝuldês
- kel ni anke pardonat al nas ŝuldandês;
- nej konduku ni en tentên,
- mo liberigu ni el mavo.
- Amen
Ceteraĵoj
En la libro pri Popido, estas multaj eraroj fare de la aŭtoro mem pri sia propra lingvo.
Li ankaŭ proponis Normlingva Esperanto, kio rilatus al la neceso realproprigi al Esperanto la literojn kiuj al ĝi "mankas" (y, w, x, q), celante plibone reprezenti la terminologion sciencan de deveno greko-latina. Per tiuj projektoj, li provis disigi la ĉiutagan Esperanton (Popidon) de la scienca Esperanto.
Referenco
- Halvelik, Manuel, 1973, Popido, la verda dialekto, 2-a versio (2009), Eldonejo-librejo Sonorilo, 167 paĝoj.