Robert Phillipson: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
JagRoBot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto forigis dupunktojn de titoloj
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 5 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q960933)
Linio 31: Linio 31:
[[Kategorio:Lingvistoj]]
[[Kategorio:Lingvistoj]]
[[Kategorio:Interlingvistoj]]
[[Kategorio:Interlingvistoj]]

[[br:Robert Phillipson]]
[[da:Robert Phillipson]]
[[de:Robert Phillipson]]
[[en:Robert Phillipson]]
[[ta:ரோபேர்ட் பிலிப்சன்]]

Kiel registrite je 20:51, 8 mar. 2013

Robert PHILLIPSON (naskita la 16-an de marto 1942 en Anglio) estas brita lingvisto vivanta en Danio. Li estis estro de la departemento pri lingvoj kaj kulturoj en la universitato de Roskilde poste fariĝis esploranta profesoro de la departemento pri la angla lingvo de Kopenhaga Komerca Altlernejo (en Kopenhago).

Li esploras kaj publikigas pri interlingvistikaj kaj anglistikaj temoj: lingvopolitiko kaj precipe lingva imperiismo, pri la rolo de la angla lingvo en la mondo kaj pri lingvoinstruado. En sia libro "Ĉu nur-angla Eŭropo?" li dediĉas kvar paĝojn al Esperanto; laŭ li Esperanto proponas funkcikapablan alternativon al la fuŝ-uzata angla.

1996 en Prago, 1999 en Berlino kaj 2007 en Jokohamo li estis partoprenanto kaj preleganto en Nitobe-Simpozio de Internaciaj Organizaĵoj.

Je la Internacia Tago de la denaska lingvo 2010 (la 21an de februaro), la Instituto Linguapax anoncis, ke Phillipson gajnis la Linguapax-Premion kune kun Miquel Siguan i Soler.[1]

Phillipson havas tri gefilojn (Caspar, Thomas, Louise). Li estas edzo de Tove Skutnabb-Kangas.

Publikigaĵoj (kelkaj)

  • "Linguistic imperialism", Oxford University Press, 1992
  • "English-Only Europe? - Challenging Language Policy",
    Unua eldono 2003 Routledge, London / New York,
    esperantlingve "Ĉu nur-angla Eŭropo?- Defio al lingva politiko"
    en traduko de István Ertl (Rotterdam : UEA, 2004)

Notoj

Ŝablono:Reflist

Eksteraj ligiloj

Trovu « Robert Phillipson » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»

Rete legeblaj tekstoj

grekeLa angla por transformi la studentaran tutan mondon grekeIntervjuo kun la temo: Nur-angla Eŭropo … Kiu kulpas? grekeRenato Corsetti intervjuas Robert Phillipson pri la lingvopolitiko de Eŭropa Unio (09 majo 2009) grekeBiografieto angle grekehttp://www.uea.org/vikio/summary_of_English-only_Europe

  1. "Linguapax Award, 2010 Edition"