Vortaro de Esperanto: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
OctraBot (diskuto | kontribuoj)
e Migris al Vikidatumoj ĉe d:Q3893569.
Linio 41: Linio 41:
[[Kategorio:Antverpena Lingvo-libraro]]
[[Kategorio:Antverpena Lingvo-libraro]]


<!--[[en:Vortaro de Esperanto]]-->
<!---->

Kiel registrite je 07:06, 17 aŭg. 2015

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Vortaro
de Esperanto
Vortaro de Esperanto
Vortaro
de Esperanto
Aŭtoro Kabe
Eldonjaro 1911
Urbo Parizo
Eldoninto Hachette
Paĝoj 175
vdr

Vortaro de Esperanto de Kazimierz Bein (Kabe) estas la unua tute unulingva difin-vortaro de Esperanto kaj pro tio historia antaŭulo de la Plena Vortaro de Esperanto de 1930 kaj de la hodiaŭa Plena Ilustrita Vortaro (PIV - lasta eldono en 2005). Ĝia unua eldono aperis en 1911, la dua senŝanĝa en 1922, la tria kaj lasta, same senŝanĝa, en 1925 kun po 175 p. Aperis 8500 ekzempleroj. Ĝia sola antaŭulo estis la Plena Vortaro Esperanto-Esperanta kaj Esperanto-Franca de Émile Boirac de 1909, kies malprecizan difinan parton la Kabe-vortaro tamen forte superas.

Strukturo

Vortaro de Esperanto, eldono de 1911.
Citaĵo
 Konkava. Sfere kava: Konkava okulvitro korektas la miopecon.

Konkiri [tiel!]. Akiri per milito; aligi al sia lando per milito, almiliti: La Romanoj konkiris la tutan antikvan mondon.

Konkludi. Formi sian opinion, kiel rezultaton de sia rezonado aŭ sin bazante sur agoj aŭ vortoj de alia persono: konkludi de io, el io. Konkludo. Opinio de tiu, kiu konkludas. Konklude. Kiel konkludo. 
— Kabe, Vortaro de Esperanto, paĝo 83

La koncizaj difinoj estas tute taŭgaj kaj la aplikoj trafe ilustritaj per ekzemplo-frazoj. Tute mankas referencoj al antaŭaj verkoj aŭ vortaroj, aŭ pri Fundamenteco aŭ Zamenhofeco. Tamen la baza strukturo de 1911 precipe ne ŝanĝiĝis tra Plena Vortaro de 1930 ĝis la hodiaŭa PIV de 2005. La citita "konkiri" anstataŭ la hodiaŭa "konkeri" estas unu el la plej konataj arkaismoj de Esperanto. La ekzemplo-frazo "La Romanoj ~is la tutan antikvan mondon" tamen troviĝas ĝis hodiaŭ en PIV, nun por klarigi "konkeri". Ankaŭ aliaj enskriboj spegulas la lingvo- kaj tekniko-staton de 1911. "Biciklo" ekzemple laŭ la Kabe-vortaro estas "Durada velocipedo, kies antaŭa rado estas multe pli granda, ol la posta", dum "bicikleto" estas "Durada velocipedo kun egale grandaj radoj". Pro tiu eco la Kabe-vortaro ĝis hodiaŭ estas grava bazo por studi lingvo-evoluon en Esperanto.

Historia kritiko

Citaĵo
 Bein nur celis doni la tute bonajn fidindajn vortojn, kiujn sentime la Esperantistoj povos uzi. Ĝi certe fariĝos la ĉefa fonto, el kiu la naciaj vortaristoj ĉerpos, kaj kiu tre utilos por uniformigi la diversajn vortarojn de nia lingvo. 
— Carlo BourletLa Revuo 1910, p. 537

Moderna kritiko

Bernhard Pabst en la enkonduko kaj komentoj al la enhave senŝanĝa reeldono de 2013.[1]

Referencoj

  1. Kabe. Vortaro de Esperanto. Reeldono 2013 kun enkonduko kaj komentoj de Bernhard Pabst (pdf - 1,5 Mb).