Kálmán Lissák: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
OctraBot (diskuto | kontribuoj)
e Migris al Vikidatumoj ĉe d:Q18647970.
Linio 21: Linio 21:
[[Kategorio:Hungaraj fiziologoj]]
[[Kategorio:Hungaraj fiziologoj]]
{{Vivtempo|1908|1982|Lissak Kalman}}
{{Vivtempo|1908|1982|Lissak Kalman}}

[[hu:Lissák Kálmán]]

Kiel registrite je 07:23, 24 aŭg. 2015

Kálmán Lissák [liŝAk], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Lissák Kálmán estis hungara kuracisto, fiziologo, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1956).

Kálmán Lissák [1] naskiĝis la 13-an de januaro 1908 en Szentes. Li mortis la 25-an de junio 1982 en Győr.

Biografio

Kálmán Lissák frekventis universitaton en Budapeŝto, post la diplomo en 1930 li eklaboris en universitataj institutoj de Budapeŝto kaj Debrecen. Baldaŭe li pasis 4 jarojn helpe de stipendioj en Graz, Berlino kaj Harvard. Li profesoriĝis en 1937. En 1943 li iĝis katedrestro en universitato de Pécs. Post la 2-a mondmilito li partoprenis en restarigo de la medicina edukado. Li estis elektita rektoro en 1947. En 1957 la kabineto forprenis la titolon rektoro pro "kontraŭrevolucia konduto" sed lasis lin plue instrui kaj esplori. Li ricevis premion Kossuth en 1954.

Verkaro (elekto)

  • Élettani gyakorlatok (1935)
  • Die neuroendokrine Steuerung der Adaptationstätigkeit (1960), angle (1965), ruse (1967)
  • A magatartás idegi és hormonális szerveződése (1964), slovake (1970)

Fontoj

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.