Gliro: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
e interwiki |
e interwiki |
||
Linio 70: | Linio 70: | ||
[[cv:Полчок]] |
[[cv:Полчок]] |
||
[[de:Siebenschläfer]] |
[[de:Siebenschläfer]] |
||
[[dsb:Pjelch]] |
|||
[[en:Edible dormouse]] |
[[en:Edible dormouse]] |
||
[[es:Glis glis]] |
[[es:Glis glis]] |
Kiel registrite je 14:40, 19 okt. 2011
Gliro | ||||
---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||
| ||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||
Gliro (Glis glis) estas la sola ronĝulo en la familio de la gliredoj (Gliridae), kiu apartenas al la genro Glis. Ĝi estas la plej granda eŭropa specio de ĉi tiu familio.
Priskribo
Gliro havas je supra flanko helgrizbrunetan, grizan aŭ brungrizan felon. Ĝia malsupra flanko kaj ĝiaj vangoj estas blankaj. La vosto portas longajn harojn, estas dikfela kaj atingas longecon ĝis 15 cm. La kuna longeco de la kapo kaj trunko atingas 13 ĝis 19 cm. Ĉirkaŭ la okuloj videblas malhela ringo.
Dum la pariĝa sezono ĝi faras flutantajn kaj kvikantajn sonojn.
Manĝoj
Gliro manĝas arbajn semojn, ĉefe glanojn kaj fagonuksojn, fruktojn, nuksojn, arbajn ŝosojn, insektojn, birdidojn kaj ovojn.
Naturaj malamikoj
La naturaj malamikoj de la gliro estas arbomarteso (Martes martes) kaj arbara strigo (Strix aluco).
Vivejo
La gliro estas hejma de norda Hispanio, tra mezeŭropo ĝis la Urala montaro kaj malgranda Azio. Ĝi tie vivas ĉefe en kverkaj arbaroj, parkoj kaj fruktaj ĝardenoj. Ĝi moviĝas nur ĉirkaŭ 100 m ĉirkaŭ sia nesto, kiun ĝi konstruas en arbaj kaj subteraj kavoj. Dumtage ĝi dormas.
Ekde oktobro gliroj multope troviĝas en mem fositaj subteraj terkavoj, kie ili tradormas la vintron dum ĉirkaŭ sep monatoj.
Fontoj
- Dipl.-Biol. Michael Schröpel, Dr. rer. nat. Norbert Neuschulz. (1989) BI-Lexikon Zootiere. VEB Bibliographisches Institut Leipzig. ISBN 3-323-00280-6., paĝo 370 germane
- Gerhard Butzmann, Jonny Gottschalg, Günter Gurst, Anneliese Müller-Hegemann. (1988) Jugendlexikon Biologie, Jugendlexikon. VEB Bibliographisches Institut Leipzig. ISBN 3-323-0043-9., paĝo 310 germane
- V. J. Staněk; H. W. Smolik (antaŭparolo), Julius Hauf (grafika aranĝo), Ferdinand kaj Charlotte Kirschner (germana traduko). (1976) Der große Bildatlas der Tiere. Artia, Prago., paĝoj 548-585 germane