Nikolaj Baskov: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Dima41 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Dima41 (diskuto | kontribuoj)
Linio 46: Linio 46:
{{vivtempo|1976||Baskov, Nikolaj}}
{{vivtempo|1976||Baskov, Nikolaj}}
[[Kategorio:Kantistoj de Rusio]]
[[Kategorio:Kantistoj de Rusio]]
[[Kategorio:Naskiĝintoj en Moskva provinco]]
[[Kategorio:Naskiĝintoj en Balaŝiĥa]]

Kiel registrite je 21:47, 25 apr. 2014

Nikolaj Baskov
Bazaj informoj
Naskonomo Nikolaj Victoroviĉ Baskov
Naskiĝo 15-an de oktobro 1976 (1976-10-15) (47-jaraĝa)
en Moskvo
Ĝenroj popmuziko
Profesio kantisto
Retejo oficiala retejo (ruse)
vdr

Nikolaj Baskov (Nikolaj Victoroviĉ Baskov, cirile Николай Викторович Басков, naskiĝis la  15-an de oktobro 1976(nun 1976-10-15) en Balaŝiĥa, Rusia SFSR, do nun 47-jara) estas soloa kantisto rusa. Li estas tenoro kaj famiĝis kantante kaj klasikajn operajn ariojn kaj popmuzikaĵojn.

En 2001 li ricevis la honorigon "merita artisto de Rusio" kaj en 2009 la titolon "popola artisto de Rusio, krome ankaŭ la honorigon "popola artisto de Ukrainio". Krome li konatiĝis kiel konkursanto en la rusa televida programo Kio? Kie? Kiam?.

Li studis en la Ŝtata Muzika Kolegio Gnessin en Moskvo kaj en la samurba Ŝtata Konservatorio Petr Ĉajkovskij. En 1998 li gajnis la unuan premion de la Tutrusia Konkurso de Junaj Kantistoj kaj en 1999 la duan premion de la internacia konkurso Grande Voce (itale, do "grandaj voĉoj") en Hispanio.

Samjare li invitiĝis en la trupon de la moskva Bolŝoj-teatro, kie li soloe elstaris en arioj en multaj diversaj operoj. En 2000 li registrigis sian unuan soloan albumon titolitan «Posveŝenie» (Dediĉo). La muzika filmo por la albuma kanzono «Memore al Caruso» estis ofte prezentita en la rusia televido kaj tre kreskigis lian popularecon. Ekde la jaro 2001, li forlasis la Bolŝoj-teatron kaj sukcese plenumas soloistan karieron. Kvankam lia repertuaro grandparte konsistas el moderne rearanĝitaj operaj arioj kaj muzikaj romancoj, li prezentas ankaŭ iujn popmuzikajn muzikaĵojn. Ofte li kantis duope kun aliaj popmuzikaj gekantistoj kiel ekzemple Sofia Rotaru, Katja Lel kaj Svetlana Svetikova, kaj ankaŭ kun aliaj opergekantistoj kiel ekzemple Montserrat Caballé.

Diskaro

  • Посвящение (Dediĉo 2000)
  • Посвящение на бис (Dediĉo Ankoraŭ 2000)
  • Шедевры уходящего века (Majstroverkoj de la Pasinta Jarcento, 2001)
  • Мне 25 (Mi estas 25, 2001)
  • Никогда не говори прощай (Neniam diru adiaŭ', 2004)
  • Отпусти меня (Liberigu min, 2005)
  • Лучшие песни (Plej bonaj kanzonoj, 2005)

Eksteraj ligiloj

greke oficiala retejo (ruse)