Dunning-Kruger-efiko: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Ligata (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Ligata (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 10: Linio 10:
* [[Narcisisma personeca perturbo]]
* [[Narcisisma personeca perturbo]]
* [[Narcisismo]]
* [[Narcisismo]]
* [[Razklingo de Hanlon]]


== Referencoj ==
== Referencoj ==

Kiel registrite je 10:49, 30 sep. 2017

En la fako psikologia, la Dunning-Kruger-efiko estas kogna biaso kie nekompetentaj homoj suferas de iluzia supereco, erare taksante sian kognan kapablon kiel pli grandan ol ĝi estas. La kogna biaso pri iluzia supereco devenas de la metakogna nekapablo de nekompetentuloj rekoni sian propran mallertecon.

Sen la memkonscio, kiun oni ricevas per metakogno, nekompetentuloj ne povas objektive taksi sian realan kompetentecon aŭ nekompetentecon.

La korolario de la Dunning-Kruger-efiko indikas, ke tre kompetentaj homoj emas subtaksi sian relativan kompetentecon kaj erare supozi, ke taskoj, kiuj estas facile farataj de ili, ankaŭ estas facile farataj de aliaj homoj. Kiel priskribita de la sociaj psikologoj David Dunning kaj Justin Kruger, la kogna biaso pri iluzia supereco aŭ malsupereco rezultas de interna iluzio en nekompetentuloj kaj de ekstera mispercepto en kompetentuloj; tio estas, "la mistakso fare de nekompetentuloj radikas en eraro pri si mem dum la mistakso fare de homoj tre kompetentaj radikas en eraro pri aliaj."[1]

Vidu ankaŭ

Referencoj

Ŝablono:Reflist

  1. Kruger, Justin; David Dunning . “Unskilled and unaware of it: How difficulties in recognizing one's own incompetence lead to inflated self-assessments.”. doi:10.1037/0022-3514.77.6.1121.