Nikolaj Baskov
Nikolaj Baskov | |
---|---|
Naskonomo | Nikolaj Victoroviĉ Baskov |
Naskiĝo | 15-an de oktobro 1976 (48-jaraĝa) en Moskvo |
Ĝenroj | popmuziko |
Profesio | kantisto |
Retejo | oficiala retejo (ruse) |
Persona informo | |
Lingvoj | rusa • itala |
Ŝtataneco | Sovetunio Rusio |
Alma mater | Gnessin Russian Academy of Music (en) Moskva Ĉajkovskij Konservatorio |
Familio | |
Amkunulo | Oxana Fedorova (en) Victoria Lopyreva (en) |
Infano | 1 |
Okupo | |
Okupo | operkantisto profesoro showman (en) tenor (en) komponisto prezentisto aktoro universitata instruisto televida prezentisto filmaktoro |
TTT | |
Retejo | http://baskov.ru/ |
Nikolaj Baskov (Nikolaj Victoroviĉ Baskov, cirile Николай Викторович Басков, naskiĝis la 15-an de oktobro 1976 en Balaŝiĥa, Rusia SFSR, do nun 48-jara) estas soloa kantisto rusa. Li estas tenoro kaj famiĝis kantante kaj klasikajn operajn ariojn kaj popmuzikaĵojn.
En 2001 li ricevis la honorigon "merita artisto de Rusio" kaj en 2009 la titolon "popola artisto de Rusio, krome ankaŭ la honorigon "popola artisto de Ukrainio". Krome li konatiĝis kiel konkursanto en la rusa televida programo Kio? Kie? Kiam?.
Li studis en la Ŝtata Muzika Kolegio Gnessin en Moskvo kaj en la samurba Ŝtata Konservatorio Petr Ĉajkovskij. En 1998 li gajnis la unuan premion de la Tutrusia Konkurso de Junaj Kantistoj kaj en 1999 la duan premion de la internacia konkurso Grande Voce (itale, do "grandaj voĉoj") en Hispanio.
Samjare li invitiĝis en la trupon de la moskva Bolŝoj-teatro, kie li soloe elstaris en arioj en multaj diversaj operoj. En 2000 li registrigis sian unuan soloan albumon titolitan «Posveŝenie» (Dediĉo). La muzika filmo por la albuma kanzono «Memore al Caruso» estis ofte prezentita en la rusia televido kaj tre kreskigis lian popularecon. Ekde la jaro 2001, li forlasis la Bolŝoj-teatron kaj sukcese plenumas soloistan karieron. Kvankam lia repertuaro grandparte konsistas el moderne rearanĝitaj operaj arioj kaj muzikaj romancoj, li prezentas ankaŭ iujn popmuzikajn muzikaĵojn. Ofte li kantis duope kun aliaj popmuzikaj gekantistoj kiel ekzemple Sofia Rotaru, Katja Lel kaj Svetlana Svetikova, kaj ankaŭ kun aliaj opergekantistoj kiel ekzemple Montserrat Caballé.
Diskaro
[redakti | redakti fonton]- Посвящение (Dediĉo 2000)
- Посвящение на бис (Dediĉo Ankoraŭ 2000)
- Шедевры уходящего века (Majstroverkoj de la Pasinta Jarcento, 2001)
- Мне 25 (Mi estas 25, 2001)
- Никогда не говори прощай (Neniam diru adiaŭ', 2004)
- Отпусти меня (Liberigu min, 2005)
- Лучшие песни (Plej bonaj kanzonoj, 2005)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- oficiala retejo (ruse) Arkivigite je 2011-09-03 per la retarkivo Wayback Machine