Ramush Haradinaj: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 22 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q316553)
Linio 11: Linio 11:
[[Kategorio:Kosovaj militistoj]]
[[Kategorio:Kosovaj militistoj]]
[[Kategorio:Kosovaj politikistoj]]
[[Kategorio:Kosovaj politikistoj]]
[[Kategorio:Nuntempaj naciaj ĉefministroj]]

Kiel registrite je 18:37, 9 sep. 2017

Ramush HARADINAJ (naskiĝis la 3-an de julio 1968 en Glodjane, ĉe Dečani) estas albana politikisto, iama militĉefo de la Kosova Liberiga Armeo kaj de decembro 2004 ĝis marto 2005 estis ĉefministro de Kosovo.

Li estis akuzita marte de la jaro 2005 fare de la Internacia Pun-Tribunalo por Eksa Jugoslavio de Hago pri militkrimoj, pri kiuj li respondecus kiel komandanto en la liberiga armeo. Li tial demisiis de sia posteno de ĉefministro de Kosovo. La proceso komenciĝis la 5-an de marto 2007. Almenaŭ naŭ atestantoj estis murditaj aŭ mortis en suspektigaj kondiĉoj dum tiu proceso. Li estis senŝuldigita la 3-an de aprilo 2008. Dum lia malliberigo multaj koncertoj kaj subtenmanifestacioj estis organizitaj en Kosovo por helpi la familion Haradinaj pagi lian proceson.

Ramush Haradinaj estas ano de la politika partio, kies prezidanto li estas: la AAK (albane: Aleanca për Ardhmërinë e Kosovës).