Théophile Rousseau: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Neniu resumo de redakto |
Neniu resumo de redakto |
||
Linio 2: | Linio 2: | ||
|dato de naskiĝo = [[1876]] |
|dato de naskiĝo = [[1876]] |
||
}} |
}} |
||
'''Théophile ROUSSEAU''' |
'''Théophile ROUSSEAU''' [teoFIL ruSO] (nask. en [[1876]], mortige vundita apud [[Verdun]] la {{daton|11|aprilo|1916}}) estis franca profesoro de matematiko, kies la praktikon celanta agado grave kontribuis al la starigo de Universala Esperanto-Asocio ([[UEA]]). |
||
Rousseau |
Rousseau studis matematikon kaj laboris kiel profesoro de matematiko en diversaj urboj de Francio, fine en [[Dijon]]. Esperanton li memlernis en 1905. Allogita de la homfratiĝo, li ankaŭ komprenis, ke Esperanto devas esti enkondukata en la ĉiutagan vivon, ke nur utiligo de Esperanto por internaciaj servoj povas reteni la aliĝintojn. Al tiuj celoj li dediĉis sian tutan laboron, reagante kontraŭ la pure predikema tendenco. Jam en 1905 li klopodis por la apliko de Esperanto al la turismo; li propagandis ĉe la hotelestroj, kaj instigis eldonadon de [[gvidfolio]]j kaj gvidlibroj. Precipe li iniciatis la Esperanto-Oficejojn, kiuj, kun la konsuloj proponitaj de [[Alphonse Carles]], estis kondukontaj al kreo de UEA. En 1906, li kaj [[Hector Hodler]] fiksis la programon de la nova gazeto „Esperanto“ (vd. la artikolon [[Berthelot]]), kiu estis fariĝonta la organo de tiuj institucioj. Dum la [[Ido]]-krizo en 1907 li opiniis, ke por defendi Esperanton kontraŭ skismaj atencoj, estas necese grupigi ĝiajn uzantojn. Tiam naskiĝis ideo por internacia organizaĵo, kiu post kelkaj monatoj konkretiĝis en UEA. Ĝis la unua mondmilito li alportis al UEA kaj al la gazeto "Esperanto" plej ageman kunlaboradon. |
||
[[Louis BASTIEN]] |
|||
Rousseau aktive partoprenis ĉiujn Universalajn Kongresojn krom tiu en Krakovo. |
|||
La 11-an de aprilo 1916, dum la [[batalo apud Verdun]] en arbaro de [[Avocourt]], trafis lin peco de [[obuso]]. Post kelkaj minutoj li mortis pro sangperdado. Li postelasis edzinon kaj du filinojn. |
|||
==Eksteraj ligiloj== |
==Eksteraj ligiloj== |
Kiel registrite je 06:43, 15 okt. 2018
Théophile Rousseau | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1876 |
Morto | 11-an de aprilo 1916 |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Francio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto • matematikisto |
Théophile ROUSSEAU [teoFIL ruSO] (nask. en 1876, mortige vundita apud Verdun la 11-an de aprilo 1916) estis franca profesoro de matematiko, kies la praktikon celanta agado grave kontribuis al la starigo de Universala Esperanto-Asocio (UEA).
Rousseau studis matematikon kaj laboris kiel profesoro de matematiko en diversaj urboj de Francio, fine en Dijon. Esperanton li memlernis en 1905. Allogita de la homfratiĝo, li ankaŭ komprenis, ke Esperanto devas esti enkondukata en la ĉiutagan vivon, ke nur utiligo de Esperanto por internaciaj servoj povas reteni la aliĝintojn. Al tiuj celoj li dediĉis sian tutan laboron, reagante kontraŭ la pure predikema tendenco. Jam en 1905 li klopodis por la apliko de Esperanto al la turismo; li propagandis ĉe la hotelestroj, kaj instigis eldonadon de gvidfolioj kaj gvidlibroj. Precipe li iniciatis la Esperanto-Oficejojn, kiuj, kun la konsuloj proponitaj de Alphonse Carles, estis kondukontaj al kreo de UEA. En 1906, li kaj Hector Hodler fiksis la programon de la nova gazeto „Esperanto“ (vd. la artikolon Berthelot), kiu estis fariĝonta la organo de tiuj institucioj. Dum la Ido-krizo en 1907 li opiniis, ke por defendi Esperanton kontraŭ skismaj atencoj, estas necese grupigi ĝiajn uzantojn. Tiam naskiĝis ideo por internacia organizaĵo, kiu post kelkaj monatoj konkretiĝis en UEA. Ĝis la unua mondmilito li alportis al UEA kaj al la gazeto "Esperanto" plej ageman kunlaboradon.
Rousseau aktive partoprenis ĉiujn Universalajn Kongresojn krom tiu en Krakovo.
La 11-an de aprilo 1916, dum la batalo apud Verdun en arbaro de Avocourt, trafis lin peco de obuso. Post kelkaj minutoj li mortis pro sangperdado. Li postelasis edzinon kaj du filinojn.