Ismael Gomes Braga: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Vikiano (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
Vikiano (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
||
Linio 1: | Linio 1: | ||
[[File:Ismael Gomes Braga.jpg|thumb| |
[[File:Ismael Gomes Braga.jpg|thumb|Ismael Gomes Braga]] |
||
'''Ismael GOMES BRAGA''' (iŝma'''el''' '''go'''mjz '''bra'''ga) [iŝma'eł 'gomjz 'bragə] (pseŭdonimoj Kristano Hagarido, Lino Teles k.a., naskiĝis la [[14-a de julio|14-an de julio]] [[1891]] en la urbo [[Ubá]], [[Minas Gerais]], mortis la [[18-a de januaro|18-an de januaro]] [[1969]]) estis brazila librotenisto, [[Spiritismo|spiritisto]] kaj Esperanto-vortaristo. |
'''Ismael GOMES BRAGA''' (iŝma'''el''' '''go'''mjz '''bra'''ga) [iŝma'eł 'gomjz 'bragə] (pseŭdonimoj Kristano Hagarido, Lino Teles k.a., naskiĝis la [[14-a de julio|14-an de julio]] [[1891]] en la urbo [[Ubá]], [[Minas Gerais]], mortis la [[18-a de januaro|18-an de januaro]] [[1969]]) estis brazila librotenisto, [[Spiritismo|spiritisto]] kaj Esperanto-vortaristo. |
||
Kiel registrite je 14:56, 1 okt. 2016
Ismael GOMES BRAGA (iŝmael gomjz braga) [iŝma'eł 'gomjz 'bragə] (pseŭdonimoj Kristano Hagarido, Lino Teles k.a., naskiĝis la 14-an de julio 1891 en la urbo Ubá, Minas Gerais, mortis la 18-an de januaro 1969) estis brazila librotenisto, spiritisto kaj Esperanto-vortaristo.
Esperantisto kaj spiritisto
Ekde 1914, kiam li loĝis en la urbo Teixeira, Ismael fariĝis unu el la plej grandaj disvastigantoj de Esperanto en la subŝtato Minas Gerais. Li daŭre propagandis en spiritistaj rondoj kaj verkis artikolojn por pluraj gazetoj. Li estis vic-prezidanto de Amerika Esperanto-Akademio.
En 1937 li kreis la Esperantan departementon de Brazila Spiritisma Federacio (FEB).
Li tradukis La Evangelio laŭ spiritismo, de Allan Kardec, kies unua eldono en Esperanto aperis en 1947. En 1952, dum la 13-a Brazila Kongreso de Esperanto, okazinta en Recifo, Gomes Braga gvidis en la sidejo de Pernambuka Spiritisma Federacio la unuan spiritisman publikan kunsidon en Brazilo tute en Esperanto.
Estas strato kun lia nomo en San-Paŭlo kaj monumento honore al li en lia naskurbo Ubá.
Vortaristo
Gomes Braga ankaŭ estis vortaristo kaj kompilis du gravajn vortarojn por brazilanoj kaj portugal-lingvanoj ĝenerale:
En 1954 aperis la vortaro portugala-Esperanto (Dicionário Português-Esperanto) en Rio de Ĵaneiro (300 p.) kaj tie estis reeldonita en 1965 (362 p.). La 2a eldono estis publikigita denove en 1989 kun suplemento de Sylla Chaves (576 p.).
La alidirekta vortaro Esperanto-portugala (Dicionário Português-Esperanto) aperis du jarojn poste en 1956 (159 p.), 2a eld. 1961 (159 p.), 3a eld. 1976 (159 p.).
Verkoj
- Veterano
- Primeiro Manual de Esperanto
- Curso de Esperanto pela Biblia (Esperanto-kurso per la Biblio)
- Esperanto Modelo (kompilado)
- O Esperanto na Visão Espírita (Esperanto laŭ la spiritisma vidpunkto)
Referencoj
Ĉi tiu artikolo baziĝas (parte aŭ tute) sur la artikolo Braga el la Enciklopedio de Esperanto.
Literaturo
- Zêus Wantuil. "Iŝmael Gomes Braga" (biografio). Rio: Federaçao Espirita Brasileira 1971, 41 p.
Eksteraj ligiloj
- Libroj de kaj pri Ismael Gomes Braga en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo
- Artikoloj de kaj pri Ismael Gomes Braga en Elektronika Bibliografio de Esperantaj Artikoloj (EBEA)