Umberto Broccatelli: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 42: Linio 42:
{{el}} Biografio en [http://www.ikue.org/uk/uk04.pdf Florenca Lilio 2006]
{{el}} Biografio en [http://www.ikue.org/uk/uk04.pdf Florenca Lilio 2006]
{{el}} [http://www.ikue.org/arkivo/umberto.htm Funebra rito] en Romo kun adiaŭaj paroladoj kaj fotoj
{{el}} [http://www.ikue.org/arkivo/umberto.htm Funebra rito] en Romo kun adiaŭaj paroladoj kaj fotoj
{{el}} [http://aleph.onb.ac.at/F?func=find-b&request=broccatelli&find_code=WRD&x=8&y=5 Libroj] de kaj pri Umberto Broccatelli en la [http://www.onb.ac.at/sammlungen/plansprachen/eo/index.htm Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo]
{{el}} [http://search.obvsg.at/primo_library/libweb/action/search.do?dscnt=0&scp.scps=scope%3A(ONB_aleph_esperanto)&tab=onb_sondersammlungen&mode=Basic&vl(freeText0)=umberto+broccatelli&vid=ONB&fn=search Libroj] de kaj pri Umberto Broccatelli en la [http://www.onb.ac.at/sammlungen/plansprachen/eo/index.htm Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo]
{{el}} [http://www.altierospinelli.org/manifesto/eo/manifestoeo_it.html La manifesto de Ventotene en Esperanto]
{{el}} [http://www.altierospinelli.org/manifesto/eo/manifestoeo_it.html La manifesto de Ventotene en Esperanto]
{{el}} [http://www.esperanto.it/libri/rete/belli-sonetti.pdf Tradukoj] faritaj de Umberto Broccatelli de la sonetoj de Giuseppe Gioachino Belli
{{el}} [http://www.esperanto.it/libri/rete/belli-sonetti.pdf Tradukoj] faritaj de Umberto Broccatelli de la sonetoj de Giuseppe Gioachino Belli

Kiel registrite je 12:02, 5 mar. 2012

Umberto Broccatelli (naskiĝis la 5-an de marto 1931, mortis la 11-an de februaro 2010) estis itala esperantisto kaj vortaristo, kaj honora membro de UEA (2006).

Esperanta agado

Broccatelli esperantistiĝis en 1947 kaj tuj ekaktiviĝis movade, estante unu el la refondintoj de Bolonja Esperanto-Grupo kaj ĝia sekretario dum kelkaj jaroj. Samjare li aliĝis al Internacia Esperanto-Ligo (IEL), kiu poste kunfandiĝis kun Universala Esperanto-Ligo (UEA).

Li kunorganizis nacian kongreson en Bolonjo en 1952 kaj la 40-an UK samurbe en 1955. Aldone al pluregaj kunlaboroj por aliaj kongresoj, ĉefe por la unua eŭropa E-kongreso en Verono (1992), kaj naciaj italaj kongresoj en Pineto kaj Frascati.

En 1980 li estis elektita al la Nacia Konsilio de Itala Esperanto-Federacio (IEF, itale FEI). Li restis konsiliano de IEF ĝis 2005 kaj plurfoje, ĝis 1999, membris en ĝia estraro. De 1989 ĝis 2002 li redaktis la organon de IEF l'esperanto. Li iniciatis la aliĝon de IEF al la Itala Konsilio de Eŭropa Movado, en kies gvida komitato li poste reprezentis IEF.

En 1999 li reaktivigis Eŭropan Esperanto-Union, kiun li prezidis, ankaŭ redaktante ĝian informilon Eŭropa Bulteno, de 1999 ĝis 2004, kiam li refariĝis honora prezidanto de EEU.

Broccatelli aŭtoris lernolibrojn kaj multe artikolis pri lingvaj demandoj de Esperanto kaj pri Eŭropaj aferoj, tradukis por Itala antologio (1987) kaj prizorgis esperantlingvan eldonon de la gazeto "La partio Nova" de Transnacia Radikala Partio. +

Ĝis sia lasta vivomonato li aktivis, kiom ebligis lia paraliziga malsano, en la movado pere de Interreto. Inter liaj tutlastaj tradukaj kontribuoj estis la esperantigoj de la romano ""La Ĵurnaleto de Johano Tempesta"" kaj de la sonetoj de roma dialekta poeto de la 18a jarcento Giuseppe Gioachino Belli.

En la funebra ceremonio, okazinta la 13an de februaro 2010, partoprenis multegaj esperantistoj.

Li ripozas en tombo de la familio de lia bofilo en urbo Terni.

Vortaristo

Lia vortaro esperanta-itala de 1984 estas fidela traduko de Plena Ilustrita Vortaro (PIV) de 1970 kaj la plej ampleksa kaj gvida vortaro tiuspeca en la itala. Ĝi estis senŝanĝe represita en 1991. Ĝi ne jam povis inkluzivi la vortojn de la Suplemento de PIV, kiu aperis nur en 1987. Laŭ la mallonga enkonduko Carl Støp-Bowitz "sugestis" pri zoologia terminaro, Renato Corsetti, Antonio De Salvo kaj Pier Luigi Cinquantini reviziis la malneton.

En 2004 aperis dudirekta vortaro Itala - Esperanto - Itala, kiun Broccatelli verkis kune kun Nino Vessella.

Verkoj (elekto)

  • 2004: Dizionario Italiano-Esperanto, Esperanto-Italiano. Bologna: Zanichelli, 2004, 520 p. ISBN 88-080-7241-X
  • 1996: Esperanto, lingvo planebla. Milano: Cooperativa Editoriale Esperanto, 1996
  • 1993: Nuovo Corso di Esperanto, per allievi e autodidatti (1993)
  • 1984: Vocabolario Esperanto-Italiano (1984). 2a senŝanĝa eld. Milano 1991, XVI, 482 p. ISBN 88-85872-02-6

Tradukoj

  • Andrea Chiti-Batelli: Zamenhof, hodiaŭ (Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio, 1999)
  • La kostoj de la Eŭropa lingva (ne-)komunikado (Roma: "Esperanto" Radikala Asocio, 1997)
  • Spinelli, Altiero - Rossi, Ernesto: La Manifesto de Ventotene (Roma, CIFE Italia, 1981)
  • 2009: "La ĵurnaleto de Johano Tempesta. Traduko el la itala de la romano "Il giornalino di Gian Burrasca".
  • Giuseppe Gioachino Belli: selektitaj sonetoj

Literaturo

  • La du novaj honoraj membroj de UEA - Umberto Broccatelli. En: Florenca Lilio, Kuriero de la 91a Universala Kongreso de Esperanto, n-ro 4 de 2006-08-03, p. 1.

Eksteraj ligiloj

greke Biografio en Florenca Lilio 2006 greke Funebra rito en Romo kun adiaŭaj paroladoj kaj fotoj greke Libroj de kaj pri Umberto Broccatelli en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo greke La manifesto de Ventotene en Esperanto greke Tradukoj faritaj de Umberto Broccatelli de la sonetoj de Giuseppe Gioachino Belli greke Artikoloj de kaj pri Umberto Broccatelli en Elektronika Bibliografio de Esperantaj Artikoloj (EBEA)