Prezidanto de Pollando: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
e r2.6.5) (robota aldono de: fr:Président de la République de Pologne |
e r2.7.1) (robota aldono de: es:Presidente de la República de Polonia |
||
Linio 45: | Linio 45: | ||
[[de:Staatspräsident (Polen)]] |
[[de:Staatspräsident (Polen)]] |
||
[[en:President of Poland]] |
[[en:President of Poland]] |
||
[[es:Presidente de la República de Polonia]] |
|||
[[fi:Puolan presidentti]] |
[[fi:Puolan presidentti]] |
||
[[fr:Président de la République de Pologne]] |
[[fr:Président de la République de Pologne]] |
Kiel registrite je 08:08, 19 nov. 2011
Bronisław Komorowski | |
---|---|
Prezidanto de Pollando | |
Komenco de oficeco | 6-a de aŭgusto 2010 |
Ĉefministro | Donald Tusk |
Antaŭulo | Lech Kaczyński |
Biografiaj datoj | |
Naskiĝo | la 4-an de junio 1952 Oborniki Śląskie |
Nacieco | polo |
Vidu ankaŭ biografian portalon | |
Prezidanto de Pola Respubliko estas, laŭ la Konstitucio, la plej alta reprezentanto de aŭtoritatoj en Pollando. Li estas ŝtatorgano pri plenuma povo kaj militestro de Pola Armeo.
La ofico ekzistas seninterrompe ekde 1922; post la jaro 1939 la devojn plenumis Prezidantoj en ekzilo en Londono. En t.n. Popola Pollando (1944-1989) la ofico ekzistis en la jaroj 1947-1952. En 1989, pro decidoj de Ronda Tablo, la ofico estis restarigita kaj oni elektis la nuran Prezidanton de Pola Popola Respubliko (Wojciech Jaruzelski). En 1990 Ryszard Kaczorowski, la lasta Prezidanto en ekzilo, transdonis siajn rajtojn al Lech Wałęsa, nove elektita Prezidanto de la 3-a Pola Respubliko.
Ekde la 23-a de decembro 2005 ĝis sia morto en 10-a de aprilo 2010 Lech Kaczyński estis Prezidanto de Pollando. En la 4-a de julio 2010 Bronisław Komorowski estis elektita kiel Prezidanto. Li komencis efektivigi ĉi tiun funkcion en la 6-a de aŭgusto 2010.
Oficperiodo kaj metodo de voĉdono
Prezidanton elektas rekte la popolo por kvinjara oficperiodo. La sama persono povas esti denove elektita nur unufoje.
Dum la voĉdonado ĉiu elektanto voĉdonas por unu kandidato. Fariĝas prezidanton tiu kandidato, por kiu voĉdonis pli multe ol duono de voĉdonantaj elektantoj. Se neniu kandidato ricevis tian voĉplimulton, oni efektifigas ripetan voĉdonadon kun du kandidatoj ricevintaj plej multe de votoj.
Prezidanta ĵuro
Laŭ la 130-a artikolo de Konstitucio, la nove elektita Prezidanto ekokupas la oficon post jena ĵuro ĉe la Nacia Konvento:
Ekokupante laŭ volo de la Nacio la oficon de Prezidanto de Pola Respubliko, mi solene ĵuras, ke mi estos fidela al Konstituciaj decidoj, mi malcedeme gardos dignon de la Nacio, sendependecon kaj sekurecon de la Ŝtato, kaj bono de la Patrujo kaj prospero de la civitanoj estos por mi ĉiam la plej alta ordono.
Al la ĵuro oni povas aldoni dirante:
Tiel helpu min Dio.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
Oficiala paĝaro de Prezidanto de Pollando