Géza von Bolváry: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Addbot (diskuto | kontribuoj) e Roboto: Forigo de 9 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponas per Vikidatumoj (d:q40646) |
|||
Linio 115: | Linio 115: | ||
[[Kategorio:Hungaraj reĝisoroj|Bolváry]] |
[[Kategorio:Hungaraj reĝisoroj|Bolváry]] |
||
[[Kategorio:Viroj]] |
[[Kategorio:Viroj]] |
||
[[de:Géza von Bolváry]] |
|||
[[en:Géza von Bolváry]] |
|||
[[es:Géza von Bolváry]] |
|||
[[fr:Géza von Bolváry]] |
|||
[[hu:Bolváry Géza]] |
|||
[[it:Géza von Bolváry]] |
|||
[[ro:Géza von Bolváry]] |
|||
[[ru:Больвари, Геза фон]] |
|||
[[sv:Géza von Bolváry]] |
Kiel registrite je 22:20, 4 apr. 2013
Géza von Bolváry, kompleta nomo Géza Maria von Bolváry-Zahn, hungare Bolváry Géza, (naskiĝinta la 26-an de decembro 1897 en Budapeŝto; mortinta la 11-an de aŭgusto 1961 en Munkeno[1]) estis hungara aktoro, scenaristo kaj reĝisoro.
Vivo
Bolváry vizitis en Budapeŝto la reĝan Ludovikan Akademion kaj servis poste ĉe la hungara terarmeo (honved-husaroj). Post la Unua Mondmilito li forlasis la militservon kiel kapitano. Poste li perlaboris je la novekestinta hungara filmindustrio. Li komencis sian karieron proksimume 1920 kiel aktoro en diversaj silentfilmoj, transiris tamen baldaŭ al la firmao Star-Film, kie li unuafoje laboris kiel reĝisoro kaj dramaturgo. En 1922 lin dungis la filmkkartelo Emelka en Munkeno por kvar jaroj kiel reĝisoro. Inter 1926 kaj 1928 li laboris en Berlino ĉe la filmfirmao Fellner & Somlo kaj iris post tio por unu jaro al Londono al British International Pictures. Ree en Berlino, li laboris ĝis 1933 ĉe Superfilm Berlin kaj poste ĝis 1935 ĉe Boston Films, ankaŭ en Berlino. Ekde 1936 Bolváry laboris por pluraj produktofirmaoj en Vieno, i.a. por Styria-Film, Terra Film kaj Wienfilm. Post la Dua Mondmilito Bolváry iris al Romo kaj kreis ĝis 1949 denove kiel reĝisoro por Cinopera plurajn filmojn. En 1950 li ekloĝis en Munkeno kaj antaŭeniĝis kvar jarojn al ptroduktestro de la firmao Starfilm. Inter 1920 kaj 1958 li reĝisoris je 100 filmoj kaj verkis foje ankaŭ filmscenarojn. Liaj lastaj fimoj ekestis en 1958. En la aĝo de 63 Géza von Bolváry mortis la 10-an de aŭgusto 1961 en Altenbeuern ĉe Rosenheim. Bolváry laboris krome post la Dua Mondmilito kiel opereto-reĝisoro ĉe la Popola Operejo de Vieno.
Filmaro
|
|
Eksteraj ligiloj
greke Géza von Bolváry ĉe Interreta filma datumbazo (angle)
Referencoj
- ↑ laŭ Deutsches Bühnen-Jahrbuch. 1963 Theatergeschichtliches Jahr- und Adressbuch. 71-a jarkolekto. Berlino, p.75, aliaj fontoj ankaŭ indikas kiel mortodato la 10-an de aŭgusto.