Fokuso (optiko): Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [nekontrolita versio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj) e Anstataŭigo de ne plu uzota Ŝablono:EL; vidu VP:DT en Marto 2017 |
e Bot: anstataŭigas evitindan ŝablonon per nova ŝablono |
||
Linio 27: | Linio 27: | ||
* [http://www.eventoj.hu/libroj/optiko.pdf La lernolibro de János SÁRKÖZI]. |
* [http://www.eventoj.hu/libroj/optiko.pdf La lernolibro de János SÁRKÖZI]. |
||
{{Ĝermo |
{{Ĝermo|fiziko}} |
||
[[Kategorio:Optiko]] |
[[Kategorio:Optiko]] |
Kiel registrite je 20:59, 11 sep. 2018
Ĉi tiu artikolo temas pri optika fokuso. Por aliaj signifoj vidu la artikolon fokuso.
En optiko, fokuso estas punkto tra kiu pasas la lumaj radioj, trapasintaj stigmatistan optikan sistemon.
Etimologie, la nomo venas de la latina Focus (faijrloko), ĉar eblas estigi varmegon kaj fajron ĉe la fokuso de lupeo aŭ konkava spegulo (vidu: "Sunforno").
Ĉefaj fokusoj
Pri iu optika sistemo, estas du apartaj fokusoj tiel diritaj ĉefaj fokusoj.
- la antaŭa ĉefa fokuso (aŭ objekta fokuso): Objekto en la antaŭa ĉefa fokuso kreas bildon al la infinito
- la malantaŭa ĉefa fokuso (aŭ bilda fokuso): Objekto en la infinito kreas bildon en la malantaŭa ĉefa fokuso
Reala kaj virtuala fokusoj
- Kiam la lumaj radioj reale iras al aŭ pasas tra iu punkto, temas pri reala fokuso.
- Kiam la lumaj radioj elirante de la optika sistemo ŝajnas veni de iu punkto, tiu-ĉi estas virtuala fokuso. Estas la kazo de la disigaj lensoj kaj konveksaj speguloj.
Fokusa distanco
La ĉefa fokusa distanco estas la longo (en metroj) inter la fokuso ka la optika centro.
Oni ofte esprimas ĝin per ĝia inverso la verĝenco en m−1. Tial, optika sistemo kies fokusa distanco estas 25 cm (do, unu kvarono de metro) havas verĝenco de 4.
Se la fokusa distanco de iu optika sistemo estas nefinata (la fokusoj estas en la infinito), la sistemo estas tiel dirata afokusa kaj ĝia verĝenco estas nula.