Tove Skutnabb-Kangas: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 2 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q546837)
Linio 15: Linio 15:


[[Kategorio:Lingvistoj de Finnlando]]
[[Kategorio:Lingvistoj de Finnlando]]

[[de:Tove Skutnabb-Kangas]]
[[fi:Tove Skutnabb-Kangas]]

Kiel registrite je 00:05, 9 mar. 2013

Tove Skutnabb-Kangas dum la Simpozio pri Lingvaj Rajtoj de UEA den Ĝenevo la 24-a de aprilo 2008

Tove SKUTNABB-KANGAS, naskita la 6-an de julio 1940 en Helsinko, estas finna lingvisto kaj pedagogo.

Post lernado en Helsinko ŝi laboris ĉe instruista edukejo. Inter 1967 kaj 1968 ŝi laboris en Usono ĉe la nordika fakultato de universitato Harvard. Poste ŝi estis instruisto en Helsinko. De 1970 ŝi science laboras ĉe universitatoj en Finnlando en Danio. En 1976 ŝi doktoriĝis pri dulingveco. De 1995 ŝi instruas ĉe universitato Roskilde en Danio, kie ŝi jam de 1979 estis gasta esploristo.

Ŝi precipe laboras pri la kondiĉoj de dulingveco. Komence de la 1980-aj jaroj ŝi signife evoluigis la koncepton de lingvismo, per kiu ŝi konceptas la diskriminacion de minoritataj lingvoj. Ŝi kritikas kaj la neglekton de infanoj de fremda denaska lingvo (ekzemple turkaj infanoj en Germanio) kaj la malrespekton al dulingveco.

Ŝia edzo estas la lingvisto Robert Phillipson, kun kiu ŝi kune publikigis, verkis librojn, artikolojn.

Eksteraj ligiloj

greke Persona retejo de Tove Skutnabb-Kangas: www.tove-skutnabb-kangas.org greke Terralingua - Organizaĵo pri la ligiteco de kultura (lingva) kaj biologia diversecoj, kunfondita de Tove Skutnabb-Kangas