Naturamikoj: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 11: Linio 11:
Dum multaj jaroj la naturamikoj uzis Esperanton en siaj membromarkoj. Ankoraŭ hodiaŭ la membrolibro de la germanaj naturamikoj estas dulingva (germana-esperanta).
Dum multaj jaroj la naturamikoj uzis Esperanton en siaj membromarkoj. Ankoraŭ hodiaŭ la membrolibro de la germanaj naturamikoj estas dulingva (germana-esperanta).


La esperantista asocio de naturamikoj nomiĝis [[TANEF]] ('''T'''urisma '''A'''socio de '''N'''aturamikoj - '''E'''speranto-'''F'''ako). Ĝi ĉesis aktivi en 2006.
La esperantista asocio de naturamikoj nomiĝis [[TANEF]] ('''T'''urisma '''A'''socio de '''N'''aturamikoj - '''E'''speranto-'''F'''ako). Ĝi ĉesis aktivi en 2006, transdonante sian kapitalon al [[Sennacieca Asocio Tutmonda]].


La 15an de junio 2010 dek sep personoj el ok landoj fondis en Malago (Hispanio) la transnacian societon "[[Esperanta Naturamikaro]]", kun la celo partneri al la "[[Naturamika Internacio]]".
La 15an de junio 2010 dek sep personoj el ok landoj fondis en Malago (Hispanio) la transnacian societon "[[Esperanta Naturamikaro]]", kun la celo partneri al la "[[Naturamika Internacio]]". La 6an de oktobro 2012 la jara Konferenco de Naturamika Internacio akceptis Esperantan Naturamikaron kiel partneran societon. La postan semajnon en Malago estis inaŭgurita la unua Naturamika Esperanto-Domo.


== Eksteraj ligiloj ==
== Eksteraj ligiloj ==

Kiel registrite je 12:40, 3 nov. 2012

La Naturamikoj estas internacia organizo aganta en la sferoj de ekologio, kulturo kaj turismo. Ĝi estiĝis el la laborista movado kaj fondiĝis en 1895 en Vieno. Ankoraŭ hodiaŭ la organizo havas multajn rilatojn al socialismo.

La organizo estas konata i.a. pro la naturamikaj domoj, kiuj situas plej ofte en arbaro kaj ofertas malmultekostan tranoktadon.

La Naturamika Internacio havas ĉ. 500.000 membrojn en 21 landoj.

Naturamikoj kaj Esperanto

Laŭ la Enciklopedio de Esperanto de 1934 (artikolo "sporto"), "inter la naturamikoj ekzistas en preskaŭ ĉiuj urboj grupoj esperantistaj kaj multaj el ili uzas Esperanton kiel helplingvon dum siaj eksterlandaj ekskursoj".

Dum multaj jaroj la naturamikoj uzis Esperanton en siaj membromarkoj. Ankoraŭ hodiaŭ la membrolibro de la germanaj naturamikoj estas dulingva (germana-esperanta).

La esperantista asocio de naturamikoj nomiĝis TANEF (Turisma Asocio de Naturamikoj - Esperanto-Fako). Ĝi ĉesis aktivi en 2006, transdonante sian kapitalon al Sennacieca Asocio Tutmonda.

La 15an de junio 2010 dek sep personoj el ok landoj fondis en Malago (Hispanio) la transnacian societon "Esperanta Naturamikaro", kun la celo partneri al la "Naturamika Internacio". La 6an de oktobro 2012 la jara Konferenco de Naturamika Internacio akceptis Esperantan Naturamikaron kiel partneran societon. La postan semajnon en Malago estis inaŭgurita la unua Naturamika Esperanto-Domo.

Eksteraj ligiloj