La tventa (tvente: Twents aŭ Tweants, nederlande: Twents) estas dialekto de la malaltsaksa lingvo. Ĝi estas parolata ĉiutage de proksimume 62 %[1] da loĝantoj de Twente, regiono en la nederlanda provincoOverijssel, apud la limo de Germanujo. Ne ekzistas norma tventa lingvo, ĉiu urbo kaj vilaĝo havas propran lokan varianton, sed homoj kiu parolas la tventan povas kompreni la aliajn variantojn. Tial homoj nomas la lingvon ne ĉiam la tventa, sed ofte uzas la nomon de la loka varianto. Multaj gepatroj nuntempe eduki iliajn gefilojn en la Nederlanda, tamen la aprecado de la lingvo kreskas dum la lastajn jarojn.
Elparolo
La tventa ne havas norman elparolon aŭ ortografion; ĉiuj vilaĝoj havas sian propran lokan variaĵon.
La formo de pluralaj substantivoj dependas de la genro de la vorto. La tventa havas 3 genrojn: vira, ina kaj neŭtra.
Vira genro
La pluralo por viraj vortoj ĝenerale estas farita per aldono de umlaŭto kaj vortfina -e al la substantivo.
Tvente
Esperante
eenn hoond
unu hundo
twee heunde
du hundoj
Ina genro
La pluralo por inaj vortoj ĝenerale estas farita per aldono de vortfina -n al la substantivo.
Tvente
Esperante
ene komme
unu bovlo
twee komn
du bovloj
Neŭtra genro
La pluralo por neŭtraj vortoj ĝenerale estas farita per aldono de vortfina -er al la substantivo.
Tvente
Esperante
een keend
unu infano
twee keender
du infanoj
Se la neŭtra substantivo havas malantaŭan vokalon, ĝi ankaŭ ricevas umlaŭton kaj -er.
Tvente
Esperante
een book
unu libro
twee beuker
du libroj
Diminutivo kaj pluralo
Tvente
Esperante
een kumke
unu bovleto
twee kumkes
du bovletoj
Referencoj
↑Bloemhoff, H. et al. Taaltelling Nedersaksisch: Een enquête naar het gebruik en de beheersing van het Nedersaksisch in Nederland. Groningen: Sasland (2005). 39-40.