89-a SAT-Kongreso 2016: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
e Ĝisdatigo kun kk elementoj el la programo
Linio 1: Linio 1:
La '''89-a [[Kongreso de SAT]]''' okazos en [[Herzberg am Harz]], [[Germanio]], de la [[16-a de julio|16-a]] ĝis la [[23-a de julio]] [[2016]]. La kongresejo estos la komunuma kulturcentro de la vilaĝo kun podio kaj bufedo.
La '''89-a [[Kongreso de SAT]]''' okazis en [[Herzberg am Harz|Hercbergo ĉe Harco]], [[Germanio]], de la [[16-a de julio|16-a]] ĝis la [[23-a de julio]] [[2016]]. La kongresejo estis grandparte en iu hotelo de la vilaĝo kies estro estas mem esperantisto, sed aliaj kongreseroj okazis en Gastdomo aŭ Junulardomo (ĉiuj situantaj ĉe la rivero [[Sieber|Zibero]], en Harc-arbara parto de la urbo).

Al Hercberga kongreso aliĝis 85 homoj el 21 landoj, el kiuj ĉirkaŭ kvardeko da [[SAT|SAT-anoj]], laŭ la nombrado dum la voĉdonoj dum laborkunsidoj.

Prelego-debatoj okazis interalie pri ''Klimata ŝanĝo kaj kapitalismo'', ''Justa komerco'', ''Bestrajta agado'' k.a.
Dum vesperoj okazis kulturaj programeroj kiel prezento de teatraĵo ''La Kredito'' de 'Jordi Galceran' (kun aktorado de Saŝa Pilipovic kaj Georgo Handzlik kiu ankaŭ kunesperantigis la verkon), koncerto de [[Ĵak Le Puil|Ĵak' Lepŭil']], folkloraj kanzonoj aŭdigitaj de loka zibervala grupo.

Ekskursoj okazis al [[Goslar|Goslaro]] tra [[Harco|Harca]] montaro, tuttage al [[Hanovro]] kaj duontage al [[Hercbergo]] mem.


== Eksteraj ligiloj ==
== Eksteraj ligiloj ==

Kiel registrite je 19:30, 26 jul. 2016

La 89-a Kongreso de SAT okazis en Hercbergo ĉe Harco, Germanio, de la 16-a ĝis la 23-a de julio 2016. La kongresejo estis grandparte en iu hotelo de la vilaĝo kies estro estas mem esperantisto, sed aliaj kongreseroj okazis en Gastdomo aŭ Junulardomo (ĉiuj situantaj ĉe la rivero Zibero, en Harc-arbara parto de la urbo).

Al Hercberga kongreso aliĝis 85 homoj el 21 landoj, el kiuj ĉirkaŭ kvardeko da SAT-anoj, laŭ la nombrado dum la voĉdonoj dum laborkunsidoj.

Prelego-debatoj okazis interalie pri Klimata ŝanĝo kaj kapitalismo, Justa komerco, Bestrajta agado k.a. Dum vesperoj okazis kulturaj programeroj kiel prezento de teatraĵo La Kredito de 'Jordi Galceran' (kun aktorado de Saŝa Pilipovic kaj Georgo Handzlik kiu ankaŭ kunesperantigis la verkon), koncerto de Ĵak' Lepŭil', folkloraj kanzonoj aŭdigitaj de loka zibervala grupo.

Ekskursoj okazis al Goslaro tra Harca montaro, tuttage al Hanovro kaj duontage al Hercbergo mem.

Eksteraj ligiloj