Uzanto-Diskuto:Pimskrabo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Pimskrabo!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi --Arno Lagrange  13:48, 18. Jan 2006 (UTC)

manlaboro[redakti fonton]

Ĉu por vi tajpado estas manlaboro (kaj recproke) ? --Ssire 16:41, 31. Jul 2007 (UTC)

La Eta Princo[redakti fonton]

Saluton, Vito.

Mi estas Nicolas. Ni parolis pri la Eta Princo dum la pariza asocioj-festivalo. Do mi vidis ke la Kanada Esperanto-Asocio eldonis ĝin. Mi petis informon pri la kopirajto, kaj Yves Bellefeuille diris :"KEA havos novan estraron en januaro, kaj mi kredeble estos kasisto. Tiam mi urghe okupighos pri reeldonado de la esperanta versio de La Eta Princo."

Bone, se SAT ne reedlonos la Etan Princon, eble almenaŭ ni iniciatis la movon.

NicoRay 23:44, 29. Okt 2007 (UTC)

Dankon pro la informo. Mi mem rimarkis, ke la libro estas eldonita en pdf-formato por legado surekrano, vd ĉe: http://esperantujo.org/eLibrejo. Do nun ni pli bone scios kion respondi, se homoj petas nin pri tiu libro ! Pimskrabo 01:06, 1. Dec 2007 (UTC)

Gratulojn pro via kreado de artikoloj pri ARCI kaj ARCI Esperanto. Ĉu vi regas la italan ? (vi ne listigis la italan inter la lingvoj kiujn vi regas). Mi ĝojis ekscii pri tiu ŝajne gravas movado pri kiu ne jam aŭdis antaŭe. Tiaspecaj kontribuoj estas ege bonvenaj. Arno Lagrange @ 21:44, 6. Okt 2008 (UTC)

Dankon pro gratulo. Mi neniom kapablas la italan, sed simple petis kamradojn el la asocio traduki la tekston, kiun mi nur enretigis vikipediece. Pimskrabo

Rajtoj de Revizianto[redakti fonton]

Pimskrabo, mi donis al vi rajtojn de Revizianto, laŭ via peto. Vi nun povas kontroli malnetaĵojn en Vikipedio. Se vi havas demandojn, bonvolu kontakti min. Kore salutas Yekrats 13:53, 21. Maj 2010 (UTC).

Saluton Pimskrabo! En artikolo Henri Désiré Landru, la kialo forigi la esperantan nomon "Henriko Dezireo Landruo" estas ke tio estas inventaĵo, nenie trovebla en la reto krom en klonoj de Vikipedio. Enciklopedio miaopinie devas prezenti atesteblajn faktojn, kaj la formo "Henriko Dezireo Landruo" ne estas atestebla en esperanto - aŭ ia ajn alia lingvo. --Dominik 02:32, 24. Jan 2011 (UTC)

Saluton Dominik', k dankon pro la klarigo! Efektive la esperantigo, kiun mi enmetis estas ŝajne unuafoja proponaĵo, pro tio ne trovebla aliloke ol en VP. Tamen almenaŭ la esperantigo de "Henri" al "Henriko" estas vaste uzata, k la esperantigon de "Désiré" al "Dezireo" k "Landru" al "Landruo" mi faris aplikante la regulojn 2 (Le substantif finit toujours par o) k 15 (Les mots "étrangers" c.-à-d. ceux que la plupart des langues ont empruntés à la même source, ne changent pas en Esperanto. Ils prennent seulement l’orthographe et les terminaisons grammaticales de la langue.) de la franclingva versio de la Fundamento, kio estas atestita fonto, ĉu ne. Do sciante ke tio helpas la nefrancparolantojn elparoli la nomon de la koncerna homo, ĉu vere ĝenas ke VP enkondukas Esperantan formon utiligeblan egale de ĉiuj esperantistoj? La celo de Enciklopedio miaopinie ankaŭ estas strebo pliriĉigi la konojn, kiam tio eblas. --Pimskrabo 11:56, 24. Jan 2011 (UTC)
Denove saluton Pimskrabo! Danke vian klarigon, mi komprenas ke via celo estas helpi "la nefrancparolantojn elparoli la nomon de la koncerna homo" - tiam, ĉu ne estus pli utile indiki elparolon per [ãnri dezire landrü]? Eĉ en la angla WP, tia indiko ne troviĝas. --Dominik 12:32, 24. Jan 2011 (UTC)
Resal.! Ĝuste ne. Miaopinie Eo ebligas uzi proprajn nomojn sen uzado de fonetika alfabeto (kies pluraj sonoj estas komplete fremdaj al Eo), sed per asimilado de la nomoj. K en la uzo montriĝas, ke vaste uzataj propraj nomoj logike ricevas plene esperantigitan nomon, kohere kun la strukturo de Eo mem. Se propra nomo estas sufiĉe grava por ricevi artikolon en EoVP, laŭ mi ĝi ankaŭ meritas esperantan formon. Pli detale vidu Zamenhofon mem k ĉi tiun artikolon de Laval'. --Pimskrabo 13:54, 24. Jan 2011 (UTC)
Kara Pimskrabo! Landru, kiel ajn oni elparolas lian nomon, jam estas sufiĉe (fi)fama sen kroma "o" - se vi nepre volas argumenti per gramatiko, bv rigardi regulon 16 de la de vi menciita Fundamento - do mi maksimume allasus « Landru' » por kontentigi vin. --Dominik 14:19, 24. Jan 2011 (UTC)
Kara Dominik'! Konsentite mi tiel ŝanĝis la artikolon eliziante la finan 'o' ankaŭ ĉe Dezire', tiel pli proksima al la origina formo. Dankon pro via efika kontentigemo. --Pimskrabo 15:48, 24. Jan 2011 (UTC)
Ĉio en ordo, Pimskrabo - kaj dankon pro via komprenemo. --Dominik 16:08, 24. Jan 2011 (UTC)

Saluton, Pimskrabo. Ĉu vi jam konas la ŝablonon {{Informo por dosiero}}? Ĝi estas uzebla sur bildaj paĝoj. Malplene ĝi aspektas jene:

{{Informo por dosiero
|priskribo=
|fonto=
|aŭtoro=
|dato=
|permeso=
|aliaj versioj=
|rimarkoj=
}}

Uzoekzemploj ekzistas jam kelkaj. Ĉe la parametro permeso estas du eblecoj:

  • meti la licencan ŝablonon rekte tien
  • skribi tien: vidi malsupre kaj skribi la licencan ŝablonon sub la tutan ŝablonon

Mi mem ofte uzas la duan eblecon, sed tio ne estas deviga. Nur necesas, ke estu menciita unu licenco. La kategorio Kategorio:Vikipedio:Ŝablonoj por dosieraj kopirajtoj enhavas kelkajn uzeblajn ŝablonojn.

Ne necesas realŝuti la bildojn. Simpla redakto de la bilda paĝo kun aldono de la necesaj informoj sufiĉas. Se vi ne aldonos ion, mi aŭ alia administranto devos forigi la bildojn pro manko de licencaj kaj aliaj necesaj informoj. --Tlustulimu (diskuto) 22:03, 17 Mar. 2013 (UTC)

Dankon pro la helpa atentigo, mi kompletigis uzante viajn indikojn. --Pimskrabo (diskuto) 22:19, 17 Mar. 2013 (UTC)

Kara antaŭ iom da tempo unuopulo kreis en nia vikipedio portalon pri pedofilio. Tiu portalo fakte ne estas vere necesa kaj evidente estas apologio pri la pedofilia movado, kaj ĝia ununura celo estas bele prezenti amason da diversaj kontribuoj pri pedofiliaj temoj ekzemple kun amaso da citaĵoj de famuloj el antikva tempo, kiuj glorigas la misuzon de infanoj. La ekzisto de tia portalo en Esperanto-vikipedio, kiu en alilingvaj vikiepdioj evidente ne ekzistas aŭ jam estis forigita, povas fakte nur kaŭzi damaĝon al la reputacio de Esperanto-vikipedio, dum ĝia utilo por plibonigo de Esperanto-vikipedio ne estas videbla. Mi tial lanĉis la diksuton kaj postulas en la lanĉita voĉdono la forigon de la portalo. Nature estas komprenebla, se oni hezitas pri kvazaŭa cenzurado de certaj kontribuoj, aliflanke evidente vikipedio ne estas loko por propagando por mondkoncepto ĝenerale kaj eĉ malpli por mondkoncepto, kiun mense sana homo povas nur kondamni. Teorie oni povus konsideri komplete reverki kaj poste rigore kontroli tiun portalon. Unue tamen ja ankaŭ tio estus cenzuro kaj la laborforto bezonata por temo, kiu ja ankaŭ el praktika vidpunkto ne rajtigus la ekziston de portalo, ne estus racia kaj farebla per niaj malmultaj fortoj en Esperanto-vikipedio. Se ni ne forigos tiun portalon, ni verŝajene devus eterne en niaj diskutoj okupiĝi pri ĝi. Tial mi forte pledas, ke vi subtenu mian proponon. Mi invitas vin sekvi en la ĝenerala diksutejo tiun diskuton kaj esprimi vian opionon per partopreno en la baloto. Por subteni la porponon vi simple povas meti en la rubriko por de la Baloto pri forigo de Portalo Pedofilio la indikon {{por}}~~~~~. La kvar tildoj poste transformiĝas al via subkribo kaj dato. Mi dankas al vi por via partopreno en tiu diskuto kaj voĉdono. Por esti klare, la voĉdono temas pri forigo de la portalo, ne pri la forigo de la artikoloj pri la temo. Tiujn artikolojn oni simple devas kontroli kaj revizii laŭ la principoj de objektiveco kaj neŭtraleco. Amike DidiWeidmann (diskuto) 21:45, 30 Dec. 2013 (UTC)

Citi fonton[redakti fonton]

Saluton, vi skribis <<Kara Paŭlo, Ĵus rimarkis mi, ke vi ĉe la paĝo Pete Seeger nuligis la esperantigon kiun mi proponis.>> Nu, vi jam donas la respondon mem: kiun mi proponis. Vikipediisto ne rajtas proponi ion ajn. Vi devas aldoni fontojn. Se vi aldonus per <ref>...</ref> ke tiun esperantigon vi trovis en Monato aŭ en Kontakto aŭ en artikolo de fidinda aŭtoro, tiam status alie. PaulP@diskkont 19:29, 13 Mar. 2014 (UTC)

Citiloj + grasigo[redakti fonton]

En la artikolo Janis Juluntas la reliefigoj de titoloj en la teksto ne estas unuecaj. Eblas kursivigi aŭ meti citilojn, sed mi opinias ke oni ne grasigu titolon de verko kiam jam estas citiloj. En (biografiaj) artikoloj tia grasigo ĝenerale ne uziĝas, vidu ekzemple: Eŭgeno Lanti.--Riŝo (diskuto) 06:59, 2 Aŭg. 2015 (UTC)