Esperanto sen mitoj: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Neniu resumo de redakto |
Neniu resumo de redakto |
||
Linio 1: | Linio 1: | ||
{{unua}} |
|||
'''''Esperanto sen mitoj''''' estas libro de [[Ziko van Dijk]] eldonita de [[Flandra Esperanto-Ligo]] (FEL), kiu pritraktas la oftajn propagandajn kaj informajn pretendojn de la esperantistaro, kaj asertas ke multe da tiuj estas falsaj aŭ naivaj. Ĝi havigas al la leganto proponojn por plibonigo de [[Esperanto-propagando]]. |

Kiel registrite je 22:19, 29 mar. 2013
Esperanto sen mitoj estas libro de Ziko van Dijk eldonita de Flandra Esperanto-Ligo (FEL), kiu pritraktas la oftajn propagandajn kaj informajn pretendojn de la esperantistaro, kaj asertas ke multe da tiuj estas falsaj aŭ naivaj. Ĝi havigas al la leganto proponojn por plibonigo de Esperanto-propagando.
La libro konsilas, kion oni laŭ la aŭtoro inkluzivu en informado pri Esperanto kaj kion ne. Same ĝi instruas, kiujn reklamajn formulojn la aŭtoro konsideras nepre evitendaj kaj kiujn konvenaj por publika varbado.
La libro laŭrubrike tralumigas ĉion, kio laŭ la aŭtoro konsistas el mitoj el la tradicia Esperanto-propagando. Jen la traktataj kampoj:
- Informado sen mitoj,
- Komunumo sen mitoj,
- Subtenantoj sen mitoj,
- Lingvo sen mitoj,
- Planlingvoj sen mitoj,
- Zamenhof sen mitoj,
- Manifestoj sen mitoj.
Unua eldono (311 paĝoj) aperis en 1999 - dua, prilaborita eldono (367 paĝoj) en 2003.
Situo
La libro troviĝas en la Esperanto-domo de Antverpeno.