Janis Juluntas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Janis Juluntas
Persona informo
Naskiĝo 21-an de septembro 1970 (1970-09-21) (53-jaraĝa)
en Martigues,  Francio
Lingvoj francagreka vd
Ŝtataneco FrancioGrekio vd
Profesio
Okupo filozofofilmreĝisoroverkisto • poeto vd
Verkado
Verkoj Ni ne plu vivu kiel sklavoj ❦
I fight therefore I am ❦
Love and Revolution vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Janis JULUNTAS (greke Γιάννης Γιουλούντας; france Yannis Youlountas; naskiĝis la 21-an de septembro 1970 en Martigues) estas franca-greka filozofo, poeto, verkisto kaj reĝisoro. Juluntas aktivas kiel edukisto kaj intervenanto ĉe publiko tuŝita de socia ekskludo, kiel kreanto de aranĝoj por bildedukado kaj porinfana filozofio. Li kontribuas ankaŭ kiel kronikisto en franclingvaj revuoj (Siné Mensuel, Le Monde libertaire, Les Zindigné(e)s). Li realigis en 2013 la filmon Ne vivons plus comme des esclaves ("Ni ne plu vivu kiel sklavoj", 89 min).

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Verkisto franca-greka, edukisto pri filozofio kaj kritiko de amasmedia konstruado de publika opinio, Juluntas fotas, filmas kaj analizas la eventojn en Grekio depost la unuaj ribeloj de decembro 2008 por alternativaj informiloj. Li skribis plurajn gastartikolojn pri la temo, notinde iu titolita "Grekio, lulejo de alia mondo", kun Raulo Vanejgemo.

Li aŭtoras du librojn pri konstruado de publika opinio: "Malantaŭ la vortoj" (Derrière les mots) kaj "Paroloj de atenaj muroj" (Paroles de murs athéniens), ankaŭ "Eksarĥio la nigra" (Exarcheia la noire) kunlabore kun sia kunulino Maŭd' pri la kerno de rezistado kaj alternativoj sine de Ateno.

"Ni ne plu vivu kiel sklavoj" (2013) estas lia unua filmo, kiu temas pri la situacio en Grekio kaj konstruataj alternativaj kaj rezistaj movadoj. Tuj je apero, ĝi estis libere disponigita sur la reto kaj tre rapide diskoniĝis tra la tuta mondo (ĝin spektis pli ol tri milionoj da homoj). Ĝi estas tradukita al dekkvino da lingvoj.

Lia dua filmo, "Mi luktas do mi estas" (Je lutte donc je suis, 2015) temas pri sekvo de la unua, sed ĉi-foje transiras la landlimojn de Grekio por esplori ankaŭ la luktojn florantajn en Hispanio, lulejo de indignula movado.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Franclingve precipe (sed ankaŭ iom angle, greke, hispane...):

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Ni ne plu vivu kiel sklavoj Arkivigite je 2015-09-08 per la retarkivo Wayback Machine, lia unua longdaŭra dokumentfilmo, subtekstigita en Esperanto, sur la retejo de SAT. Notindas ke la esperantigo estis farita laŭ rekta peto de la filmoskipo, kiam ĝi konstatis fortan peton pri disponigo de versio en la tutmonda lingvo.