Fort Worth: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Aldonis vorton.
Linio 45: Linio 45:


== Historio ==
== Historio ==
En [[1849]] Fort estis fondita kiel armea posteno kaj nomita laŭ generalo [[William J. Worth]], komandinto de la usonaj trupoj en la milito inter Meksikio kaj Usono.
En [[1849]] Fort Worth estis fondita kiel armea posteno kaj nomita laŭ generalo [[William J. Worth]], komandinto de la usonaj trupoj en la milito inter Meksikio kaj Usono.


Pli poste la urbo evoluis al unu el la plej grandaj centroj de bovo-komerco de Usono, ĉar ĝi situis apud grava transportvojo por bovoj, la t.n. [[Chisholm Trail]]. En 1876 Fort Worth estis ligita al la fervoja reto de la [[Texas and Pacific Railroad]], kio plifortigis la gravecon de la urbo kiel nodo de bovo-tranporto. Ĝis hodiaŭ la urbo havas la renomon de "bov-gardista urbo".
Pli poste la urbo evoluis al unu el la plej grandaj centroj de bovo-komerco de Usono, ĉar ĝi situis apud grava transportvojo por bovoj, la t.n. [[Chisholm Trail]]. En 1876 Fort Worth estis ligita al la fervoja reto de la [[Texas and Pacific Railroad]], kio plifortigis la gravecon de la urbo kiel nodo de bovo-tranporto. Ĝis hodiaŭ la urbo havas la renomon de "bov-gardista urbo".

Kiel registrite je 05:43, 31 okt. 2017

Panoramo de la urbo-centro de Fort Worth
Situo de Fort Worth en Teksaso

Fort Worth estas la kvina plej granda urbo de Teksaso kaj la 18-a plej granda de Usono, kun 653.320 loĝantoj (stato: 1.a de julio 2006[1]. Ĝi situas preskaŭ 50 kilometroj de Dallas kaj formas kun tiu urbo la „Dallas-Fort-Worth-Metroplex“. En Fort Worth la Texas Christian University havas sian sidejon. En la urbo ankaŭ troviĝas la centra administrejo de American Airlines, la plej granda flug-kompanio de la mondo.

Historio

En 1849 Fort Worth estis fondita kiel armea posteno kaj nomita laŭ generalo William J. Worth, komandinto de la usonaj trupoj en la milito inter Meksikio kaj Usono.

Pli poste la urbo evoluis al unu el la plej grandaj centroj de bovo-komerco de Usono, ĉar ĝi situis apud grava transportvojo por bovoj, la t.n. Chisholm Trail. En 1876 Fort Worth estis ligita al la fervoja reto de la Texas and Pacific Railroad, kio plifortigis la gravecon de la urbo kiel nodo de bovo-tranporto. Ĝis hodiaŭ la urbo havas la renomon de "bov-gardista urbo".

Evoluo de la loĝantaro

Jaro Loĝantoj[1]
1980 385.164
1990 447.619
2000 534.694
2005 623.119
2006 653.320

Vidindaĵoj

Muzeo de Moderna Arto

La muzeoj de la „Cultural District“ ("Kultura distrikto") apartenas al la plej gravaj de Usono:

Water Gardens (2003)

Philip Johnson ankaŭ kreis Water Gardens (1976), en parko en la urbocentro kun atento-kaptaj fontanoj. Ĝi fariĝis internacie konata pro la Science-Fiction-filmo Logan´s Run, filmita parte tie.

Trafiko

En Fort Worth troviĝas la internacia flughaveno Dallas-Fort Worth (IATA-kodo: DFW).

La trafiko en la urbo kaj al la ĉirkaŭa regiono estas dominita de aŭtoj. Tramo ekzistis inter 1963 kaj 2002 Fort Worth estas sidejo de la fervoja kompanio Burlington Northern Santa Fe Railway.

Personoj naskitaj en Forth Worth

Partneraj urboj

Fontoj

  1. 1,0 1,1 Population Estimates for the 25 Largest U.S. Cities based on July 1, 2006 Population Estimates (PDF). US Census Bureau. Alirita 28-a de junio 2007.

Eksteraj ligiloj