Harry Mulisch: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
LucienBOT (diskuto | kontribuoj)
e r2.6.4) (robota aldono de: ar:هاري موليسش
Mjbmrbot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota aldono de: be-x-old:Гары Муліш
Linio 54: Linio 54:
[[af:Harry Mulisch]]
[[af:Harry Mulisch]]
[[ar:هاري موليسش]]
[[ar:هاري موليسش]]
[[be-x-old:Гары Муліш]]
[[bg:Хари Мюлиш]]
[[bg:Хари Мюлиш]]
[[bs:Harry Mulisch]]
[[bs:Harry Mulisch]]

Kiel registrite je 23:31, 26 mar. 2011

Harry Mulisch.

Harry MULISCH (naskiĝis la 29-an de julio 1927 en Haarlemo, mortis la 30-an de oktobro 2010 en Amsterdamo) estis nederlanda verkisto. Lia verkaro, konsistanta el romanoj, dramoj, eseoj, raportoj kaj poezio, estas forte influita de la Dua mondmilito. Oftaj temoj estas kulpo kaj repaciĝo.

Li grave influis la nederlandan literaturon post la Dua Mondmilito. Mulisch ne nur ricevis pli malpli ĉiujn nederlandajn literaturajn premiojn, sed ankaŭ plurajn alilandajn. En 1977 la reĝino ordenigis lin "Kavaliro de la Ordeno de Oranje-Nassau" pro liaj literaturaj meritoj, en 1997 eĉ "Komandoro en la Ordeno de la Nederlanda Leono".

La amsterdama urba universitato en 2007 donis al li pro liaj filozofiaj verkaĵoj honoran doktorecon.

Ĉar lia verkaro helpis plifirmigi la ligojn inter Nederlando kaj Germanio, en 2002 la Germana registaro donis al li la "Bundesverdienstkreuz".

En oktobro 2006 la planetoido 10251 ricevis la nomon Mulisch.

Malgranda listo el lia abunda verkaro

  • Archibald Strohalm (romano, 1952)
  • De diamant (romano, 1954)
  • Het zwarte licht (romano, 1956)
  • Het stenen bruidsbed (romano, 1959)
  • De zaak 40/61 (raporto, 1962)
  • Bericht aan de Rattenkoning (eseo, 1966)
  • De verteller (romano, 1970)
  • Oidipous Oidipous (teatraĵo, 1972)
  • Woorden, woorden, woorden (poezio, 1973)
  • De vogels (poezio, 1974)
  • Mijn getijdenboek (membiografio, 1975)
  • Tegenlicht (poezio, 1975)
  • Twee vrouwen (romano, 1975)
  • De aanslag (romano, 1982)
  • Hoogste tijd (romano, 1985)
  • De pupil (romano, 1987)
  • De elementen (romano, 1988)
  • De ontdekking van de hemel (romano, 1992)
  • De procedure (romano, 1999)
  • Siegfried (romano, 2001)

En Esperanto aperis

Du virinoj / Harry Mulisch. Trad. G. Berveling. Chapecó, 1992. 140p. Romano pri lesba amrilato

Eksteraj ligiloj

greke http://www.mulisch.nl greke http://www.radio-bremen.de/online/mulisch greke http://www.schreibheft.de/docs/rezensionen/harry_mulisch.html greke http://www.harrymulisch.com