Arci Esperanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Arci Esperanto kreiĝis en 2006 kiel nova rondo de la itala asocio ARCI kaj nova asocio kiu okupiĝas pri Esperanto kaj ĝia disvastigo, valorigo kaj enprofundiĝo ene de la kulturo kiu estas kulturo de Arci.

Ĝi estas organizanto de la 82-a kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda okazinta inter la 18-a kaj 25-a de julio 2009 en Milano.

Celo[redakti | redakti fonton]

Arci Esperanto volas konigi la lingvon Esperanto kiel lingvon de paco kaj ekzalti ĉiujn kapablojn egalecajn de ĝi. Pro tio ĝi konstituiĝis en Arci Rondo kaj volonte aliĝas al ĉiuj tiaj iniciatoj kaj movadoj kiuj povos kontribui al la kresko homa, kultura kaj solidara.

Arci Esperanto sin mem priskribas tiel: Oni ne povas difini kulturan planon de Arci-rondo sen diri kio estas hodiaŭ Arci: asocio por aktiva solidareco inter siaj membroj kaj ne nur. La mutualismo de la frua dudeka jarcento trovas en Arci la spacon por esprimiĝi, por ebligi al la personoj farti bone, kune kreski kaj ludi, kune serĉi la plej taŭgajn rimedojn por malkovri novajn padojn kaj stratojn. Ĉion ĉi ni havas en nia menso kiam ni kunvenas kun tutmondaj gekompanoj parolantaj Esperante: ankoraŭfoje, post 120 jaroj, ni volas porti tiun ĉi homan historion en la plurfacetan mondon de Arci kaj de Italio.

Ĉu ni sukcesos plenumi nian taskon? Ĉu ni povos respondi jese nur se iam ĉiuj parolos Esperanton kiel duan lingvon? Ni opinias ke ne – eĉ se, kiel Esperantistoj, ni certe ne povus tion rifuzi. Ĉiukaze ni volas ĉeesti, ni volas kontribui al bela asocia historio kaj en ĝia kadro ree proponi tiun ĉi lingvon, vigle vivantan, ebligantan al ĉiuj homoj – vere al ĉiuj ! – egalrajtan komunikadon.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

La Itala socialismo kaj Esperanto, 2008, eldonita de Eldona Fako Kooperativa de SAT kunlabore kun Arci Esperanto, p73-74.