Savognin: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Linio 27: | Linio 27: | ||
==Historio== |
==Historio== |
||
La unua dokumenta mencio de Savognin datiĝas el la jaro [[1154]] kiel ''Sueningin''. |
La unua dokumenta mencio de Savognin datiĝas el la jaro [[1154]] kiel ''Sueningin''. |
||
<ref>Fonto: </ref> |
|||
== Notoj kaj referencoj == |
== Notoj kaj referencoj == |
Kiel registrite je 18:34, 1 feb. 2011
Savognin | |
---|---|
former municipality of Switzerland • vilaĝo | |
Kantono | Grizono |
Distrikto | Albula |
Komunumaro | Surses |
Koordinatoj | 46° 35′ 52″ N 9° 36′ 0″ O / 46.59778 °N, 9.60000 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 35′ 52″ N 9° 36′ 0″ O / 46.59778 °N, 9.60000 °O (mapo) |
Areo | 22,24 km² |
Alteco | 1207 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 7460 |
Komunumkodo | 3539 |
Pri la komunumo
Savognin (malnova germanlingva nomo Schweiningen, uzita ĝis komence de la 20-a jarcento) estas la ĉerfloko de la komunumaro Surses kaj komunumo de la distrikto Albula en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 960 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.
Geografio
Savognin situas en la suba parto de la valo de Surses ĉe la alfluo de la rivereto Sletg al Julia sur alteco de 1207 m s.m. La plej alta punkto de la komunuma teritorio estas la monto Piz Arblatsch kun alteco de 3203 m s.m. La komunumo konsists el la kvin setlejoj Son Mitgel, Naloz, Sot Curt, Sur Curt kaj Sur Tocf, kiuj kunkreskis ek de la 1960-aj jaroj, kiam la loĝantaro de la komunumo kreskis pro la evoluo de la turismo.
Najbaraj komunumoj
La komunumo Savognin limas en nordo al Cunter, en nordnordoriento al Tiefencastel, en nordoriento al Filisur, en oriento al Tinizong-Rona, en sudo al Mulegns, kaj en okcidento al Riom-Parsonz.
Trafiko
Tra Savognin pasas la grava kantona ĉefvojo n-ro 3, kiu kondukas de Koiro tra Lenzerheide, Tiefencastel kaj la Juliopasejo al Engadino. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per la poŝtaŭtolinio de Tiefencastel al Brivio kaj pluen tra la Juliopasejo al Sankt-Maŭrico.
Historio
La unua dokumenta mencio de Savognin datiĝas el la jaro 1154 kiel Sueningin. [1]
Notoj kaj referencoj
- ↑ Fonto: