ARCI

El Vikipedio, la libera enciklopedio
ARCI
emblemo
organizaĵo
Komenco 1957 vd
Lando(j) Italio vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

ARCI (prononcu "arĉi") estas akronimo por Associazione Ricreativa e Culturale Italiana (Itala Kultura kaj Distra Asocio).

Alpreninte en 1994 la nomon "Arci Nuova associazione" (ARCI Nova Asocio), ĉe la Nacia Kongreso en Cervio (itale Cervia) de la 23a/26a de februaro 2006 la asocio alprenas la nomon "Associazione ARCI" (Asocio ARCI), donante pli grandan emfazon al la historia akronimo A.R.C.I., adoptita en 1957.

Arci havas sian nacian sidejon en Romo kaj ĝi estas asocio por socia antaŭenigo laŭ la Leĝo 383/2000. Arci havas siajn radikojn en la historio de la itala mutualismo kaj solidarismo, kaj reprezentas la historian kaj politikan kontinuecon kun Arci fondita en Florenco la 26an de majo 1957. Arci rekonas sin en la demokrataj valoroj naskiĝintaj el la liberiga lukto kontraŭ nazifaŝismo, valoroj kiuj trovas plenan asertadon en la respublikana Konstitucio. Arci referencas, krome, al la Universala Deklaracio pri Homaj Rajtoj kaj al la Konvencio pri infanaj rajtoj de Unuiĝintaj Nacioj (UN) kaj agadas en lokaj, naciaj kaj internaciaj kadroj por ties efektivigo; ĝi partoprenas en la konstruado de Eŭropo de la civitaninoj kaj de la civitanoj.

Aliĝas al ĝi (en 2004) ĉirkaŭ 1.100.000 personoj, dividitaj laŭ ĉirkaŭ 6.000 lokaj kluboj aŭ asocioj, kiuj okupiĝas pri diversaj temoj: kulturo (arto, kino/ televido, literaturo/ poezio, muziko, teatro/ danco), turismo, rajtoj, socia engaĝiteco, civila servo, kaj internacia solidareco.

Arci partoprenas en la monda socia forumo kaj ĝia nuna prezidanto estas Paolo Beni.

Tradicie konsiderata proksima al la maldekstrularo ĝia flago konsistas el ses horizontalaj strioj el samaj dimensioj, kies unuopaj koloroj reprezentas unu aŭ plurajn elementojn de la medio kaj la kolorojn de la diversaj homaj gentoj (nigro, flavo, ruĝo kaj blanko).

Historio[redakti | redakti fonton]

Post la balotoj de la 18a de aprilo 1948 sinsekvas fortaj centrulaj registaroj. La Ŝtato kruelas al la rondoj de la Maldekstrularo. La cenzuro kontraŭ la mondo de kulturo denove agadas. Estas en ĉi tiu kunteksto ke, dum la maldekstruloj klopodas konservi la unuecon de la klubeca movado interne de ENAL, celante ĝian demokratigon, unue la katolikoj, poste la respublikanoj, starigas proprajn organizojn por la libera tempo; naskiĝas ACLI, ENDAS, ktp, al kiuj oni agnoskas ĉiujn leĝajn avantaĝojn kaj oni konsentas la utiligon de instalaĵoj kaj ekipaĵoj apartenantaj al ENAL kaj al la Komisariato pri junularo. En 1955 Ministro Mario Scelba subskribas la novan statuton de ENAL, kiu akceptas neniun el la postuloj por ĝia demokratigo.

Tiel maturiĝas la ideo starigi tutlandan organizon el ĉiuj rondoj, popoldomoj, societoj por interhelpo, kiuj rekonas sin en la valoroj demokrataj kaj kontraŭfaŝistaj. En kelkaj italaj provincoj formiĝas interligoj inter la rondoj kaj en en 1956 ili stariĝas al "Alleanza per la ricreazione popolare" (Ligo por popola distro). Nacia iniciata komitato, akcelita kun aparta vigleco de la rondoj de Bolonjo, Florenco, Novaro, Pizo kaj Torino lanĉas kunvenon "por nacia konvencio pri distrado".

La kunveno okazas en Florenco kaj pridiskutas dokumenton preparitan de la "Iniciata Komitato", en kiu oni konstatas ke "mankas tutlanda organismo kiu, super ĉiu partieca intereso kaj konscia pri la plej profundaj aspiroj civilaj kaj kulturaj de la popolo, reprezentu la demokratan esprimon de ĉio vitala ekzistanta en ĉi tiu kampo. Mankas, nome, unueca organizo por la distro de la laboristoj…".

La nacia konvencio aprobas la statuton de la starigota Associazione Ricreativa Culturale Italiana (ARCI) kaj elektas nacian Estraron el 35 membroj, kiu oficos ĝis la kunvoko de la nacia kongreso. La "Konvencio" estas, laŭfakte, la unua nacia kongreso de ARCI.

1994: "ARCI nova asocio"[redakti | redakti fonton]

En 1994 komenciĝas la vojo, kiu kondukas al la starigo de "Arci Nuova Associazione", asocia subjekto kiu naskiĝas el la sintezo de du gvidaj ideoj de la itala asocia movado, nome mutualeco kaj solidareco, kaj fondas sur la valoroj de longatempa asocia sperto projekton por reala partopreno de la civitanoj en la publika vivo, por reformo, sed kun je la centro la persono, de la sistemo de bonstato, de antaŭenigo de civila socio kapabla proponi justajn hipotezojn de kunvivado al la multenombraj komunumoj kiuj konsistigas ĝin.

La heredaĵo de ARCI, tia kia ĝi naskiĝis en 1957, esprimiĝas hodiaŭ en ARCI Nuova Associazione, kien kunfluis kelkaj spertoj de ARCI confederazione/ ARCI konfederacio (arcisolidarietà/ arcisolidareco, solidarietà internazionale/ internacia solidareco ktp) kaj ARCI NOVA, ĝia subtena strukturo. La mondo de la asociaj spertoj, kiujn ARCI vivigis en sia historio, kiaj Legambiente/ Mediprotekta Ligo, Arcigay/ Arcigejoj, Arciragazzi/ Arciknaboj, Movimento Consumatori/ Movado de la Konsumantoj ktp, kaj tiuj, kun kiuj ĝi dividis iun vojon kian UISP, hodiaŭ estas interligitaj per federacia pakto, malfermita al la akcepto de aliaj spertoj, devenantaj el aliaj asociaj historioj.

Kontraŭ la milito en eksa Jugoslavio, subtene al ĝiaj viktimoj (de la Karavano por la Paco, ĝis la kandidatiĝo por la Nobel-premio por la Paco), kontraŭrasismo kaj iniciatoj celantaj la integriĝon de la enmigrintoj (de la gastigaj kampoj ĝis la publika renkontiĝo kun Nelson Mandela post lia liberigo), antaŭenigo de la valoroj de solidareco kontraŭ la socia egoismo kaj la emoj al secesio, antaŭenigo de kulturo (mil koncertoj en pluraj partoj de Italio, la 21an de junio, Festo de Muziko), la aktiva partopreno en la etika Banko (Banca etica) kaj en la Forumo pri la Tria Agadfako (Terzo Settore).

2006: "Asocio ARCI"[redakti | redakti fonton]

En 2006 okaze de sia Nacia Kongreso, la asocio elektas alpreni la nomon "Asocio ARCI" emfaze al la historia akronimo de la asocio.

Saman jaron kreiĝas nova rondo, Arci Esperanto, kiu aktive laboras por esperanto en la kadro de la asocio.

Referenco[redakti | redakti fonton]

  • Luigi Martini, Arci: una nuova frontiera. Editore Ediesse, Roma. ISBN 88-230-1189-2 (itale)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]