Röthenbach en Emme-Valo: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Neniu resumo de redakto |
Neniu resumo de redakto |
||
Linio 13: | Linio 13: | ||
|alteco=824 |
|alteco=824 |
||
|poŝtkodo=3538 |
|poŝtkodo=3538 |
||
|mapo=[[Dosiero:Karte Gemeinde Röthenbach im Emmental 2010.png |
|mapo=[[Dosiero:Karte Gemeinde Röthenbach im Emmental 2010.png|285px|center|<small>Mapo de Röthenbach en Emme-Valo</small>]] |
||
|priskribo de mapo=Mapo de Röthenbach en Emme-Valo}} |
|||
== Pri la komunumo == |
== Pri la komunumo == |
Kiel registrite je 22:32, 16 nov. 2011
Röthenbach en Emme-Valo | |
---|---|
Blazono de Röthenbach | |
Preĝejo de Röthenbach | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Berno |
Administra distrikto | Emme-Valo |
Malnova distrikto ĝis 2009 | Signau |
Koordinatoj | 46° 51′ 0″ N 7° 44′ 0″ O / 46.85000 °N, 7.73333 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 51′ 0″ N 7° 44′ 0″ O / 46.85000 °N, 7.73333 °O (mapo) |
Areo | 36,8 km² |
Alteco | 824 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 3538 |
Komunumkodo | {{{kodo}}} |
Mapo de Röthenbach en Emme-Valo | |
Pri la komunumo
Röthenbach en Emmevalo estis ĝis la 31- de decembro 2009 komunumo en la distrikto Signau kaj ek de la 1-a de januaro 2010 de la administra distrikto Emme-Valo en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 1288 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.
Geografio
Röthenbach situas en okcidenta flankvalo de Emme-Valo ĉe la bordo de la rivereto Röthenbach, kiu donis al la komunumo sian nomon.
Najbaraj komunumoj
La komunumo limas en nordo al Bowil kaj Signau, en oriento al Eggiwil, en sudoreinto al Schangnau kaj Eriz, en sudo al Oberlangenegg kaj Wachseldorn, en okcidento al Buchholterberg kaj Linden.
Trafiko
Röthenbach situas flanke de la gravaj trafikvojoj. La komunumo estas per poŝtaŭtolinio konektita kun Signau.
Vidindaĵoj
En Röthenbach troviĝas la ligna belvidturo Chuderhüsiturm, kaj la preĝejo Würzbrunnen, kiu situanta sur monteto estas ŝatata loko geedziĝoj. La preĝejo aĝas pli ol mil jarojn kaj famiĝis pro la filmoj pri Jeremias Gotthelf de la svisa reĝisoro Franz Schnyder.
Komunuma partnereco
Röthenbach en Emme-Valo havas komunuman partnerecon kun la germana komunumo Röthenbach (Algovio).
Vidu ankaŭ
grekeAliaj lokoj kun la nomo Röthenbach.
Historio
La unua skriba mencio de Röthenbach troveblas en dekreto de Papo Eŭgeno la 3-a de la 27-a de majo 1148 kiel Rochebac.
Laŭ dokumento verkita en la jaro 1357 la suvereneco pri Röthenbach apartenis en mezepoko al prioro, al kiu la la vilaĝanoj devis tributi.
Kiam en la jaro 1399 Berno akiris la baronejon Signau, ankaŭ Röthenbach fariĝis berna posedaĵo.
Dum la Kamparana Milito de la jaro 1653 la heroldo Hans Rüegsegger de Röthenbach estis unu el la gvidantoj de la ribeloj. En julio 1653 li estis post la malvenko de la kamparanoj en Berno mortkondamnita kaj senkapigita.
Eksteraj Ligiloj
Ŝablono:Projekto
Ŝablono:Komunumoj de la administra distrikto Emme-Valo
|